Christian Leopold von BUCH [LEopold fon buĥ] (naskiĝis la 25-an de aprilo 1774, mortis la 4-an de marto, 1853) estis germana geologo kaj paleontologo.

Leopold von Buch
Persona informo
Christian Leopold Freiherr von Buch
Naskiĝo 26-an de aprilo 1774 (1774-04-26)
en Stolpe
Morto 4-an de marto 1853 (1853-03-04) (78-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo entomologo • geologo • paleontologo • vulkanologo • mineralogo • botanikisto vd
Laborkampo geologio vd
Aktiva en Canary Islands • Itala duoninsulo vd
Doktoreca konsilisto Abraham Gottlob Werner vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en la Kastele Stolpe apud Angermünde, la filo de prusa ministro kaj grandbienulo ĝuis profundan kaj ampleksan instruon dum sia junaĝo. En la jaro 1790 li ekstudis geologion kaj mineralogion en Freiberg, kie li amikiĝis i.a. kun Alexander von Humboldt kaj eldonis unuajn sciencajn publikaĵojn. Ekde 1793 li profundigis siajn natursciencajn sciojn en Halle (Saale) kaj Göttingen kaj ekde 1796 li vivis ĉefe en Berlino.

Pro sia familia fono finance sendependa, Leopold von Buch nur dum mallonga tempo laboris kiel dungito. Grandan parton de sia vivo li pasigis esplorvojaĝante, i.a. tra Silezio, Francio, Italio, Skandinavio, Irlando kaj la Kanariaj Insuloj. La rezultojn de siaj esploroj li disvastigis en aro da sciencaj publikaĵoj kaj geologiaj mapoj. Ekde 1826 li ĉefe okupiĝis pri paleontologiaj temoj, kreante ekz. la nocion gvidfosilio.

Dum sia tempo en Freiberg ankoraŭ konvinkita pri la neptunisma teorio de Abraham Gottlob Werner, liaj observoj igis lin fariĝi adepto de la plutonismo de James Hutton kaj la katastrofismo reprezentata de Georges De Cuvier.

Leopold von Buch mortis en Berlino.

Eksteraj ligiloj redakti