Lewis PADGETT estas la pseŭdonimo de la sciencfikciaj usonaj verkistoj kaj geedzoj Catherine L. Moore kaj Henry Kuttner.

Lewis Padgett
Persona informo
Profesio
Alia nomo Lawrence O'Donnell • C. H. Liddell vd
vdr

Catherine L. Moore kaj Henry Kuttner geedziĝis en junio 1940 sed ilia kunlaboro komencis de 1937. Plimulto el la verkoj de C. L. Moore, kaj la preskaŭ tutaĵo el la verkoj de H. Kuttner inter 1940 kaj 1958 estas rigardindaj kiel kunverkoj de la geedzoj. Ili subskribis aŭ sub la solaj nomoj de "H. Kuttner" aŭ de "C. L. Moore", aŭ sub ambaŭ nomoj "H. Kuttner kaj C.L. Moore", aŭ sub diversaj pseudonimoj, kaj okazis, ke novelo aperita sub iu nomo estis reeldonita sub alia.

La pseudonimo "Lewis Padgett" estis oficiale unuafoje uzita en la numero de aŭgusto 1942 de Astounding Stories. Pro la milito, plimulto el la kunlaborantoj de ĉi tiu pulpa magazino estis rekrutigitaj. Henry Kuttner, pro kormalsano, ne estis rekrutigita. John W. Campbell alvokis la geedzojn Kuttner verki por la magazino, tiam plej prestiĝa en la fako de la sciencfikcio; sed petis, ke ili prenu nekonatan nomon.

Tiel, por la ekskluziva uzo de Astounding Stories estis kreita la nomo "Lewis Padgett", el la denaska nomo de la patrino de H. Kuttner: "Lewis", kaj de la denaska nomo de la avino de C. L. Moore: "Padgett"[1]

Aliaj pseŭdonimoj uzataj de la geedzoj Kuttner redakti

  • Edward J. Bellin
  • Will Garth
  • Keith Hammond
  • Hudson Hastings
  • Paul Edmonds
  • Kelvin Kent
  • C. H. Liddell
  • Scott Morgan
  • Lawrence O'Donnell
  • Woodrow Wilson Smith

Verkoj sub la nomo de Lewis Padgett redakti

  • Deadlock, 1942
  • Piggy Bank, 1942
  • The Twonky, 1942
  • Compliments of the Author, 1942
  • Time Locker, 1943
  • The Proud Robot, 1943
  • Mimsy Were the Borogoves, 1943
  • Shock, 1943
  • Open Secret, 1943
  • The World Is Mine, 1943
  • Endowment Policy, 1943
  • Gallegher Plus, 1943
  • The Iron Standard, 1943
  • When the Bough Breaks, 1944
  • The Piper's Son, 1945
  • Three Blind Mice, 1945
  • Camouflage, 1945
  • What You Need, 1945
  • Line to Tomorrow, 1945
  • Beggars in Velvet, 1945
  • We Kill People, 1946
  • Rain Check, 1946
  • The Cure, 1946
  • Time Enough, 1946
  • The Fairy Chessmen, ( 1946)
    • reldonata sub la titoloj : Chessboard Planet, 1946 kaj The Far Reality, 1951
  • Murder in Brass, 1946
  • The Portal in the Picture, 1946
    • reeldonata sub la titolo Beyond Earth's Gates, 1949
  • Project, 1947
  • Jesting Pilot, 1947
  • Margin for Error, 1947
  • Tomorrow and Tomorrow, 1947
  • Exit the Professor, 1947
  • The Day He Died, 1947
  • Ex Machina, 1948
  • Private Eye, 1949
  • The Prisoner in the Skull, 1949
  • See You Later, 1949
  • Tomorrow and Tomorrow, 1951 (novel)
  • Humpty Dumpty, 1953
  • Epilogue, 1953 (eseo)

Referencoj redakti