Leuna
Leuna [LOJna] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto, sudoriente de la eksterdistrikta urbo Halle. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 011 loĝantojn.
Leuna | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Saale | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03461 | |||||
Poŝtkodo | 06237 | |||||
Aŭtomobila kodo | SK | |||||
Oficiala Municipokodo | 15088205 | |||||
Subdivido | 5 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dr. Dietlind Hagenau | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstraße 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 14011 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 19′ N, 12° 1′ O (mapo)51.31666666666712.016666666667Koordinatoj: 51° 19′ N, 12° 1′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 99 m | |||||
Areo | 12,71 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.leuna.de/de/startseite.html | |||||
Blazono
redaktiLa blazono de 1996, surbaze de elementoj el antaŭaj blazonoj de 1930 kaj postaj jaroj, konsistas el ses sespintaj verdaj steloj (kompreneble ekzistas ne nur kvinpintaj verdaj steloj), kiuj simboligas la ses originajn komunumojn de la nuna loĝloko Leuna, la centra parto de la komunumo, krome centran kamentubon por simboligi la ĥemian fabrikon de 1916, origine precipe por produktado de amoniako, kiu dum jardekoj dominis la urbon, kaj sube videblas blanka (do heraldike "arĝenta") simboligita plugilo kiel simbolo de la ĝis la 20-a jarcento domina agrikulturo sur fono de verdaj brikoj, kies koloro aludas al la origina konceptigo de Leuna kiel ĝardenurbo.
Urbopartoj
redaktiPost administra reformo de januaro 2010 la urbo konsistas el la sekvaj partoj:
Ekskomunumoj | areo km² |
Loĝantoj | Urbopsrtoj | |
---|---|---|---|---|
Friedensdorf | 3,29 | 309 | Friedensdorf | |
Günthersdorf | 3,29 | 1359 | Günthersdorf | |
Horburg-Maßlau | 3,97 | 537 | Horburg, Maßlau | |
Kötschlitz | 5,40 | 995 | Kötschlitz, Möritzsch, Zschöchergen | |
Kötzschau | 16,77 | 802 | Kötzschau, Rampitz, Schladebach, Thalschütz, Witzschersdorf | |
Kreypau | 12,38 | 157 | Kreypau, Wölkau und Wüsteneutzsch | |
Leuna | 12,68 | 8289 | Daspig, Göhlitzsch, Kröllwitz, Leuna, Ockendorf, Rössen | |
Rodden | 3,61 | 244 | Rodden, Pissen | |
Spergau | 10,80 | 1088 | Spergau | |
Zöschen | 7,20 | 973 | Zöschen, Zscherneddel | |
Zweimen | 7,31 | 305 | Dölkau, Göhren, Zweimen | |
Sume: | 86,70 |
La nombroj de loĝantoj estas de la 31-a de decembro 2008 rilate al la centra ekskomunumo Leuna, de la 30-a de junio 2017 rilate al la aliaj ekskomunumoj.