Liane DE POUGY (naskiĝis la 2-an de julio 1869 en La Flèche, departemento Sarthe, mortis la 26-an de decembro 1950) estis franca dancistino de la pariza spektaklejo Folies Bergères. Ŝi estis rigardita kiel unu el la plej belaj kaj famaj amestrinoj de Parizo.

Liane de Pougy
Persona informo
Anne-Marie Chassaigne
Naskonomo Anne-Marie-Olympe Chassaigne
Naskiĝo 2-an de julio 1869 (1869-07-02)
en La Flèche
Morto 26-an de decembro 1950 (1950-12-26) (81-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj francahispana vd
Ŝtataneco FrancioRumanio vd
Subskribo Liane de Pougy
Familio
Infanoj Marc Pourpe vd
Profesio
Alia nomo Liane de Pougy • Princesse Ghika • Sœur Anne-Marie de la Pénitence vd
Okupo hetajro • kabaredisto • dancistoverkisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Liane de Pougy (ĉ. 1891/1892)

Ŝi naskiĝis kiel Anne-Marie Chassaigne. Ŝiaj parencoj aranĝis ŝian edziniĝon kun ŝipoficisto nomita Armand Pourpe, kiu montriĝis violenta kaj kaŭzis rapidan divorcon. Post tiu malsukcesa edziĝo, ŝi transloĝiĝis al Parizo, kie ŝi fariĝis dancistino, aktorino kaj amestrino de pluraj eminentuloj.

Ŝi poste ankaŭ fariĝis verkistino, kaj interalie raportis pri sia lesba amrilato kun la verkisto Natalie Clifford Barney en la romano Idylle Saphique, eldonita ĉirkaŭ 1901.

Verkoj redakti

  • L'Insaisissable, romano dediĉita al Jean Lorrain
  • La Mauvaise part, romano.
  • Myrrhille
  • Idylle saphique, Parizo, 1901 (reeld. Parizo, Éditions des Femmes, 1987).
  • Mes Cahiers Bleus, Parizo, Plon, 1977.