Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio
La arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio (n. la 5-an de januaro 1614 en Wiener Neustadt - m. la 20-an de novembro 1662 en Vieno) estis militista majoro kaj guberniestro de Hispana Nederlando ekde 1647 ĝis 1656. Li cetere famiĝis kiel grava artprotektanto. Kiel filo de imperiestro, li ĝuis la titolon "Arkiduko de Aŭstrio".
Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Majoro, guberniestro, ordenmajstro, princepiskopo, mecenato | |||||
![]() Pentraĵo fare de Peter Thys
| |||||
Ceteraj titoloj | Arkiduko de Aŭstrio | ||||
Persona informo | |||||
Leopold Wilhelm von Österreich | |||||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1614 en Wiener Neustadt | ||||
Morto | 20-an de novembro 1662 (48-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Imperia kripto, Vieno vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj vd | ||||
Patro | Ferdinando la 2-a vd | ||||
Patrino | Maria Anna of Bavaria vd | ||||
Gefratoj | Archduchess Maria Anna of Austria • Cecilia Renata of Poland • Ferdinando la 3-a • Archduke Johann Karl of Austria vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • katolika sacerdoto • artkolektanto vd | ||||
Aktiva en | Bruselo • Antverpeno • Vieno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Theatrum pictorium vd | ||||
| |||||
Episkopo de Olomouc ![]() | |||||
Dum | 1637–1662 | ||||
Antaŭulo | Johano la 19-a Ernst Plateis de Plattenstein | ||||
Sekvanto | Karolo Jozefo de Aŭstrio | ||||
(Princ-)episkopo de Halberstadt ![]() | |||||
Dum | ĝis 1648 | ||||
Sekvanto | (Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio), kiel duko de la sekularigita princepiskopujo) | ||||
(Princ-)ĉefepiskopo de Magdeburgo ![]() | |||||
Sekvanto | Aŭgusto (Saksio-Weißenfels) | ||||
(Princ-)episkopo de Passau ![]() | |||||
(Princ-)episkopo de Breslau ![]() | |||||
(Princ-)episkopo de Strasburgo ![]() | |||||
Alta Majstro de la Germana Ordeno ![]() | |||||
Dum | 1641-1662 | ||||
Antaŭulo | Johann Kaspar von Stadion | ||||
Sekvanto | Karolo Jozefo de Aŭstrio | ||||
Guberniestro de la Hispana Nederlando ![]() | |||||
Dum | 1647–1662 | ||||
Antaŭulo | Emmanuel de Moura Cortereal | ||||
Sekvanto | Johano Jozefo de Aŭstrio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leopoldo estis la plej juna filo de Ferdinando la 2-a kaj de Maria-Anna de Bavario (1574-1616). Lia pli aĝa frato fariĝis Ferdinando la 3-a, dum li mem estis destinita al eklezia kariero. Li fariĝis Alta Majstro de la Germana Ordeno, plurobla episkopo kaj princo-episkopo (de episkopujoj Halberstadt, Magdeburgo, Olomouc, Passau, Vroclavo kaj Strasburgo – tre malkutima akumuliĝo de postenoj), kaj servis kiel generalo en la Tridekjara milito.
En 1648 la princepiskopujo Halberstadt estis sekularigita kaj unuigita kun Margraflando Brandenburgio.