Lex Barker
Lex BARKER, origine: Alexander Chrichlow BARKER Jr. (naskiĝis la 8-an de majo, 1919, mortis la 11-an de majo, 1973) estis usona aktoro.
Lex Barker | ||
---|---|---|
![]() Lex Barker kun Karen Kondazian en 1973
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de majo 1919 en ![]() | |
Morto | 11-an de majo 1973 (54-jara) en ![]() | |
Mortis pro | korinfarkto [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | Universitato Princeton • Phillips Exeter Academy [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Constanze Thurlow (1942-1950) Arlene Dahl (1951-1952) Lana Turner (1953-1957) Irene Labhart (1957-1962) Carmen G. Cervera (1965-1972) | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | kantisto • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro [#] | |
Aktiva dum | 1945–1970 [#] | |
Oficiala retejo | www.lexbarker.net | |
Aktorado | ||
Fama rolo | roloj de Tarzan Old Shatterhand Kara ben Nemsi | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Barker naskiĝis en Rye, Novjorkio. Li aktive partoprenis la Duan Mondmiliton kaj poste komencis filmkarieron. Post kelkaj malgrandaj roloj, li famiĝis en la rolo de Tarzan, kiun li en kvin filmoj prezentis.
Ekde 1957 por li estis malfacile, trovi bonajn rolojn en Usono, tiel li transloĝiĝis al Eŭropo. Tie li sukcesis daŭrigi sian filmkarieron. Li frapis la atenton de la publiko ekzemple kiel Old Shatterhand resp. Kara Ben Nemsi en filmigoj de verkoj de Karl May. Ankaŭ en la filmo La dolce vita de Federico Fellini li havis malgrandan rolon.
Kvin-foje li edziĝis; lia filo Christopher Barker ankaŭ fariĝis aktoro.
Lex Barker mortis en Novjorko de korinfarkto.
Listo de filmojRedakti
- Doll Face (1945)
- Tarzan's Magic Fountain (1948)
- Tarzan and the slave girl (1950)
- Tarzan's Peril (1951)
- Tarzan's Savage Fury (1952)
- Tarzan and the She-Devil (1953)
- La dolce vita (1959)
- Der Schatz im Silbersee (1962) (filmita en Plitvice)
- Winnetou I (1963)
- Winnetou II (1964)
- Old Shatterhand (1964)
- Winnetou III (1965)
- Twenty-Four Hours to Kill (1965)
- Winnetou und das Halbblut Apanatschi (1966)
- Winnetou und Old Shatterhand im Tal der Toten (1968)