Lermo (Burgoso)

(Alidirektita el Lerma (Burgos))

Lermo estas urbo en Burgoso (Hispanio). Villa Ducal de Lerma (Duka Vilaĝo) estas alia nomo de la municipo, kodo INE-194. Ĝi troviĝas en la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza , provinco Burgoso, regiono Kastilio la Malnova, nuntempe memstara komunumo, kiel nomiĝas en la aktuala Hispanio la regionoj, de Kastilio kaj Leono.

Lermo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 585  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 3° 45′ U (mapo)42.026388888889-3.7555555555556Koordinatoj: 42° 2′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 166 km² (16 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lermo (Kastilio kaj Leono)
Lermo (Kastilio kaj Leono)
DEC
Lermo
Lermo
Situo de Lermo
Lermo (Hispanio)
Lermo (Hispanio)
DEC
Lermo
Lermo
Situo de Lermo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lerma, Burgos [+]
vdr
Duka Palaco de Lermo
Kolegiata preĝejo de sankta Petro

Vilaĝoj redakti

La duka vilaĝo estas la ĉefurbo de la municipo, kiu ankaŭ havas la sekvajn vilaĝetojn.

Geografia situo redakti

Norda Aŭtoŝoseo   de Madrido al Iruno.

Koordinatoj: 42°1'35"N 3°45'32"W

Monumentoj kaj vidindaĵoj redakti

  • Duka Palaco. Ĝi okupas tutan lateron de la Placo. De stilo herera, ĝia arkitekto estis Francisco de Mora, konsiderata kiel unu el la plej bonaj de sia epoko. Dum la Hispana Enlanda Milito la konstruaĵo estis uzata kiel karcero. En la nuntempo ĝi estas turisma celo de la vilaĝo.
  • Monaĥinejo de Sankta Blaso. Situanta ĉe aneksita placo je la Duka Placo, nomata Sankta Blaso. Ekkonstruiĝis en 1613 por enloĝigi la dominikanajn monaĥinojn. De la sama arkitekto de la Duka Palaco.
  • Monaĥejo de Sankta Johano. Situanta ĉe la "strato de la Audiencia", kiu eliras el la Duka Palaco. Ekde ĝia konstruado en 1617 ĝis la 19a jarcento estis okupita de karmelaj monaĥoj. Nuntempe parto de la klaŭstro gastigas la Urbodomon kaj en la malsupraj etaĝoj la Turisman Oficejon.

En la placo de Sankta Klara troviĝas la Monaĥejo de la Supreniro kaj la Kolegiata preĝejo de Sankta Petro. En la centro de la placo estas enterigita la pastro Merino, heroo de la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ Napoleono.

Ekster la muroj de la urbo troviĝas du monaĥejoj:

  • Sankta Francisko de la Reĝoj, fondita de Leonor de Rojas, fratino de la duko, de 1606 ĝis 1613. La komunumo ricevis mirindajn donacojn kaj de la duko kaj de la reĝo Filipo la 3-a. Nuntempe ĝis estas preskaŭ abandonita.
  • Monaĥejo de la DipatrinoMonaĵeho de la Karmelo, de senŝuaj karmelaninoj, situanta kontraŭ la murpordo nomata Pordo de la Karcero.

La kialo de la 4 turoj ĉe la palaco de Lermo, estis pro trompado de la duko al la reĝo mem. Al la dukaj palacoj estis permesitaj nur du turojn, sed la duko demandis la reĝon ĉu li povus konstrui du turojn en lia palaco, kaŝante tion ke li intencis konstrui du pliajn turojn. La reĝo koncedis la permeson, ĉar li pensis ke laduko demandis pri la du turoj kiujn li rajtis konstrui kaj ne pri du pliaj. Tial la duka palaco havas 4 turojn

Loĝantaro redakti

1987: 2.638

1991: 2.570

1995: 2.594

1999: 2.530

2003: 2.558

Lermo kaj kinarto redakti

Jen listo de filmoj kie Lermo estis filmscenejo redakti

dokumenta filmo.

Gajnis la premion Ora Urso de Berlinale (Berlina Internacia Film-Festivalo) en 1960.

Historia Memoraĵo redakti

  • Inter 2006 kaj 2007 estis malfermitaj 4 komunaj truoj en la monto La Andaya, proksime de Lerma, kun pli ol 90 skeletoj de respublikanaj personoj, inter ili la urbestraro kaj kvin konsilistoj de Aranda de Duero. Ili ĉiuj estis murditaj de la armeo de Franko, kiam konkeris la zonon en aŭgusto 1936 dum la Hispana Enlanda Milito.

Eksteraj ligiloj redakti