Leslie A. STEVENS la 3-a (3-a de februaro 192424-a de aprilo 1998) estis la kreinto de la kulta televidserio The Outer Limits ("La Eksteraj Limoj", 1963-1965) kaj la direktoro de la kulta horora filmo Incubus (1965), longforma filmo kun William Shatner.

Leslie Stevens
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1924 (1924-02-03)
en Vaŝingtono
Morto 24-an de aprilo 1998 (1998-04-24) (74-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Yale School of Drama vd
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leslie Stevens naskiĝis en Vaŝingtono. Lia intereso en scienco estis spronita, kiam li studis ĉe la mararmea akademio ĉe Annapolis pro la peto de sia patro, admiralo de la usona mararmeo. Tamen, teatro de Broadway interesis lin pli ol kariero de la armeo, kaj li iris al Novjorko por labori kiel verkisto. Li verkis komedian teatraĵon "The Marriage-Go-Round" (anglalingva vortludo de "nupto" kaj karuselo), kiun li adaptigis por kino. Li produktis tiun filmon, kun aktorino Susan Hayward, en 1961. Li verkis la scenaron por la filmo The Left Handed Gun (1958) direktita de Arthur Penn kaj aktorita de Paul Newman.

Li verkis multe por multaj televidserioj ekde 1950-aj jaroj al 1980-aj jaroj. Li estis kandidatigita en 1965 por Tagtempa "Emmy Premio" por la televidserio "The Name of the Game".

Stevens mortis en 1998 en Los-Anĝeleso.

Eksteraj ligiloj redakti