Leopold (Anhalt-Köthen)
Leopold von Anhalt-Köthen (* 29-an de novembro 1694 en Köthen; † 19-an de novembro 1728 samloke) estis reganta princo de Anhalt-Köthen el la dinastio de la Askanoj. Li eniris la historion kiel patrono kaj dumviva amiko de Johann Sebastian Bach.
Efektoj
redaktiPor la princlando Anhalt-Köthen la novfondado de la kortega muziko, okazinta en 1714, unue sub Augustin Reinhard Stricker kaj post li sub Bach, grava kultura pliriĉigo. La pli grandan parton de la profana muziko de Bach ni dankas al lia verkadotempo en Köthen.
Krome li novfondis en 1718, kune kun August Ludwig, la kastelobibliotekon kiel publika biblioteko, kiu tamen kun 190 volumoj komence havis nur modestan amplekson.
Leopold igis novigi la Burg-straton kaj tutnove konstrui la Wall-straton en Köthen, kie li disponigis al sia kapelmajstro J. S. Bach novan domon.
En 1723 la princo subtenis la malfermadon de orfejo en Köthen.
La Leopoldo-strato en Köthen nomiĝas laŭ li.
Fontoj
redakti- Leopold, Fürst von Anhalt-Köthen: Reisetagebuch (Hs. im Historischen Museum, Schloss Köthen)
- Hermann Wäschke: Anhaltische Geschichte, 3 Bände, Cöthen: Schulze, 1912/13
- Christine Siegert: Florentiner Musikkultur zur Zeit des Besuchs von Prinz Leopold von Anhalt-Köthen, in: Cöthener Bach-Hefte 12 (2004). ISBN 3-910017-08-8
- NDB 11, 317 und 14, 268.