Levantenia araba dialekto

La levantenia araba (اللهجة الشامية, [al-lahĵah aŝ-ŝa:mijjah]) estas vasta dialekto de la araba parolata en la orienta mediteranea marborda strio, areo kiu grandas inter 100 ĝis 200 kilometroj.[1] Oni konsideras ĝin unu el la kvin ĉefaj variaĵoj de la araba.[2] En la kadro de la ĝenerala diglosia stato de la araba mondo, oni uzas la levantenian araban por ĉiutaga, parola uzado, dum la plejparto de la skribitaj kaj oficialaj dokumentoj kaj amaskomunikiloj uzas la modernan norman araban. Ĝi estas ankaŭ parto de la orienta arabamaŝreka araba, dialektego, kiu inkludas la mezopotamian araban kaj duoninsulan araban dialektojn kune kun la levantenia.

Loko redakti

Oni parolas la levantenian araban en la fekunda strio ĉe la orientaj bordoj de la Mediteraneo. Oriente, en la dezerto, oni trovas nord-arabajn beduenaj variaĵoj. La transiĝon al la egipta araba en la sudo per la Nakaba kaj Sinaja dezertoj, kie oni parolas beduenajn variaĵojn, kaj poste la egipta ŝarkija dialekto, priskribis Rudolf de Jong en 1999.[3] En tiu direkto, la egipta urbo El Ariŝ estas la fina, kiu montras levanteniajn trajtojn. Laŭ simila maniero, la regiono el-Karak komencas la parol-regionon de la heĝaza araba, formo de la golfa araba.[4] En la nordo, la limo kun la mezopotamiaj "geletaj" dialektoj komencas de la turka landlimo ĉirkaŭ el-Rāʿi, kaj la lago Ĝabbul estas la nordorienta limo de la levantenia araba, kiu inkludas, pli sude, el-Qaryatayn,[5] Damasko kaj la haŭrana montaro.

Ĉefaj trajtoj redakti

La plej distingebla trajto de la levantenia araba estas verŝajne ĝia akcenta ŝablono, kiu restis plej proksima ol tiu de la klasika araba el ĉiuj variaĵoj. Ĝi ignoras la sindromon gahaŭa, kiu estas tipa en la mezopotamia kaj duoninsula dialektoj (/ˈqahwa/ > /ɡaˈhawa/); ĝi ne ŝanĝas la akcenton el peza praantaŭlasta silabo, kiel faras la egipta araba (/ˈmadrasa/ > /madˈrasa/); kaj ĝi nek faras la nord-afrikan movon de akcento al la fina silabo (/baħr/ > /bħar/, /ˈmarʔa/ > /mra/).

Grava trajto estas la prononco de la litero qāf, kiu ordinare reduktiĝas al glota halto (/ˈqahwa/ > /ʔaˈhwe/) krom en la plej suda parto (Gazao, Be'er Ŝeba, Kerak).

Alia distingebla trajto estas la uzo de prefiksa b- en la imperfektivo por distingi la indikativon (kun b-) de la subjunktivo (sen b-), ekz. /ˈbtɪʃrab/ 'vi trinkas' vs. /ˈtɪʃrab/ 'ke vi trinkas'.

Origino redakti

La areo, kie oni parolas la levantenian araban, estas dum jarmiloj la hejmo de ŝemidlingvanoj; skribitaj registroj komencas kun la eblaa lingvo, poste la ugarita kaj poste kanaanaj lingvoj kiaj ekzemple la amona, fenica, hebrea, kaj moaba. La kanaana lingvaro havis la distingan trajton movi la komunan ŝemidan /ā/ al /ō/, /ð/ al /z/ kaj /θ/ al /š/, kaj montris distingan nefrakasan viran pluralon en /-iːm/.

Ekde la mezo de la unua jarmilo a.k.e., la okcidenta aramea ekdominis la plejparton de la regiono kaj poste fortiĝis pro sia uzo kiel oficiala lingvo de la persa imperio. Persa influo falis post kiam Aleksandro la Granda konkeris la areon, kiun poste aneksis la Romianoj post pluraj jarcentoj. Kiel parto de la pli helenigita Orienta Roma Imperio, la regiono havis signifan kvanton da parolantoj de la greka antaŭ la arabigo.

Ekde la roma periodo, la araba estis najbara lingvo, parolata en la dezerto orienta de tiu areo (Nabateanoj en Petra kaj la Nakabo). La Ganasida regno, establita en la unuaj jarcentoj k.e. en la haŭrana montaro estis la unua (kristana) araba aŭtoritato en la setlita areo. Dum la unuaj jaroj de la Islama konkero, la islamaj araboj konkeris Levantenion de la bizanca imperio kaj oni establis la unuan kalifujon en Damasko. La araba disvastiĝis pli profunde en la loĝantaron tiam, kvankam la ŝanĝo okazis iom post iom. La ankoraŭ ekzistanta parolata dialekto de la aramea en kelkaj vilaĝoj nordaj de Damasko estas la fina evidentaĵo de tiu malrapida konverto. Estas interese rimarki ke tiu aramea dialekto kunhavas kvalitojn kun la kampara palestina araba dialekto (ekzemple /q/ > /k/).

Tial oni povas konkludi, ke la levantenia araba dialekto kreskis el la adopto de la araba fare de parolantoj de la aramea, kiu rezultigis la rekoneblan aramean subtavolon. La stato de aferoj en la aramea ĵus antaŭ la arabigo estas plejparte nekonata, sed ĝi povus montri dialektajn variaĵojn rilate la lingvoj, kiujn la aramea anstataŭis, kio povus klarigi iujn kvalitojn de la postaj arabaj dialektoj. Vidu, ekzemple, la similecon de la centraj palestinaj pluralaj sufiksaj pronomoj (-kem, -ken, -hem, -hen) kun siaj hebreaj kontraŭpartoj, aŭ la variaĵojn de la samaj pronomoj en la siria marborda montaro (-ko:n, -ke:n, -ho:n, -he:n) kompare kun identaj formoj en la aramea. Alivorte, la implico estas, ke estas aramea subtavolo en la levantenia araba, sed la aramea de iuj regionoj jam inkludis fortajn subtavolojn de la antaŭaj lingvoj (ĉefe kanaanaj). Tiuj influis la levantenian araban per la aramea, kvankam oni delonge ĉesis uzi tiujn lingvojn mem.

Estas probable, ke la araba adoptita de Levantenio estis heĝaza, anstataŭ la naĝda variaĵo parolata de beduenoj. Tion montras, ekzemple, la traktado de la interna glota halto kiel duonvokalo.

Gramatiko redakti

Morfologio redakti

Personaj pronomoj redakti

En la levantenia araba, personaj pronomoj povas havi de ok ĝis dek du formoj depende de diversaj lokaj kaj sociaj faktoroj: la dua kaj tria personoj diferencas laŭ genro, dum la unua persono ne, kvankam multaj levanteniaj arabaj variaĵoj (precipe urbaj variaĵoj) neniel plu distingas genron en la plurnombro. Multaj variaĵoj de la levantenia araba perdis la dunombron. Tradicie la pronomoj elnomiĝas laŭ la ordo "tria, dua, unua."

Persono Kutima formo Araba skribo Variaĵoj
1 p. unun. mi 'ana أنا 'ane (nablusa samariana)
2 p. unun. vira ci 'ɪnte انتَ ɪnᵊt (kampara palestina, libana)
2 p. unun. ina ci 'ɪnti انتِ ɪnᵊt (kampara palestina, libana)
3 p. unun. vira li 'huwwe هو hu:we (siria, libana), hu: (kampara palestina, haŭrana), hu (kiel mallonga, senakcenta formo)
3 p. unun. ina ŝi 'hiyye هي hi:ye (siria, libana), hi: (kampara palestina, haŭrana), hi (kiel mallonga, senakcenta formo)
1 p. plurn. ni 'nɪħna نحن 'ɪħna (cisjordania, gazaa, jafa, jordana, siria haŭrana), 'nɪħne (nablusa samariana)
2 p. plurn. vira vi 'ɪntu انتم 'ɪntu (en la plimulto da urboj)
2 p. plurn. ina vi 'ɪntɪn انتن 'ɪntu (en la plimulto da urboj)
3 p. plurn. vira ili 'hʊmme هم 'hʊmme (jerusalema, jafa, amana), 'hənne (damaska), 'hʊm (haŭrana, cisjordania)
3 p. plurn. ina ili 'hɪnne هن 'hɪnne (libana), 'hənne (damaska), 'hɪn (haŭrana, cisjordania)

Estas tendenco en la urbaj dialektoj perdi la distingon inter vireco kaj ineco en la pluralo. La rezulto merĝiĝas al la vira genro, sed oni ankoraŭ komprenas la inan variaĵon.

Enklitikaj pronomoj redakti

La enklitikaj formoj de personaj pronomoj (الضمائر المتصلة aḍ-ḍamāʾir al-muttaṣilah) ofte aldoniĝas al diversaj parolpartoj, kun diversaj signifoj:

  • Al la konstruita stato de substantivoj, kie ili rolas kiel posedaj pronomoj, ekz. "mia, via, lia."
  • Al verboj, kie ili rolas kiel rektaj objektoj, ekz. "min, vin, lin."
  • Al prepozicioj, kie ili rolas kiel la objektoj de tiuj prepozicioj, ekz. "al mi, al vi, al li."
  • Al kunligaj vortoj kaj partikuloj, ekz. "ĉar mi, ĉar vi, ĉar ŝi..."
Persono Kutima formo Araba skribo Variaĵoj
1 p. unun. mi -i / -iyye (-ni post verboj) (ـي (ـنـي
2 p. unun. vira ci" -ak / -k ـَك -ek (libana)
2 p. unun. ina ci -ɪk / -ki ـِك
3 p. unun. vira li -ʰʊ / -ʰ ـه -ʰa / -ʰ (centra cisjordania)
3 p. unun. ina ŝi -ʰa / -ha ـها -he (nablusa samariana)
1 p. plurn. ni -na / -na ـنا -ne (nablusa samariana)
2 p. plurn. vira vi -kʊm ـكم -kʊn (siria, libana), -ku (galilea, ĥalila), -kɪm (cisjordania)
2 p. plurn. ina vi -kɪn ـكن -kʊn (siria, libana), -ku (galilea, ĥalila), -kʊm (jerusalema, jafa)
3 p. plurn. vira ili -ʰʊm / -hʊm ـهم -ʰʊn / -hʊn (libana, siria), -ʰɪn/-hɪn (galilea)
3 p. plurn. ina ili -ʰɪn/-hɪn ـهن -ʰʊm / -hʊm (jerusalema, jafa, amana), -ʰʊn / -hʊn (libana, siria)

Referencoj redakti

  1. Versteegh, Kees, The Arabic language, Edinburgh University Press, 2001, pĝ. 170
  2. Bassiouney, Reem, Arabic sociolinguistics, Edinburgh University Press, 2009, pĝ. 20
  3. Rudolf de Jong, Characteristics of Bedouin dialects in southern Sinai: preliminary observations, in, Manfred Woidich, Martine Haak, Rudolf Erik de Jong,, red., Approaches to Arabic dialects: a collection of articles presented to Manfred Woidich on the occasion of his sixtieth birthday, BRILL, 2004, pĝoj. 151-176
  4. Heikki Palva, Sedentary and Bedouin Dialects in Contact: Remarks On Karaki and Salti Dialects in Jordan, Journal of Arabic and Islamic Studies vol 9 (2008)
  5. Peter Behnstedt, Sprachatlas von Syrien I, Kartenband & Beiheft Wiesbaden: Harrassowitz, 1997, 1037 & 242 paĝoj

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Levantine Arabic en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti