Lester Willis YOUNG, kromnomite PrezPres (n. la 27-an de aŭgusto 1909 en Woodville, Misisipio - m. la 15-an de marto 1959 en Novjorko) estis usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto. Lester Young estis unu el la influhavaj saksofonistoj de la ĵaza movado. Lia ludmaniero markas la punkton de transiro ekde svingo al bibopo. Karakterizaj estis – male al la fortika sono de Coleman Hawkins – lia maldiketa, hela sono kaj lia eleganta ludo. Aŭdeblan influon sur la ludo de Lester Young havis Frankie Trumbauer[1]. Komune kun gitaristo Charlie Christian kaj basisto Jimmy Blanton li estis unu el la centraj figuroj de ĵazo en la fruaj 1940-aj jaroj.

Lester Young
Lester Young, prezentado en en la novjorka klubejo Famous Door, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Lester Young, prezentado en en la novjorka klubejo Famous Door, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Bazaj informoj
Naskonomo Lester Willis Young
Kromnomo Prez aŭ Pres
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1909 (1909-08-27)
en Woodville
Morto 15-an de marto 1959 (1959-03-15) (49-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ĝenroj Ĵazo
Signifa instrumento
Saksofono, klarneto
Persona informo
Naskonomo Lester Willis Young
Tombo The Evergreens Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Misurio
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Billy Young
Okupo
Okupo klarnetisto • saksofonisto • komponisto • ĵazmuzikisto • muzikisto
vdr

Lia vivo redakti

Fruaj jaroj (1909-1934) redakti

Lia patro, Willis Handy Young, estis vaganta muzikisto kaj muzikinstruisto, kiu estis studinta ĉe la Universitato je Tuskegee kaj kiu ĉiam vojaĝis kun karnavalaj kaj minstrelaj spektakloj. Lia patrino estis kreoldevena instruistino.[2] Lester Young rakontis: "mia patro estis karnavalmuzikisto. Li povis ludi ĉiujn instrumentojn, kvankam li preferis la trumpeton. Li ankaŭ donis kantlecionojn kaj vojaĝis ĉiam tra la lando kaj ĉiam plu donis muzikinstruon, ĝis kiam li mortis en la kvardekaj jaroj".[3]

Lester estis ankoraŭ infano, kiam lia familio transloĝiĝis al Nov-Orleano, pli precize al Algiers sur la alia flanko de la Misisipo. Li alkreskis kun la ĵazmuziko de Nov-Orleano kaj disdonis flugfoliojn, en kiuj la bandoj anoncis siajn prezentadojn. Kiel infano li malofte vidis sian patron, sed kiam li estis dek jarojn aĝa, lia patro revenis kaj donis al li, al lia fratino Irma kaj al lia frato Lee rigoran instruon cele al la formado de familia bando. Je la sama tempo la gepatroj eksgeedziĝis. Lester ludis komence frapinstrumentaron, poste li studis violonon, je tempospaco trumpeton, poste aldosaksofonon.

Kiam Lester Young estis proksimume dek unu jarojn aĝa, la familia bando Young transloĝiĝis unue al Memphis, sed baldaŭ enloĝiĝis en Minneapolis kaj vojaĝis dum la (senleciona) karnavaltempo tra Minesoto, Dakoto kaj Kansaso, kun Lester kiel frapinstrumentisto kaj afiŝportanto por minstrelo-spektakloj.

En la aĝo de 18 jaroj fine de 1927 li forlasis post unu el la oftaj kvereladoj kun la patro la familian bandon, kiam ĉi tiu vojaĝis tra Teksaso, kaj li membriĝis en grupo nomita Art Bronson’s Bostonians, en kiu li plejofte ludis bariton- kaj aldo-saksofonojn, sed ankaŭ jam transiris al tenorsaksofono ĉar la tenoristo de la bando ne estis tre bona. En 1929 li forlasis la Bostonians, ludis mallonge denove kun la familiobando en Nov-Meksiko kaj aliĝis septembron de 1930 al Blue Devils, la bando de Walter Page, kun kiu li travivis kelkajn kruelajn tempojn. "Ni, la Blue Devils, estis vere elpremataj", li rakontis al Leonard Feather, "kaj devis ludi antaŭ tri homoj. Iam al ni estis forprenitaj ĉiuj instrumentoj, kaj ili irigis nin al la fervojaj reloj kaj diris, ke ni forlasu la urbon... ."[4].

En 1931 Lester Young laboris post ĉi tiu travivaĵo kiel liberprofesiulo en la ĉirkaŭejo de Minneapolis, kie li ludis en la klubejo Nest (sub Eddie Barefield k. a.). Printempon de 1932 li vojaĝis kun la Thirteen Original Blue Devils al Oklahomaurbo, kie li konatiĝis kun Charlie Christian, kaj ludis kun la bando ĝis meze de 1933.

En Minneapolis Young aŭskultis por la unua fojo la bandon de Count Basie: "mi kutime aŭskultis la bandon de Basie la tutan tempon per la radio kaj opiniis, ke ĝi povus bezoni tenoriston. Ĝi ludis en Kansasurbo en klubejo Reno. Estis freneze, la tuta bando eliĝegis, nur sen tenoristo. Mi pripensis, ke tiel tio ne povas daŭri. Do mi sendis telegramon al Basie. Jam antaŭe li estis aŭdinta min. Ni du tien-reen veturis regule inter Minneapolis kaj Kansasurbo."[5]. Benny Carter memoris pri Young en Minneapolis: "kiam mi en 1932 vojaĝis kun McKinney’s Cotton Pickers, ni estis en Minneapolis kaj iu rakontis al ni pri miriga aldosaksofonisto en tiea surloka klubo. Mi iris tien, por aŭskulti ‚Prez-on‘ kaj estis tute ravita. Tio estis la plej grandioza afero, kiun mi iam ajn aŭskultis."[6].

Lester Young aĉetis ĉiujn sondiskojn de Frank Trumbauer kaj Bix Beiderbecke ("Frank estis mia idolo!"). Li ŝatis la sonon de la C-saksofono de Trumbauer kaj ties manieron de la alproksimiĝo al la melodio, kio influis lin je la elformado de sia propra ludmaniero.[7] La unikaj frazigo kaj sonkoloro de Bud Freeman igis lin decidiĝi por tenorsaksofono.

Intertempe Coleman Hawkins estis la "reĝo" je la tenorsaksofono, kaj post kiam Lester Young ŝanĝiĝis al tenorsaksofono, li evoluigis sur sia ĉefinstrumento stilon malan al tiu de Coleman, malpli kuraĝe elpaŝa kaj eksterema ol tiu de la kvin jarojn pli aĝa Hawkins. Young intertempe transloĝiĝis post malfondado de la Original Blue Devils meze de 1933 al Kansasurbo, kie li ludis kun la bando de Bennie Moten-George E. Lee, Clarence Love kaj King Oliver. Li kaŭzis atenton dum spontankoncertoj decembron de 1933, en kiuj okazis muzika konkurso kun Coleman Hawkins de la bando de Fletcher Henderson. Post unua mallonga dungiteco en la ensemblo Count Basie and His Cherry Blossom Orchestra en 1934, post kiam li venis el la orkestro de Moten kaj ŝanĝis sian lokon kun Herschel Evans, kiu iris de Basie al Moten,[8] li forlasis la grupon en marto, por pretertempe anstataŭi Hawkins en la bando de Fletcher Henderson. Lia stilo, tute malsama ol tiu de Hawkins, trafis tamen je la bandanoj sur malmultan ŝaton, kaj li forlasis la bandon post kelkaj monatoj.

En la bando de Basie (1934-1940) redakti

Jam baldaŭ Lester Young revenis al Kansasurbo (kiel ero de la bando de Andy Kirk), ekipita per letero de Fletcher Henderson, en kiu tiu certigis al ĉi tiu, ke li ne estas maldunginta lin. En 1935 li laboris liberprofesie en Kansasurbo kaj Minnesota (i. a. en la bandoj de Boyd Atkins kaj Rook Ganz). En 1936 li denove estis membro de la bandego de Count Basie; diskoproducento John Hammond aŭskultis lin kaj produktis kun Young la 9-an de oktobro 1936 sian unuan diskon; kvar pecojn, registritajn en Ĉikago, kiam la bando havis dungitecon en „Grand Terrace“, kun Basie, trumpetisto Carl "Tatti" Smith, la ritmosekcio el Walter Page kaj Jo Jones, samkiel kantisto Jimmy Rushing. Kiam la diskoj aperis ĉe Vocalion Records sub la nomo Jones-Smith Inc., evidentiĝis, ke temis pri nova speco de muziko. "Ekonomia, malpli estas pli", skribis Gunther Schuller multe pli poste.[9] Precipe Oh, Lady Be Good! konatigis lin inter muzikistoj.

Tri monatojn poste la tuta Count Basie Orchestra sonregistris en Novjorko sian unuan kunsidon (dokumentitan en The Original American Decca Recordings), kaj rapide eksciis la tiama ĵazmondo, ke ekzistas nova maniero de la saksofonludado. Dexter Gordon priskribis ĉi tiun momenton: "Hawkins vere estis farinta ĉion eblan kaj estis majstro sur sia saksofono, sed kiam aperis Prez, nur lin ni aŭskultis. Prez havis tute alian sonon, iun, kiun ni ĉiuj atendis; la unua, kiu vere rakontis historion sur la tenorsaksofono"[10].

La alveno de Lester Young en la bando de Basie en 1936 tempe paralelis kun kvinjara foresto de Coleman Hawkins, kiu estis en Eŭropo. Tio estis grava faktoro pro tio, ke Lester Young ricevis pli da kuraĝigo por siaj novigaj eksperimentoj, ol estus ebla, se Hawkins ankoraŭ altirus la tutan atenton de la usona ĵazmondo.

Tiam li travivis la plej fruktodonan kaj feliĉan tempon de sia kariero. En la tiel nomataj "tenorbataloj", Lester Young muzike luktis kontraŭ sia sambandano Herschel Evans, kiu sekvis la tradicion de Hawkins kaj kiun Basie efektoplene kontraŭmetis al Young. Kiam Evans en 1939 subite mortis, Lester transprenis ties muzikan rolon en la bando. Ties morto skuis lin tiel, ke li ekdrinkis ege kaj ade. Jo Jones sin memoris: "tiam Lester tenis plej grandan respekton kaj admiron por Herschel Evans; kiam li mortis, estis ĝuste kvazaŭ mortus ĝemeloj. Li volis preni sian mantelon kaj forlasi la seĝon, sed la uloj portis lin reen".[10]

Ankaŭ liaj sonregistraĵoj kun malgrandaj ensembloj kiel Kansas City Six/Five (Lester leaps in 1939) kaj aparte kun kantistino Billie Holiday famigis lin. Sian ŝercnomon "Prez" (aŭ "Pres"), kio signifas "prezidanto", li ricevis de Billie Holiday, kiun li siaflanke ŝercnomis Lady Day. Ekde kiam ili en 1937 komune surdiskiĝis, ekzistis intima amikeco inter la du, kiu malgraŭ pli longaj tempoj, en kiuj ili ne vidis sin reciproke, daŭris ĝis la morto de Young en 1959. Signon de lia kreskanta famo montris la partopreno je la koncertoj de Benny Goodman en Carnegie Hall en la jaro 1938.

Militotempo redakti

 
Lester Young kun Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggart, Eddie Miller, Matty Matlock, en teatrejo Howard, Vaŝingtono, proks. 1941.
Foto de William P. Gottlieb.

En 1940 Lester Young forlasis la bandon de Basie. Lia rompiĝo kun Count Basie baziĝas en lia superstiĉo: li rifuzis kunlabori je sonregistrado vendredon, la 13-an. Poste li estris komence de 1941 mallongvivan grupon en la ĵazklubejo Kelly’s Stable ĉe la novjorka 52-a Strato. Majon de 1941 li aliĝis kun sia frato, frapinstrumentisto Lee Young, al sesopo, kun kiu li ludis en Los-Anĝeleso kaj septembron de 1942 en la klubejo Cafe Society en Novjorko. Malgraŭ ĉiu admiro kaj populareco, kiun li ĝuis, li ne sukcesis teni bandon trans pli longa tempospaco; li simple ne estis denaska bandestro. La partnereco kun lia frato finiĝis en 1943, kaj iom ironie Lester fariĝis gastmuzikisto en bando, kiun direktis la kapabla, sed ne grava tenorsaksofonisto Al Sears.

Decembron de 1943 li re-eniris same abrupte, kiel li forlasis ĝin, en la bandon de Basie. Ĉi tiun duan fojon ilia kunlaboro ja ne estis tiel spektakla kiel ekde 1936 ĝis 1940 : tamen menciindas, ke tiu dua kunlaborado okazis dum la sonregistrada bojkoto (recording ban) de 1942/44, tiel ke ne ekzistas oficialaj surdiskigaĵoj el ĉi tiu tempo. En 1944 li unuafoje gajnis la voĉdonadojn de Down Beat kiel plej bona tenorsaksofonisto.

Duonan jaron poste – Lester Young denove estis forlasinta la bandon de Basie en 1944 – la usona terarmeo rekrutigis lin. Post la sonregistradoj por la mallonga muzikfilmo Jamming The Blues li estis laŭlitere forkondukata de la scenejo (li estis malatentinta plurajn rekrutigajn ordonojn) kaj rekrutigata, kiel ankaŭ la frapinstrumentisto de la bando, Jo Jones. Male al multaj aliaj famaj ĵazmuzikistoj (precipe blankulaj), oni ne permesis al li kunmuziki en armebando – pune pro tio, ke nur FBI devis memorigi lin pri lia servodevo dum militotempoj. Anstataŭe li servis kiel ordinara infanteriano kaj devis helposervi en Fort McClelland (Alabamo) en militista malsanulejo. La sentema Young nur malfacile povis alkutimiĝi al la vivo en la armeo – jam la devigan mallongan harfasonon li trovis humiliga. Pro drogokrimeto (oni trovis ĉe li mariĥuanon) kaj pro rasisma incidento kun majoro (kiu trovis dum la traserĉado de lia ŝranko bildon de la blankula fianĉino de Lester Young) la milita tribunalo kondamnis lin al kaptiteco je kvin jaroj, kio finfine estis ŝanĝita en unu jaron en la armea malliberejo Fort Gordon en Georgio. Armea psikiatro diagnozis lin kiel "konstitucia psikopato", ĉar Young trovis neniel krima la konsumon de mariĥuano, kiu tiutempe estis vaste disvastigita ĉe muzikistoj el Nov-Orleano. La kondiĉoj en la punejo estis kruelaj, tamen li "rajtis" muziki dimanĉe antaŭ oficiroj. Ĉi tiuj travivaĵoj konsiderinde traŭmatigis Lester Young, kiu havis senseman, preskaŭ infanecan humoron kaj neniam alkutimiĝis al la burĝaj normoj.[11] Lia restado en la armea punejo instigis lin al sia komponaĵo D. B. Blues (D. B. estis mallongigo por detention barracks', t.e. punejo-kabanoj).

Kiam Lester Young post malhonesta eksigo fine de la jaro 1945 revenis en la ĵazsocieton de la novjorka 52-a Strato, la ĵazmondo estis jam fundamente ŝanĝiĝinta : bibopo estis enmoda, kaj nova generacio de junaj tenorsaksofonistoj aŭskultis liajn diskojn kaj estis komencintaj absorbi ĝiajn muzikajn ideojn. Por siaj admirantoj kaj imitantoj Lester Young elspezis nur malmultan tempon: li preferis la ĉefstilan ĵazon kaj aŭskultis private fonmuzikon de Frank SinatraDick Haymes. Young komence havis grandajn problemojn orientiĝi muzike kaj persone en la civila vivo.

 
Lester Young: East of the Sun (and West of the Moon), ŝelakdisko de la sonregistrado por „Aladdin“ kun Gene DiNovi, Chuck Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn de la 29-a de decembro 1947

Sonregistradoj por Aladdin (1945–1947) redakti

Post sia reveno en la ĵazmondeton Lester Young iris al Sud-Kalifornio, kie li kontraktis pri surdiskigo kun Ed Mesner, posedanto de la malgranda diskeldonejo Philo Records, poste alinomita Aladdin Records. Ĉi tiujn "Aladdin"-kunsidojn produktis Leonard Feather de julio 1945 ĝis decembro 1947 (en 1975 Blue Note publikigis la sonregistraĵojn sub la titoloThe Complete Aladdin Recordings of Lester Young). Tiuj ĉi sonregistraĵoj apartenas al la plej gravaj, kiujn faris Lester Young post sia tempo en la bando de Basie. Dum ĉi tiu periodo Lester dispartigis sian tempon: unuflanke li prezentis sin ĉe la koncertoj de Jazz At The Philharmonic de Norman Granz, kun kiu li longe flegis rilaton (Granz sonregistris Lester Young por Mercury Records kaj liaj propraj diskeldonejoj Clef kaj Norgran, poste Verve Records) kaj aliflanke li prezentis sin en noktoklubejoj kaj surdiskigis kun propraj bandoj, al kiuj apartenos la juna bibopa pianisto Argonne Thornton (alinome Sadik Hakim), la basistoj Red Callender kaj Curly Russell, la gitaristoj Fred Lacey, Chuck Wayne, Nasir Bakaraat kaj la frapinstrumentistoj Henry Tucker kaj Roy Haynes. Decembron 1945 li ankaŭ faris sonregistraĵojn por Aladdin Records kun kantistino Helen Humes, kiujn produktis Granz.

La unua kunsido je "Aladdin" okazis decembron de 1945 kun malnova kolego el la bando de Basie, trombonisto Vic Dickenson, kiu ekde 1940 ĝis 1941 estis ĉe Basie, kaj juna bibopa pianisto nome Dodo Marmarosa. En ĉi tiu tempo ekestis je malgranda ensemblo "brilaĵoj de ĵazo",[12] kiel la titoloj These Foolish Things, It’s Only A Paper Moon, Lover Come Back To Me, She’s Funny That Way, You’re Driving Me Crazy. Post la kunsidoj ĉe "Aladdin" en 1947 komencis la sana kaj artista pereo de Lester Young.

Malsupriĝo redakti

 
Young, Charlie Parker kaj Coleman Hawkins sur Mercury-ŝelakdisko „I Got Rhythm“ de la JATP-koncerto aprilon de 1946

Lester Young estis en Eŭropo pro la koncertoj de Jazz at the Philharmonic ĉiufoje printempon de 1952 kaj 1953. Jam ekde 1946[13] li surdiskigis kun Norman Granz por ties eldonejoj Clef kaj Norgran, poste por Verve Records.[14] Ĝis 1958 Norman Granz sonregistris la tenorsaksofoniston, interalie kun la trumpetistoj Roy Eldridge kaj Harry Sweets Edison, la pianistoj Nat King Cole, John Lewis, Teddy Wilson, Hank Jones kaj Oscar Peterson, la gitaristoj Freddie Green, Barney Kessel, la basistoj John Ore, Ray Brown, la frapinstrumentistoj Buddy Rich, Jo Jones kaj J. C. Heard. Ekestis tiutempe – laŭstile ĉeftendenca ĵazo – aro da brilaĵoj, pecoj kiel Up ’n’ Adam (en 1950, kun Nat Cole), Undercover Girl Blues (en 1951, kun John Lewis), Gigantic Blues (1956, kun Vic Dickenson kaj Roy Eldridge) kaj Prez’ Return (en 1956, kun Teddy Wilson) samkiel en 1952 la Norgran-dosko Lester Young with the Oscar Peterson Trio.[15] Entute la registraĵoj por Norman Granz estis nur malforta rebrilo de la granda tenorsaksofonisto. Sed ofte trembrilis en ili, kaj oni sentis ankoraŭ ion de la genio de ĉi tiu granda muzikisto – ekz. sur la disko de Verve The Jazz Giants ’56 kun Teddy Wilson, Roy Eldridge, Vic Dickenson kaj aliaj grandaj svingomuzikistoj.[16] Krom tiuj sukcesaj registrad-kunsidoj tamen ankaŭ okazis katastrofaj situacioj, kiam plene ebriiĝinta Lester Young preterlasis prezentodatojn, kolapsis aŭ almenaŭ muzike seniluziiĝis.[17]

 
Norman Granz en 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Iom longa restado en malsanulejo ekde novembro de 1955 rezultigis nur pretertempan plibonigon de lia ruina sanstato. La lastaj sonregistraĵoj por Granz kaj lia Verve atestas tion: la dutaga sonregistrado de la 7-a kaj 8-a de februaro okazis mallonge post lia restado en la novjorka malsanulejo Kings County. Al li, 49-jarulo, oni diris, ke se li ne tuj ĉesas drinkadon, li baldaŭ estos morta, tamen li ne ĉesis. Alvenis manka rezistopovo pro subnutrado. Doloras aŭskulti la plej multajn sonregistraĵoj de ĉi tiu kunsido, tamen la malfermanta klarnetstrofo pri They Can’t Take That Away from Me estas rigardata kiel la lasta grandioza dokumento de lia kariero: "singarda, palpa, nekredeble tordiĝa"[18]. En 1957 li ludis denove kun la orkestro de Count Basie je la Newport Jazz Festival; decembron li denove akompanis Billie Holiday je la televidregistraĵo de Fine and Mellow.

Dume ankaŭ lia tria geedzeco frakasiĝis. Liaj problemoj por ĉiu estis evidentaj. Ekde printempo de 1958 li ne plu loĝis en sia domo, sed en Hotelo Alvin vidalvide de la muzikisto-renkontejo Birdland (ĉe la stratangulo de la 52a- Strato kun Broadway), kie virino zorgis pri li. Li ja montris indikojn de resangiĝo kaj ludis julion en Newport kun Jack Teagarden, suferis tamen ĉiam denove atakojn. Plejparte li restis en sia hotelĉambro, kie li drinkis ĝis tri botelojn da ĝino potage kaj prefere aŭskultis diskojn de Sinatra. Foje ne estis pretervideble, kiel ebrie li sidis sur seĝo vidalvide de la klubejo kaj imagis ludi saksofonon.

Finfine li vizitis – i. a. kun la Birdland All Stars – en 1959 Parizon kaj havis en la klubejo Blue Note katastrofan prezentadon. Ben Benjamin, ĉefo de la klubejo, raportis: "Lester estis malsanega, kiam li ludis por mi. Li estis preskaŭ apatia. Li volis veturi hejmen, ĉar, kiel li diris, li ne povas paroli kun la francaj kuracistoj. Li suferis je stomak-ulcero kaj mi kredas, ke li iomete trodrinkas... ."[19].

Lester Young revenis plene elĉerpita al Novjorko. Mallongan tempon poste virino malkovris lin komatan en lia hotelĉambro. Li mortis pro korhalto, finfine tamen pro la konsekvencoj de sia dependeco al alkoholo kaj aliaj drogoj kaj pro la diversaj malsanoj, kiuj dum la jaroj antaŭe subfosis lian sanon. Lester Young spertis la sorton de aliaj grandaj ĵazmuzikistoj kiel Charlie ParkerBillie Holiday, kiu mortis mallonge post li; ŝi kolapsis ricevante la informon pri la morto de Young. Dum la veturado al la entombigo ŝi esprimis al Leonard Feather, ke verŝajne ŝi estos la venonta.

Personeco redakti

Leonard Feather priskribas la personecon de Lester Young per anekdoto, kiun rakontis al li iama kunmuzikisto de Young: "iam mi donis al li paron da ŝuoj, kaj iun tagon mi eniris kaj trovis ilin en lia paperrubujo. Nur tiam mi komprenis, ke estis tiaj kun malmolaj plandumoj, kaj ke li ĉiam nur surmetus mokasenojn aŭ pantoflojn". Ĉi tiu historieto montras, kio konsistigis la personecon de Lester Young kiel homo kaj muzikisto. Principe li estis afabla, restis tamen soleca; iu, kiu ne alkutimiĝis en ĉi tiu mondo de "ununoktaj fikrilatoj", hotelĉambroj, agentoj, diboĉadojn en malbelaj klubejoj kaj de ras-apartigo kaj diskriminacio, kio kulminis terure dum lia militserva tempo[10].

 
Lester Young, prezentado en la novjorka Famous Door, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.

Agento diris pri li: "Lester havas la sentemon de Charles BaudelaireJames Joyce. Li vivas en aparta mondo, kaj kio troviĝas ekstere de ĉi tiu mondo, laŭ konvinko de Prez ne estas sur la mondo. Sed: ĉi tiu lia propra mondo estas mirinda mondo, kiu estas milda kaj amika kaj dolĉa". Frapinstrumentisto Jo Jones opiniis: "ĉio kio vundas iun ajn homan estaĵon, vundas lin".[20]

Muziko redakti

Lester Young stampis la frazon: "Muzikisto konu la tekston de la muziko, kiun li ludas".[21] Lester Young provas, kiam li improvizas pri melodio, transdoni la tekston de ĉi tiu melodio senpere kaj senvorte al la auŝkultantoj. "La plej grandan parton de mia tempo mi pasigas per tio, ke mi aŭskultas diskojn kun kantistoj kaj provas ellerni la tekstojn de la diversaj kantoj", diris Lester Young.[22] Young opiniis neprega la konon de la kantotekstoj, "por ne simple jodli pri la akordsinsekvoj", kion li kritikis je la ludado de liaj samtempuloj.[23]

La ŝlosilo pri la improvizaĵoj de Lester Young, melodie suverene svingiĝantaj super taktaj kaj formaj periodoj, troviĝas ĝuste en lia personeco kaj iliaj klarigitaj proksimeco al lingvo kaj kantado.[23]

Komponaĵoj redakti

La komponaĵoj de Lester Young plej ofte estas variaĵoj, kiuj baziĝas sur la popularaj normkantoj de la Great American Songbook, popularaj en la 1930-aj jaroj, aŭ sur delonge establiĝintaj akordsinsekvoj, kiel ekz. la bluso D. B. Blues laŭ la formo 12-12-8-12, kiu baziĝas sur I Got Rhythm. Lester Blows Again uzas la tiam ofte uzatajn harmoniajn fundamentojn de Honeysuckle Rose.[10] Gravaj komponaĵoj estas Easy Does It, Movin’ With Lester, Lester Blows Again, Lester Leaps In, Lester Smooths Out, Up’N’Adam, Neenah, Undercover Girl Blues, Lester Swings, Ad Lib Blues (Young/Oscar Peterson), Waldorf Blues, Jumpin’ with Symphony Sid, Rocka-Bye-Basie (kun Shad Collins, Count Basie), Taxi War Dance, Tickle Toe.

Liaj kolegoj pri li redakti

  • "Se al oni plene klariĝis, ke la originaleco de Lester Young estas neelĉerpebla, tiam oni komprenis, kial li estas aparta grandiozulo. neniam enŝteliĝas fuŝo; oni travivas elstaran soloiston, al kiu neniam mankas ideoj, kiu neniam ŝtelas ion de alia: absolute memstara persono." Boris Vian[24]
  • "Mi ankoraŭ scias, kiel Lester jam tiam en Kansasurbo en la klubejo Subway blovis sobrajn sonojn sur sia tenorilo. Tio estis tute malgranda ejo […]. Kiam mi unuafoje aŭdis Lesteron, mi estis surprizita. Li bezonis plurajn rekantaĵojn, por evoluigi sian ludon, sed tiam, ho, kia blovilo! Mary Lou Williams[25]
  • "Mi kantis dumtempe en la bando de Basie, kaj Lester loĝis ĉe mia patrino kaj mi hejme. Mi donis al li la nomon 'Prezidanto', li nomis min 'Sinjorino', kaj al mia patrino li donis la nomon 'Dukino'. Ni estis la reĝa familio de Harlemo. Pres kaj Herschel Evans ĉiam nur pensis pri tio, kiel unu povas superatuti la alian. Oni trovis ilin en la orkestroĉambro, skulptante je iliaj anĉoj, provante tion ĉiam denove per novaj kaj aliaj kaj farante ĉion nur penseblan, por superi la alian. Iam Herschel demandis Lesteron: 'Diru, kial vi ne ludas aldon? Vi havas sonon taŭgan por aldo!' Lester fingropintumis sian frunton: 'Ĉi-supre okazas la aferoj, mia kara', li diris al Herschel, 'la plej multaj el vi estas primitivuloj. Nur ventrohavaj kaj nenion plu.'" Billie Holiday[26]
  • "Ĉiu, kiu ludas instrumenton, esprimas tion, kion li pensas. Lester ludis aron da muzikaj frazoj, kiuj vere estis vortoj. Li povis laŭlitere paroli sur sia blovilo. Tio estas liaspeca konversacio. Je 85 elcentoj de la kazoj mi povas diri, pri kio li parolas. Mi povus surpaperigi liajn pensojn – pro kaŭzo de tio, kion mi aŭdas de el lia blovilo. Benny Goodman eĉ faris muzikaĵon el frazo, kiun ludis Lester: 'Mi bezonas iomete da mono'." Jo Jones [27]
  • "Estis simple ĉi tiu absolute grandioza muziko, kiun li faris. Ne estis, ke li aparte bone fartis, sed li estis plene malstabila. Ni ne nenion pensis pri tio. Ni lasis lin sidi flanke sur benko. (...) estis ankaŭ eĉ ne malĝoje. Mi ne memoras, ke iu ajn dirus: 'Mi kredas, ke li mortos baldaŭ'. Tion ni ne pensis." Milt Hinton, 1957[28]

Influo redakti

Ĵazhistoriisto Marshall Stearns emfazis lian historian samkiel lian artan pozicion : li nomis lin la "Cezanne de ĵazo". Same kiel Paul Cézanne preparis la modernan arton, tiel Lester Young preparis la modernan ĵazon.[29]

Joachim-Ernst Berendt ankaŭ skribis la jenon pri la influo de Lester Young: "la sono de la moderna jazo estas – por uzi vorton de aranĝisto Bill Russo, 'tenorigita'. La tenoriginto estas Lester Young".[30] Ekzemple ankaŭ la sono de la Capitol-Orkestro de Miles Davis 1948–50 estis "orkestrado" de la tenorsaksofona ludmaniero de Lester Young. Laŭ Berendt ĉiuj gravaj tenorsaksofonistoj de la 1950-aj jaroj, eĉ aldo- kaj bariton-saksofonistoj, trumpetistoj, trombonistoj, pianistoj de malpasia ĵazo estis influitaj de Lester Young.

Ekkehard Jost cetere demandis, kio en la ludmaniero de Lester Young allogis tiom da muzikistoj. Kiel malrekta klarigo li citas eldiron de John Hammond: "Benny Goodman iam rakontis al mi interesan aferon pri Lester. Li diris, Lester estas la ununura persono, kiu iam atingis "puran" sonon sur la tenoro. Benny ĉiam opiniis, ke Ben Webster kaj Coleman Hawkins kaj la aliaj tro forte ekprenas kaj havas sonon, kiu ne estas "natura" tenorsono."[31] La ludo de Young influis Paul Quinichette tiom ege, ke li estis nomita "vicprezidanto". Mallonge antaŭ ol mortis Lester Young, Charles Mingus komponis riverence al li la pecon Goodbye Pork Pie Hat (sur Mingus Ah Um, 1959). La titolo aludas la platan ĉapelon tipan por Young. En la franca kinofilmo Round Midnight de Bertrand Tavernier la inventita figuro de "Dale Turner" (lin rolas en la filmo Dexter Gordon) baziĝas parte sur la spertoj de Lester Young en Parizo kaj en Novjorko post lia reveno mallonge antaŭ lia morto.

Lee Konitz diris pri li: "kaj jen la sono de Lester Young sur la malnovaj diskoj de Basie! Vere bela tenorsono, pura sono. Tio gravas. Ankaŭ je la aldo; pura sono. Kiom da homoj li influis, kiom da vivoj! Ĉar li estas decide la elirpunkto de tiuj aferoj, kiuj poste okazis. Kaj lia ritma koncepto! Komplika je plena simpleco! Kiel mi analizu tion? Ĉu ni nom-baptu la infanon? Do tiam ni diru 'plurritma'".[32]

Honoradoj redakti

En 1959 Lester Young estis postmorte elektita en la American Jazz Hall of Fame. Dum enketo de Leonard Feather inter 101 gravaj muzikistoj en 1956 pri iliaj "ĉiama favorito" absoluta plimulto de ili nomis – eĉ antaŭ Hawkins kaj Stan Getz – Lesteron Young.[33]

Sonregistraĵoj redakti

Diskregistro (selekto) redakti

  • Lester Young: The Complete Verve Studio Sessions (1946–1958), Verve
    Enhavas ĉiujn registraĵojn produktitajn de Norman Granz ĉe Mercury, Clef, Norgran kaj Verve Records.

Film- kaj televidregistraĵoj redakti

Dum prezentado por la televidserio The Sound Of Jazz de Billie Holiday ĉe CBS la 8-an de decembro 1957 Lester Young, Gerry Mulligan, Doc Cheatham, Ben Webster, Mal Waldron Milt Hinton. Osie Johnson kaj Danny Barker akompanas la kantistinon je la peco Fine and Mellow. Impresas la mallonga eltranĉaĵo, kiam Holliday dum la soloo de Lester Young ridetas en sin.[34]

Dekminuta filmeto de Gjön Mili (je kiu kunlaboris Norman Granz kiel konsilanto) Jammin the blues de 1944 montras Lester Young dum improvizadkunsido kun Illinois Jacquet, Sweets Edison, Barney Kessel, Red Callender, Sidney Catlett, Jo Jones.

Lia ununura kantoregistraĵo okazis kadre de la koncertaro Jazz at the Philharmonic la 28-an de novembro 1952 (It takes two to Tango), kaj publikiĝis tamen nur en la 1980-aj jaroj. Granz origine volis, ke Young prezentu tiun dum koncerto. Young tamen ne volis aperigi ĝin kaj pro tio enplektis kelkajn maldecajn frazojn.[35]

Referencoj redakti

  1. Richard Morton/Brian Cook: The Penguin Guide to Jazz On CD, Sixth edition, Penguin, London 2002, p. 1588
  2. Nat Hentoff/Nat Shapiro: Hear Me Talkin’ To Ya, Penguin, 1959, p. 300, tradukita laŭ Hentoff, Shapiro
  3. Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt, p. 320
  4. Vd. Leonard Feather. La incidento okazis en 1933 je Martinville, Okcidenta Virginio, kaj kaŭzis la finon de la Original Blue Devils.
  5. Vd. Hentoff/Shapiro, Hear Me Talkin’ To Ya, p.300, tradukita laŭ Hentoff, Shapiro
  6. Vd. Leonard Feather.
  7. La stila simileco estas bonege aŭdebla je sonregistraĵoj kiel For No Reason At All In ’C’  el 1927, kiun Trumbauer registris kune kun Bix Beiderbecke [cn,p] kaj gitaristo Eddie Lang.
  8. Rainer Nolden: Count Basie. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, collection Jazz, Oreos
  9. Donald Clarke: Billie Holiday. Wishing on the Moon. Eine Biographie, Piper, München 1995, p. 156
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Vd. Leonard Feather
  11. Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Rowohlt, Reinbek 1993, p. 1324
  12. Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Rowohlt, Reinbek 1993, p. 1324
  13. Vd. Dave Gelly: akompanteksto pri The Complete Lester Young Studio Recordings, (Verve, eld. 1999). Ekz. Lester Young sonregistris kun Nat King Cole kaj Buddy Rich por Grantz I Cover the Waterfront marton aŭ aprilon de 1946. Gi aperis kune kun "Jubilee shows" de Armed Forces Radio Service
  14. Detale dokumentite sur la ok-diska Complete Lester Young Studio Sessions on Verve
  15. Vd.Kunzler p. 1325
  16. Vd. Berendt, p. 86
  17. Vd. Kunzler, p. 1325
  18. Vd. Dave Gelly: Akompanteksto pri la disko zu The Complete Lester Young Studio Recordings, (Verve, aperinta en 1999)
  19. Vd. Berendt p. 86; Al ĵurnalisto Postif li diris tiutempe, ke li baldaŭ mortos. Jazz Hot, aprilon de 1959, citite laŭ Polillo Jazz
  20. Vd. Joachim E. Berendt, p. 84
  21. Vd. Dave Gelly
  22. Vd. Joachim E. Berendt, p. 85
  23. 23,0 23,1 Vd. Martin Kunzler, p. 1321
  24. Kritiko pri la disko Lover Come back To me / It’s Only a Paper Moon
  25. Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt p. 323
  26. Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt p. 324 f.
  27. Joachim-Ernst Berendt, p. 85
  28. Donald Clarke, p. 486 Milt Hinton pri televida prezentado de Lester Young kun Billie Holiday la 8-an de decembro 1957
  29. Vd. Berendt, p. 83
  30. Vd. Berendt, p. 82
  31. Ekkehard Joos, Sozialgeschichte des Jazz in den USA, Fischer Verlag, Frankfurt/Main 1982.
  32. Vd. Hentoff/Shapiro, Jazz erzählt
  33. Vd. Martin Kunzler
  34. Vd. Donald Clarke, p. 486
  35. Vd. Dave Gelly, p. 120

Bibliografio redakti

  • Frank Büchmann-Möller: You just fight for your life- the story of Lester Young, New York, Praeger 1990
  • Frank Büchmann-Möller You got to be original, Man! The Music of Lester Young (komentita diskografio)
  • Werner Burkhardt, Joachim Gerth: Lester Young, Pegasus Verlag, Wetzlar 1959
  • Douglas Henry Daniels Lester Leaps in: the life and times of Lester „Pres“ Young, Boston, Beacon Press 1990
  • Luc Delannoy Pres - the Story of Lester Young, University of Arkansas Press 1993
  • Arrigo Polillo Jazz, München, Piper 1984, Kapitel Lester Young
  • Lewis Porter: Lester Young, Twayne 1985
  • Lewis Porter (eldonisto) The Lester Young Reader, Washington D.C., Smithsonian Press 1991

Eksteraj ligiloj redakti