Lewis Carroll

angla verkisto kaj logikisto

Charles Lutwidge DODGSON [ĉarlz latviĝ dods'n], pli bone konata laŭ la nomo Lewis CARROLL (naskiĝis la 27-an de januaro 1832 en Daresbury, Cheshire, Anglio - mortis la 14-an de januaro 1898 en Guildford) estis angla matematikisto kaj logikisto, sed kio famigis lin estis lia verkado de groteskaj, humuraj fantastaj romanoj, kiuj origine estis balbutada kaj destinitaj por la amuzo de infanoj. Lia lerta lingvouzo spicita per inteligentaj vortoludoj ne nur amuzis la legantojn, sed eĉ fariĝis objekto de filozofiaj esploroj.

Lewis Carroll
Lewis Carroll en 1863
Lewis Carroll en 1863
Persona informo
Lewis Carroll
Naskonomo Charles Lutwidge Dodgson
Naskiĝo 27-an de januaro 1832 (1832-01-27)
en Daresbury
Morto 14-an de januaro 1898 (1898-01-14) (65-jaraĝa)
en The Chestnuts
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Surrey vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj brita anglaangla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoAnglio vd
Alma mater Christ Church CollegeRugby SchoolUniversitato de Oksfordo • Richmond School vd
Subskribo Lewis Carroll
Familio
Patro Charles Dodgson vd
Patrino Frances Jane Lutwidge vd
Gefratoj Caroline Hume Dodgson • Louisa Fletcher Dodgson • Elizabeth Lucy Dodgson • Wilfred Longley Dodgson • Frances Jane Dodgson • Skeffington Hume Dodgson • Edwin H. Dodgson • Henrietta Harrington Dodgson • Mary Charlotte Dodgson • Margaret Anne Ashley Dodgson vd
Edz(in)o
Infanoj 0
Parencoj Charles Dodgson vd
Profesio
Alia nomo Lewis Carroll vd
Okupo matematikisto • logikisto • fotisto • poeto • diakono • verkisto de porinfana literaturo • taglibristo • romanisto • verkisto • aŭtobiografo • filozofo vd
Laborkampo verkisto vd
Aktiva en Anglio vd
Aktiva dum 1852–1898 vd
Verkado
Verkoj La aventuroj de Alicio en Mirlando ❦
Trans la spegulo ❦
Jabberwocky ❦
La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto ❦
Phantasmagoria ❦
La Ĉaso de la Snark ❦
Rhyme? and Reason? ❦
A Tangled Tale ❦
Sylvie and Bruno ❦
The Nursery "Alice" ❦
Kion la Testudo Diris al Aĥilo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mejloŝtonoj redakti

  • 1832: Naskiĝo de Charles Lutwidge Dodgson en Daresbury, Cheshire (la 27-an de januaro).
  • 1843: Lia patro ekhavis la paroĥon de Croft, en Yorkshire.
  • 1844: unuagradaj studoj en lernejo de Richmond, Yorkshire.
  • 1846-1849: duagradaj studoj en privata lernejo de Rugby.
  • 1851: Dodgson instalis sin en Oksfordo por siaj superaj studoj (en januaro).
  • 1851: Morto de lia patrino, Frances Jane Dodgson, naskita Lutwige (la 26-an de januaro).
  • 1854: Ekhavis la diplomon Bachelor of Arts (licencio).
  • 1854: Ekhavis sian diplomon de matematiko (en decembro).
  • 1855: Ekhavis la titolon de Fellow.
  • 1856: La poemo « Solitude » estis publikigita en komika magazino The Train, sub pseŭdonomo de Lewis Carroll.
  • 1858: The Fifth Book of Euclid Treated Algebraically.
  • 1860: A Syllabus of Plane Algebraic Geometry.
  • 1861: The Formulae of Plane Trigonometry.
  • 1862: Ekskurso per boato sur rivero Isis (la 4-an de julio).
  • 1864: Dodgson transdonis al Alice Liddell manuskriptan ekzempleron de Alice's Adventures Under Ground, ornamitan de liaj propraj ilustraĵoj kaj de foto de Alice 7-jaraĝa (la 26-an de novembro).
  • 1865: Alice's Adventures in Wonderland (La aventuroj de Alicio en Mirlando) (la 4-an de julio).
  • 1867: Elementary Treatise on Determinants.
  • 1867: Vojaĝo tra Eŭropo (Francio, Germanio, Rusio) (de la 13-a de julio ĝis la 14-a de septembro).
  • 1868: Morto de lia patro, pastra moŝto Charles Dodgson (la 21-an de junio).
  • 1869: Phantasmagoria and Other Poems.
  • 1872: Through the Looking-Glass, and What Alice Found There (Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie).
  • 1876: The Hunting of the Snark (La ĉasado de la Snark).
  • 1879: Euclid and his Modern Rivals.
  • 1883: Rhyme? and Reason?.
  • 1885: A Tangled Tale.
  • 1886: Kreado en Londono de muzikalo titolita Alice in Wonderland (Alico en Mirlando), adaptita de la du rakontoj de Lewis Carroll (libreto de H. Savile Clark, muziko de Walter Slaughter). La spektaklo estis regule reprezentita ĝis 1928 (la 23-an de decembro).
  • 1887: The Game of Logic (La Ludo de Logiko).
  • 1888: Curiosa Mathematica.
  • 1889: Sylvie and Bruno.
  • 1890: The Nursery Alice, por infanoj inter 0 kaj 5 jaroj.
  • 1893: Sylvie and Bruno Concluded.
  • 1896: Symbolic Logic Part I (Simbola logiko).
  • 1898: Charles Ludtwidge Dodgson mortis pro pneŭmonio, 13 tagojn antaŭ ol festi sian 66-an datrevenon (la 14-an de januaro).

Verkoj redakti

  • Alice's adventures in Wonderland (1865)
  • Through the Looking-glass: And What Alice Found There (Trans la spegulo: kaj kion Alico trovis tie, 1872)
  • The Hunting of the Snark (La ĉasado de la Snark, 1876)
  • The Game of Logic (La Ludo de Logiko)
  • Symbolic Logic (Simbola Logiko)

En Esperanto aperis redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti