Lepidosaŭromorfoj

(Alidirektita el Lepidosauromorpha)

Lepidosauromorpha (en PhyloCode konata kiel Pan-Lepidosauria[1][2]) estas grupo de reptilioj kiu enhavas ĉiujn diapsidojn pli proksimajn al lacertoj ol al arkosaŭroj (kio inkludas krokodilojn kaj birdojn). La nura vivanta subgrupo estas la Lepidosauria, kiu enhavas du subdiviziojn, nome Skvamuloj, kiu enhavas lacertojn kaj serpentojn, kaj Rhynchocephalia, kies nura vivanta specio estas la tuataro.

Lepidosaŭromorfoj estas distingeblaj el arĉosaŭromorfuloj (reptiloj pli proksimaj al arĉosaŭroj) pro sia primitiva krurmalferma irmaniero (kio ebligas la saman undecan trunk-vostan movadon videblan en fiŝoj), la glita "junto" inter la korakoidoj kaj la sternumo, kaj la pleŭrodonta dentaro. Kontraste, arĉosaŭromorfuloj posedas parasagitan irmanieron, redukton en la haŭta zono, redukto kaj/aŭ perdo de la sternumo, kaj pli tekodonta dentaro. Vivantaj Lepidosaŭromorfoj retenis ektoterman ("malvarma sango") metabolon, malkiel ĉe la prakonsisto ĉe arĉosaŭromorfuloj.

Taksonoj redakti

Referencoj redakti

  1. (2020) “Pan-Lepidosauria J. A. Gauthier kaj K. de Queiroz, new clade name”, Phylonyms: A Companion to the PhyloCode. Boca Raton: CRC Press, p. 1075–1078. ISBN 978-1-138-33293-5.
  2. Pan-Lepidosauria.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lepidosauromorpha en la angla Vikipedio.