Levente Molnár (kantisto)

Levente MOLNÁR [pr. molna:r] estas rumanuja hungara operkantisto (baritono) naskiĝinta en Remetea (Harghita) (Rumanio) la 5-an de aprilo 1983.

Kariero redakti

Levente Molnár la mezlernejon finis en la Liceo de Muziko kaj Arto Nagy István de Miercurea Ciuc en 2001 kaj poste li studis en la fako pri kanto en Oradea. Li debutis en 2001 en Arado. En 2003 en la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo li kantis la titolrolojn de la operoj Dido kaj Eneaso de Purcell, Orfeo de Monteverdi, kaj de la opereto Orfeo en Hadeso de Offenbach. Ekde aŭtuno de 2004 li estas ano de la Opera Stúdió Budapeŝto, de 2009 de la Bavaria Ŝtata Operejo de Munkeno.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti