Levi Wiener estis hebrea esperantisto, aktivanta en la tempo inter la du mondmilitoj sub la plumnomo Leono Vienano. Li postlasis kelkajn tradukojn kaj redaktis librojn de aliaj tradukintoj.

Oni ne konas multajn detalojn pri lia vivo kaj aktivado. En diversaj fontoj oni identigas lin kun Leo Wiener, poldevena usona lingvisto, patro de Norbert Wiener, sed plej probable temas pri alia persono.

Verkoj redakti

  • Esperanto per Esperanto (lernolibro de la lingvo Esperanto laŭ senpera rekta metodo, Szapiro, 1932)

Tradukoj redakti

  • Jeruŝalmi, Naum: Merkado, la azenpelisto (El la hebrea originalo, 1933)
  • Jeruŝalmi, Naum: Eksiĝo (El la hebrea originalo, Warszawa 1930)
  • Bang, Herman Joachim: La hontemulo; La unua kiso (Warszawa: Szapiro, [1932])
  • Strindberg, August: Amo kaj pano; Aŭtuno (Warszawa: Szapiro, [1933])

Recenzoj redakti

Pri Eksiĝo

 
 Rakonto senarta en ordinara lingvo pri hebreaj situacioj en Palestino. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Redaktitaj libroj redakti

 
P. Romanov 1930 : La Mistero. Unu Horo
  • Głowacki, Aleksander (Bolesław Prus): La vizio; La veŝto (El la pola originalo trad. Lidja Zamenhof., red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930])[1]
  • Romanov, Pantelejmon: La mistero; Unu horo (El la rusa originalo trad. Isaj Dratwer. Red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930])
  • Biro, Lajós: Fraŭlino Ida (El la hungara trad. L. Rereips. Red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930].)
  • Porzsolt, Kálmán: La vojo malsupren (El la hungara trad. L. Rereips. Red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930].)

Referencoj redakti

  1. La vizio. La veŝto ĉe Vikifontaro