Leukerbad

komunumo de Svislando

Leukerbad (prononcu Leŭkrbad, germane Leukerbad, france Loèche-les-Bains) estas komunumo en la distrikto Leuk de Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1563 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Leukerbad
Blazono de Leukerbad
Blazono de Leukerbad
Blazono de Leuk
Leukerbad
Leukerbad
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leŭ
Koordinatoj  46° 23′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.38333 °N, 7.63333 °O / 46.38333; 7.63333 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.38333 °N, 7.63333 °O / 46.38333; 7.63333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1563
Areo 67,2 km²
Alteco 1402 m super marnivelo
Poŝtkodo 3954
Komunumkodo 6111
Mapo de Leukerbad
Mapo de Leukerbad
Mapo pri la situo de Leukerbad en la Distrikto Leuk
vdr

Geografio

redakti

Leukerbad situas en la Bernaj Alpoj sude de Wildstrubel en la malantaŭa Dala-Valo sur alteco de inter 1411 kaj 2700 m s.m.. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ la Wildstrubel-Glaĉero.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo limas en nordo al Adelboden kaj Kandersteg (ambaŭ en (Kantono Berno), en oriento al Ferden, en sudo al Guttet-Feschel, Albinen kaj Inden, kaj en okcidento al Mollens kaj Lenk en Simme-Valo (Kantono Berno).

Trafiko

redakti

Leukerbad situas ĉe la fino de valo kaj atingeblas aŭtomobile kaj per poŝtaŭto ek de la distriktĉefurbo Leuk, kiu situas en la valo. Trans la Gemmipasejo oni piede atingas la komunumojn Adelboden kaj Lenk en Simme-Valo aliflanke de la Bernaj Alpoj en Kantono Berno. En la 1950-aj jaroj ekzistis planoj konstrui aŭtoŝoseon trans la Gemmipasejo de Leuk al Berno.

Aertelfero kondukas de Leukerbad al la kulmino de Gemmipasejo.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Leukerbad datiĝas el la jaro 1229 kiel Boez.

Arkeologiaj trovoj montris, ke jam en la romia epoko la banejoj estis utiligitaj, kion ankaŭ dokumentas diversaj latinaj loknomoj.

En la jaro 1998 la komunumo Leukerbad bankrotis pro ekscesaj investoj en la infrastrukturon ek de 1980. La komunumo estis inter 1998 kaj 2004 submetita al administracio de la kantono kaj perdis dum tiu-tempo sian aŭtonomecon. La ŝuldoj de la komunumo en tiu tempo akumuliĝis al 346 milionoj da sivsaj frankoj, tio estis po CHF 200000 por loĝanto. La iama komunumestro Otto G. Loretan estis pro la financa debaklo kondamnita al puno de 5 jaroj da karcero.

Eksteraj ligiloj

redakti