Les Républicains

politika partio en Francio

Les Républicains (LR) (esperante La Respublikanoj) estas franca gaŭlisma kaj liberal-konservativa politika partio, vicigita dekstre kaj centrodekstre de la politika spektro. Rezultante en 2015 el la ŝanĝo de nomo kaj statutoj de Union pour un mouvement populaire (UMP), fondita en 2002, ĝi estas daŭrigo de la ĉefaj francaj konservativaj partioj: UNR, UDR, RPR kaj UMP.

Les Républicains
Emblemo de Les Républicains
partio
Lando  Francio
Prezidanto Christian Jacob
Fondiĝo 30-a de majo 2015
Ĉefa sidejo Parizo
Koloro(j)                blua, blanka, ruĝa
Ideologio Gaŭlismo, Konservativismo, liberal-konservativismo, Kristana demokratio
Internacia aliĝo Centrodemokratia Internacio, Internacia Demokratia Unio
Junulara organizaĵo Les Jeunes Républicains
Retejo https://republicains.fr/
vdr

Ĝi estis la ĉefa opozicia partio dum la prezidanteco de François Hollande (PS), antaŭ ol sperti gravan malsukceson kun la elimino de François Fillon en la unua raŭndo de la prezidanta baloto de 2017 en Francio. La partio restas la unua parlamenta opozicia forto al la registaro, ĉi-foje kontraŭ Emmanuel Macron (LREM).

Eksteraj ligiloj redakti