Levi Rickson

Levi RICKSON (naskiĝinta Erickson la 3-an de aŭgusto 1868 en la komunumo Almby proksime de Örebro, mortinta la 29-an de novembro 1967 en Västra-oldulejo en Örebro) estis sveda verkisto, ĵurnalisto kaj komponisto. Li famiĝis sub la pseŭdonimo Jeremias i Tröstlösa.

Levi Rickson
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1868 (1868-08-03)
en Almby parish
Morto 29-an de novembro 1967 (1967-11-29) (99-jaraĝa)
en Örebro Nikolai parish
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistokomponisto
vdr
la bardo en 1948

Vivo redakti

Estante filo de instruisto kaj orgenisto li frekventis la Karolan gimnnazion en sia naskiĝurbo ĝis 1888. Tie li ankaŭ estis membro de la literatura asocio "Brage". Poste Levi Erickson iĝis ĵurnalisto ĉe "Nerikes Allehanda" (1890-1916). Frue li komencis verki poemojn. En radiointervjuo kun Gösta Knutsson li rakontis kiel la pseŭdonimo Jeremias i Tröstlösa (la nekonsolebla Jeremio) okazis. Estis kiam li devis meti fikcian nomon sub unu el siaj poemoj antaŭ ĝia publikigo en la gazeto. La poemo nomiĝas Ja ä så ledsen kaj estas lamento de viro, kiu estis malŝatata de sia amatino. Rickson trovis taŭgan rilaton al la lamento de Jeremia en la Biblio kaj kombinis la nomon de la profeto kun la taŭga kromnomo i Tröstlösa. Tiam li ricevis la nomon de la aŭtoro, kiu vere okazis nur pro unu aparta poemo.

Levi Rickson ankaŭ provizore laboris por gazetoj kiel ekzemple "Dagens Nyheter", "Stockholms-Tidningen", "Göteborgs Handels- oĉ Sjöfartstidning". Post 1916 li tute ekdediĉis sin je verkado.

La plej famaj poemoj de Rickson estas Tess lördan kaj En borde inte sova. La laste menciita poemo brilas per matematikeco kaj dialekta uzo. Kelkaj poemoj de Jeremia estas muzikigitaj de Greta Adrian kun pianaranĝoj de Elsa Samuelson.

Rickson donis sian artistan nomon al "Jeremiasstugan" en la subĉiela muzeo Wadköping en Örebro. La dometo de tiu bakisto origine apartenis al Tybble gård kaj estis translokigita ĝis Wadköping en 1985. Laŭ tradicio, Levi Rickson utiligis la supran bienon en la domo kiel loĝejon kaj skribĉambron.

Verkoj redakti

  • Den rätte (1895)
  • Jeremias bok I (1898)
  • Jeremias bok II (1915)
  • Jeremias bok III (1928)
  • Goda grannar, trogna grannar och mera sådant (1930)
  • Notiser från 1700-talets Nerike (1930)
  • Örebro kyrkas bänkrum och bänkhyror (1934)
  • Visor (1941)
  • Jeremias bok (1948)
  • Mera sådant och annat (1965)
  • En borde inte sova och andra dikter (1971)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti