Les Gonaïves aŭ simple Gonaive (kreole: Gonayiv) estas grandurbo kaj komunumo en la haitia departemento Artibonite, kaj ties ĉi ĉefurbo.

Les Gonaïves
urbo • komunumo de Haitio • urbego
Administrado
Lando Haitio
Departemento Artibonite
Arondismento Arondismento Les Gonaïves
Demografio
Loĝantaro 104,825 (2 003)
Loĝdenso 565 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 19°27′00″N 72°40′59″U  /  19.45°N, 72.68306°U / 19.45; -72.68306 (Les Gonaïves) (mapo)
Alto 6 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 573,58 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Les Gonaïves (Haitio)
Les Gonaïves (Haitio)
DMS
Les Gonaïves
Les Gonaïves
Les Gonaïves

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gonaïves [+]
vdr

Censo de 2003 rezultigis loĝantaron de 104.825. En 2009 oni tamen taksis jam 228.725 loĝantojn, 324.043 en la aglomeraĵo; per tio la urbo estas la trie plej granda de la lando.

Historio redakti

La urbo havas la kromnomon "urbo de la sendependeco", ĉar la 1-an de januaro 1804 Jean-Jacques Dessalines tie deklaris la sendependecon de Haitio disde Francio. En novembro 1803 liaj trupoj estis venkintaj tiujn de Napoleono Bonaparte en la batalo de Vertières.

En septembro 2004 uragano kaŭzis inundon de la urbo, mortigante 1650 homojn, eble multe pli.

La 12-an de marto 2017 busŝoforo surveturigis piedirantojn dum karnavala festo kaj mortigis almenaŭ 38 el ili.

Vidindaĵoj redakti

La urbo posedas du gravajn sanktejojn de vuduo, nomatajn Souvenance kaj Soukri.