Lǐ Lìsān (en ĉina: ;李立三; en pinjino: Lǐ Lìsān; 18-a de novembro 1899 –22-a de junio 1967) estis unu de la plej fruaj estroj de la ĉinaj komunistoj, kaj la supera estro de la Komunista Partio de Ĉinio de 1928 ĝis 1930, membro de la Politburoo, kaj poste membro de la Centra Komitato.

Li Lisan
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1899 (1899-11-18)
en Liling
Morto 22-an de junio 1967 (1967-06-22) (67-jaraĝa)
en Pekino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Internacia Lenina Lernejo
Familio
Edz(in)o Elizaveta Pavlovna Kiškina
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

En 1915, li alvenis al Ĉangŝa kaj tie konatiĝis kun Mao Zedong. Poste, Li aliĝis al armeo de loka militsenjoro de Hunano. Ties komandanto Ĉeng Kian, kiu estis samlokano kaj lernanto de la patro de Li, patronis tiun por studi en Pekino. Kiel aliaj studentoj, veturis al Francio, kaj tie laboris por laborestro kiu estis komunisto, kio helpis lian alproksimiĝon al komunismo. En Francio agitis la lukton por la rajtoj de ĉinaj kolegoj. Poste li estis pro tio elpelita el la lando.

Reveninta al Ŝanghajo, Li estis instigita de Ĉen Duksiu por aliĝi al la Komunista Partio de Ĉinio, kiu ordonis lin organizi la sindikatajn agadojn en la karbominoj de Anjan, kie sukcesis pliigi la nombron de membroj de la KPĈ kaj perfektigis la metodojn de organizado. En 1926, Li alvenis al Vuhano, laborista centro de Ĉinio. En 1927, post la rompo de la alianco inter la Kuomintango kaj la PKĈ, Li proponis la Ribelon de Nanĉano kontraŭ la KMT, kaj okupis la postenon de sekurecestro. Tiu ribelo malsukcesis, sed plialtigis Li-n al centra rolo en la Partio por 1928. En 1929 Li kunlaboris kun Zhou Enlai, sendita al Moskvo por interrilati kun Kominterno. En 1930 Li plie maldekstriĝis, atakis iamajn kolegojn kaj instigis ribelojn kontraŭ la indikojn de Kominterno. Tial Li estis alvokita al Moskvo, kie li perdis siajn povojn kaj frontis longan proceson.

Li, dua maldekstre dum la ceremonio de proklamo de la Ĉina Popola Respubliko.

Li revenis al Ĉinio nur en 1946 kun la venko de sia iama amiko Mao, kiu sendis lin al sindikataj laboroj. Tamen dum la Kultura Revolucio li suferis akuzojn de siaj iamaj malamikoj kiel agento de Sovetunio, estis persekutita, arestita kun sia familio kaj tiukadre mortis.