Levante Almeriense

Levante Almeriense (Almeria Oriento) estas komarko de Hispanio apartenanta al la provinco Almerio, Andaluzio, komponita de la jenaj municipoj: Antas, Bédar, Carboneras, Cuevas del Almanzora, Garrucha, Huércal-Overa, Los Gallardos, Lubrín, Mojácar, Pulpí, Sorbas, Turre kaj Vera.

Komarkoj de la provinco Almerio, Levante Almeriense en viola koloro.
Plaĝo de Mojácar.

Kiel ĝia nomo sugestas, ĝi estas la plej orienta komarko en la provinco kaj limas (kontraŭhorloĝe) oriente kun la Mediteranea Maro, norde kun la regiono Murcio, okcidente kun Los Vélez, Valo de Almanzora kaj Filabres-Tabernas kaj sude kun la Metropola Komarko Almerio. Al tiu komarko alvenas la fluejo de la rivero Almanzora, kies du pli supraj areoj estas en la komarko nomita Valo de Almanzora, kaj kiu finfine elfluas al la Mediteranea Maro.

Krom tradicia agrikulturo kaj brutobredado, la komarko ĝuas kaj de la marbordo kie estas belaj strandoj kaj de la tipa arkitekturo de la vilaĝoj kiel tipa andaluzia kaj arabhereda kun krutaj kaj mallarĝaj stratetoj, blankegaj domoj kaj terasoj.