Leterkolombo

La leterkolombokurierkolombo estas kolombo kiu utilas por transporti leterojn aŭ mesaĝojn profitante la kapablon de kolomboj reveni al siaj kolombejoj. Tiu uzado nomiĝas plej ofte Kolombopoŝto. Tiuj kolomboj kutime estas Hejmkolomboj devenantaj el la origina specio Rokkolombo, Columba livia.

Leterkolombo

Nomita ankaŭ mesaĝa kolombo, ĝi estas speciala raso de kolombo, kiun oni bredas kaj dresigas reiri hejmen. En antikvaj tempoj, mesagajn kolombojn oni uzis por porti gravajn mesaĝojn. La vetkolombo hodiaŭa estas ido de la antikva mesaĝa kolombo. Ĉiuj kolomboj iomete povas reiri hejmen, sed mesaĝaj kolomboj havas tiu ĉi trajton plibonigita per bona bredado. Mesaĝaj kolomboj (kaj vetkolomboj) povas flugi centojn da kilometroj je 100 km/horo.

Historio redakti

Laŭ la Biblio, la mesaĝokolombo plej antikva estus tiu kiu alportis al Noa la mesaĝon de la reveno de akvoj post la Diluvo revenante kun olivobranĉo enbeke, iĝante la simbolon de la paco (pacokolombo). La grekoj komunikis al siaj urboj la gajnintojn en la Olimpiaj Ludoj pere de kolomboj kaj la romia armeo disponis el moveblaj kolombejoj enhavantajn milojn da kolomboj. La araboj perfektigis tiun uzadon ekzemple en siaj militoj kontraŭ la kruckavaliroj en Palestino por koni iliajn movojn. Poste ekzistis regulaj postoservoj pere de leterkolomboj kaj oni eldonis poŝtmarkojn eksterordinarajn por tiuj servoj.

Eksperimentoj redakti

Nome eĉ en malhela vetero tiuj kolomboj precize atingas la celon. Okaze de eksperimento sur la okulojn de iu leterkolombo oni fiksis nepoluritajn kontaktolensojn, kaj la kolombo eĉ tiel trafis la celon. Dum la pasintaj jardekoj oni plivastigis la eksperimentojn pri la orientiĝo de la birdoj ankaŭ por aliaj birdospecioj. De post nelonge la sciencistoj opinias, ke la migrantaj birdoj sin orientas kaj tenas la flugdirekton laŭ la termagnetismo. Tiun opinion subtenas ankaŭ eksperimentoj faritaj per ruĝgorĝuloj. Kiam oni flugigis la ruĝgorĝulon en magneta kampo estigita en ŝtalkamero oni spertis, ke ili flugas en la direkto de la fortlinioj. Se la direkton de la fortlinioj oni ŝanĝis per 180°, la eksperimentataj birdoj daŭrigis sian flugadon kontraŭdirekte (returne). La orientiĝon laŭ la magnetaj fortlinioj subtenis ankaŭ leterkolombaj eksperimentoj. Plurfoje oni sukcesis devojigi ĝin de ĝia flugdirekto per miniatura elektromagneto fiksita sur ĝia korpo. La sensivon de kolomboj pri magnetaj fortlinioj oni provis priuzi ankaŭ el praktika vidpunkto en Parizo, en aŭtuno de la jaro 1981.

Sed la eksperimentoj per ruĝgorĝuloj kaj leterkolomboj finiĝis kun pozitivaj rezultoj. James Gould, kunlaboranto de la Universitato de Princeton (Usono), plurfoje spertis, ke la leterkolombo sian flugdirekton korektas laŭ la magnetaj fortlinioj mezurataj ekde la nordo-direkto. Estas tre interese, ke la leterkolombo kapablas korekti eĉ lokajn termagnetajn deviojn, kaj fine el granda distanco ĝi trafas la celon kun dekliniĝo de nur 2-5 km, en tiaj teritorioj en kiuj troviĝas signifaj magnetaj devioj.

Post la eksperimentoj de Gould, la esploristoj opiniis certe, ke en la organismo de la leterkolombo funkcias tiaspeca organo, kiu rolas kiel interna kompaso. Walcott Presti kaj Pettigrew, usonaj biologoj, provis pruvi sian hipotezon per supersensiva detektilo. Per la detektilo nomata SQUID (Super Condueting Quantum Interference Device --- Superkondukta Kvantuminterferenca Aparato) oni povas demonstri eksterordinare malfortan magnetokampon. La du esploristoj ekzamenis per tiu ĉi detektilo leterkolombon ultrafridigitan je -196 "C, kaj ili spertis, ke la aparato mezuris magnetokampon ĉe certa punkto de la kolomba cerbo. Sekve li pretigis tranĉaĵojn el la kolomba cerbo, kaj ekzamenis ilin per elektronmikroskopo. Inter la nervohistoj ili trovis oblongajn partetojn asociigantajn pri mikrontagnetoj. Poste per iksradiaj difrakto-esploroj ili provis kvalifiki la konsiston de la oblongaj partetoj. Surprizite ili ohservis, ke temas pri materialoj magnetitriĉaj, kiuj entenas eĉ feron, krome en malpli alta proporcio nikelon, kupron kaj zinkon. La magnetito (feroksida mineralo) estus forte magnetiĝinta mineralo, kiu signas la direkton de la kampoforto en la termagneta kampo. La kolombo do kunportas en sia kapo naturdiutitan kompason, tiel ĝi kapablas teni sian flugdirekton. Sed nekonata estas tiu interna procezo, kin funkciigas, ligite al nervofadenoj, la internan kompason.

Delonge oni konas la kapablon de la kolomboj por orientiĝi al la loĝejo. Kiel por aliaj birdoj, oni studis la kapablon de kolomboj por kompreni la elektromagnetismon de la Tero. Sed lastatempe ĵusa studo montris, ke kolomboj povas ankaŭ konstrui sian flugmapon per flarado. Precize ili povas distingi dimetilsulfuron, komponaĵon elsendita el fitoplanktono en la maro, la monoterpenojn, elsenditajn el vegetaĵaro, por ekzemplo de pinoj, kaj trian kompontipon kiel ksilenojn, toluenojn kaj bencenojn, de homa deveno okazigitajn ĝenerale el uzado de brulaĵoj. Kombinante tiujn tru tipojn de odorojn, ili povas lokigi la marbordon, la arbarojn, kultivojn kaj parkojn kaj urbajn areojn, pere de kio ili konstruas sian mapon.[1]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "La orientación de las palomas, cuestión de olfato", Aves y naturaleza Nº33, p. 17. Citita el Zannoni, N. kaj aliaj (2020). Identifying volatile organic compounds used for olfactory navigation by homing pigeons. Scientific Reports, 10 (1); DOI: 10.1038/s41598-020-72525-2