Leopoldo la 6-a (Aŭstrio)

(Alidirektita el Leopoldo la 6-a Babenberga)

Leopoldo la 6-a (15a de Oktobro 1176 – 28a de Julio 1230)[1], konata kiel Leopoldo la 6-a Babenberga kaj Leopoldo la Glora, estis Duko de Stirio el 1194 kaj Duko de Aŭstrio el 1198 ĝis sia morto en 1230. Li estis membro de la Dinastio de Babenbergoj. Kiel siaj antaŭuloj, li klopodis disvolvigi la landon fondante monaĥejojn. Lia plej grava fondaĵo estis Lilienfeld en Malsupra Aŭstrio sur la valo de la rivero Traisen, kie li estis entombigita post sia morto. Krom tio, li subtenis la tiam tre modernajn almozpetajn ordonojn de Franciskanoj kaj Dominikanoj.

Leopoldo la 6-a
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1176 (1176-10-15)
Morto 28-an de julio 1230 (1230-07-28) (53-jaraĝa)
en Cassino
Tombo Monaĥejo Lilienfeld vd
Familio
Dinastio Babenbergoj vd
Patro Leopoldo la 5-a, duko de Aŭstrio vd
Patrino Helena of Hungary vd
Gefratoj Frederiko la 1-a, duko de Aŭstrio vd
Edz(in)o Theodora Angelina vd
Infanoj Margareto de Aŭstrio • Frederiko la 2-a, duko de Aŭstrio • Constance of Babenberg • Agnes of Babenberg (1205-1226) • Leopold Babenberský • Gertrud von Babenberg • Heinrich der Grausame von Österreich vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Duko Leopoldo la 6-a.
Dukino Theodora.
Cenotafo de Leopoldo en Monaĥejo Lilienfeld.

Leopoldo la 6-a partoprenis en la Reconquista en Hispanio[2] kaj en du krucmilitoj, nome la Albigensa krucmilito en 1212[3] kaj en la fiaska Kvina krucmilito el 1217 ĝis 1221.[4] Li plialtigis Enns al statuso de urbo en 1212, kaj Vienon en 1221, kies teritorio preskaŭ duobliĝis.

Notoj redakti

  1. Beller 2007, p. 23.
  2. O'Callaghan 2004, p. 74.
  3. Riley-Smith 2005, p. 163.
  4. Edbury 1994, p. 10.

Bibliografio redakti

  • Beller, Steven (2007). A Concise History of Austria. New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0521478861.
  • Edbury, Peter W. (1994). The Kingdom of Cyprus and the Crusades, 1191-1374. Cambridge University Press.
  • Haverkamp, Alfred (1988). Medieval Germany 1056-1273. Tradukita de Braun, Helga; Mortimer, Richard. Oxford University Press.
  • Loud, Graham A.; Schenk, Jochen, eld. (2017). The Origins of the German Principalities, 1100-1350: Essays by German Historians. Londono: eldonejo Routledge.
  • Lyon, Jonathan R. (2013). Princely Brothers and Sisters: The Sibling Bond in German Politics, 1100-1250. Cornell University Press.
  • O'Callaghan, Joseph F. (2004). Reconquest and Crusade in Medieval Spain. University of Pennsylvania Press.
  • Parks, Annette P. (2016). "Rescuing the Maidens from the Tower: Recovering the Stories of Two Female Political Hostages". In Tuten, Belle S.; Billado, Tracey L. (eld.). Feud, Violence and Practice: Essays in Medieval Studies in Honor of Stephen D. White. Routledge.
  • Riley-Smith, Jonathan (2005). The Crusades: A History (2nd ed.). Yale University Press.
  • Runciman, Steven (2000). The Sicilian Vespers. Cambridge University Press.