Lepidosaŭroj, Lepidosauria (el greka signifo skvamlacertoj) estas subklaso aŭ superordo de reptilioj, kiu enhavas la ordojn Squamata kaj Rhynchocephalia. Skvamuloj inkludas serpentojn, lacertojn, kaj amfisbenojn.[1] Skvamuloj enhavas ĉirkaŭ 9 000 speciojn, kio faras ĝin la plej speci-riĉa kaj diversa ordo de reptilioj en la nuntempo.[2] Rhynchocephalia estis iam disvastigita kaj diversa grupo de reptilioj en la Mezozoiko.[3] Tamen, ĝi estas reprezetata nur de unu vivanta specio: nome la tuataro (Sphenodon punctatus), supraĵe lacerteca reptilio indiĝena de Nov-Zelando.[4][5]

Lepidosauria estas monofiletika grupo (t.e. klado), kiu enhavas ĉiujn posteulojn de la lasta komuna praulo de skvamuloj kaj rinĥocefaluloj.[6] Lepidosaŭroj povas esti distingitaj disde aliaj reptilioj per kelkaj trajtoj, kiel grandaj keratinaj skvamoj kiuj povas koincidi unu kun alia. Pure en la kunteksto de nuntempaj taksonoj, Lepidosauria povas esti konsiderata frapa taksono de Archosauria, kiu inkludas Aves (birdojn) kaj Crocodilia. Testudoj povas esti rilataj al lepidosaŭroj aŭ al arkosaŭroj, sed ne estas interkonsento prie. Lepidosauria estas enhavita ĉe Lepidosauromorpha, pli granda grupo difinita kiel ĉiuj reptilioj (ĉu vivantaj aŭ formortintaj) pli proksimaj al lepidosaŭroj ol al arkosaŭroj.

Referencoj redakti

  1. (2013) “A phylogeny and revised classification of Squamata, including 4,161 species of lizards and snakes”, BMC Evolutionary Biology 13, p. 93. doi:10.1186/1471-2148-13-93. 
  2. (13a de Januaro 2010) “The original descriptions of reptiles”, Zootaxa 2334 (1), p. 59–68. doi:10.11646/zootaxa.2334.1.3. 
  3. (2009) “Dentary Tooth Shape in Sphenodon and Its Fossil Relatives (Diapsida: Lepidosauria: Rhynchocephalia)”, Frontiers of Oral Biology 13, p. 9–15. doi:10.1159/000242382. 
  4. (Junio 2010) “Genetic diversity and taxonomy: a reassessment of species designation in tuatara (Sphenodon: Reptilia)”, Conservation Genetics 11 (3), p. 1063–1081. doi:10.1007/s10592-009-9952-7. 
  5. (2012) “Tuatara”, Current Biology 22 (23), p. 986–987. doi:10.1016/j.cub.2012.10.049. 
  6. Evans, S.E.. (2010) “The Origin, early history and diversification of lepidosauromorph reptiles”, Bandyopadhyay, S.: New Aspects of Mesozoic Biodiversity, Lecture Notes in Earth Sciences 132, p. 27–44. doi:10.1007/978-3-642-10311-7_2. ISBN 978-3-642-10310-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lepidosauria en la angla Vikipedio.