Libera Ŝtato Kongo

La Libera Ŝtato Kongo Sendependa Ŝtato Kongo (france État Indépendant du Congo) estis posedaĵo kolonia en Afriko, privata proprieto de la reĝo Leopoldo la 2-a, kies landlimoj identas kun la aktuala Kongo Kinŝasa. Tiu Kongo estis administrata private de la reĝo Leopoldo de 1885 ĝis 1908, jaro, kiam la teritorio estis cedita al Belgio.

Libera Ŝtato Kongo
Origina nomo État Indépendant du Congo
 Reĝlando Kongo 18851908 Belga Kongo 

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
franca (kaj pli ol 200 indiĝenaj lingvoj)
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Kongo Reĝlando Kongo
Postsekvaj ŝtatoj:
Belga Kongo Belga Kongo
Historio
15-a de novembro 1884 malfermo de la Berlina Konferenco
15-a de novembro 1908

....

Belgio aneksas Kongon
vdr

Dum la periodo kiam estis administrata de Leopoldo la 2-a, la teritorio estis objekto de sistema kaj enorma ekspluatado de ties naturaj resursoj (speciale eburo kaj kaŭĉuko), en kiu oni uzis ekzklusive indiĝenajn laboristojn en kondiĉoj de sklavado. Por pluhavi ties kontrolon super la indiĝena populacio, la kolonia administrado starigis terurisman reĝimon, en kiu oftis amasmurdoj kaj mutiloj. Pro tio kaj aliaj rilataj kialoj, estis ege alta multnombro de mortintaj viktimoj: kvankam ne eblas precize kalkuli, la plej parto de historiistoj mencias kalkulojn inter kvin kaj dek milionoj de mortintoj.

Post 1900, la eŭropa kaj usona gazetaro ekinformis pri la dramaj kondiĉoj en kiuj vivis la indiĝena loĝantaro de la teritorio. La diplomataj maĥinacioj kaj la premo de la publika opinio atingis, ke la belga reĝo rezignis pri sia persona posedado pri Kongo, kiu iĝis kolonio de Belgio, laŭ la nomo de Belga Kongo.

Historio redakti

Antaŭaĵoj redakti

 
Historia mapo de la regiono Kongo.

En 1482 la portugala maristo Diogo Cão malkovris por eŭropanoj la marenfluon de la rivero Kongo. Tri jarojn poste, en 1485, li supreniris la riveron ĝis la loko kie estas la aktuala urbo de Matadi. La portugaloj, kiuj kreis fruktodonan kontakton kun la regno Kongo, konvertis la regionon en unu el la centroj de la komerco de sklavoj.[1] Tamen, pro la premo de la aboliciistaj landoj, meze de la 19-a jarcento la sklavokomercado cele Brazilon kaj Karibion haltis. Post la abolo de la sklavokomercado daŭris en la regiono la nomita legitima komerco de produktoj kiel palmoleo kaj semoj de palmo, eburo kaj kaŭĉuko. En la zono de la marenfluo de la rivero Kongo estis setligintaj siajn bazojn komercaj entreprenoj de diversaj eŭropaj landoj (Francio, Portugalio, Britio kaj Nederlando, ĉefe). Kvankam la plek sukcesaj komercentreprenoj estis tiuj de britoj kaj nederlandanoj, la politika dominado de la teritorio korespondis al portugaloj —malkovrintoj de la zono, kaj al kiuj korespondis teorie la suvereneco de la tuta teritorio inter Kabindo kaj Moçamedes— kaj francoj, setlitaj en Gabono.

La orienta regiono de Kongo estis dominata de islamaj komercistoj de svahila lingvo devenaj el Zanzibaro kiuj provizis sin de sklavoj en la zono. La plej pova el tiuj komercistoj estis Tippu Tip, suvereno de regno ĉe la rivero Lualaba.[2] Teorie, fini la sklavokomercado en Centrafriko estus unu el la celoj de la eŭropaj koloniistoj, interalie de Francis Dhanis, kiu kontraŭbatalis la islamajn komercistojn.

La kreado de la Libera Ŝtato redakti

Leopoldo la 2-a de Belgio redakti

 
Leopoldo la 2-a de Belgio

Belgio, relative nova ŝtato kiu preskaŭ ĵus sendependiĝis el Nederlando en 1830, estis en la dua duono de la 19-a jarcento unu el la landoj plej disvolvigitaj el Eŭropo, kies prospero baziĝis pli sur la industrio ol sur la komerco. Ĝi ne havis koloniojn, kaj la publika opinio estis tre kontraŭkoloniisma.

Tamen, la reĝo de Belgio, Leopoldo la 2-a, ne samopiniis. Ekde antaŭ alveni al la regado jam estis montrinta grandan intereson pri la kolonia entreprenado. Lia modelo estis la nederlanda ekspluatado de Javo, kiun li konsideris "ne elĉerpebla orminejo".[3] La reĝo centrigis sian atenton unue en Oriento, sed tuj li konvinkiĝis, ke ne ekzistis en Azio disponebla loko kiu permesus lin realigi siajn fantaziajn projektojn.[4]

Leopoldo, reĝo ekde 1865, ekinteresiĝis pri Afriko en 1873, sed liaj planoj ekkonkretiĝis en 1875. En aŭgusto de tiu jaro, la monarko ĉeestis en Parizo la kongreson de la franca Geografia Asocio, kio donis al li la ideon celebri sian propran konferencon en Bruselo. Venontjare, la 12a de septembro, li inaŭguris en la reĝa palaco de Bruselo la kunsidon kiu poste estos konata kiel Geografia Konferenco de Bruselo, en kiu partoprenis geografoj kaj esploristoj el la ĉefaj eŭropaj landoj.

En la inaŭgura prelego, Leopoldo asertis la neceson civilizi Centrafrikon. Por tio, li decidis krei bazojn de operacioj kaj oriente —en Zanzibaro— kaj okcidente —la marenfluo de la rivero Kongo —; oni decidis la eblajn vojojn por la esplorado de la interno de la kontinento; kaj oni decidis krei internacian asocion, la Afrika Internacia Asocio (Association Internationale Africaine, AIA), kiu kunordigis la agadon de la diversaj naciaj komitatoj.

La AIA fondiĝis la 14a de septembro de 1876, kun sidejo en Bruselo kaj sub la prezidanteco de Leopoldo la 2-a. La asocio estis, ŝajne, simple filantropia. La ekzekutivan komitaton de la asocio formis, krom Leopoldo mem, germano (Gustav Nachtigal), brito (Sir Barthe Frere) kaj franco (Quatregages). La naciaj komitatoj, tamen, ne multe sukcesis, escepte en Francio, kie ties prezidanto estis Ferdinand de Lesseps, la konstruisto de la Sueza kanalo.

La esplorado de Kongo redakti

Ekde kiam en 1485 Diogo Cão estis malkovrinta la marenfluon de la rivero Kongo (kiun li nomis, laŭ la vortoj de indiĝenoj, kiel rivero Zaire), apenaŭ oni faris klopodojn esplori la riveron. Cão alvenis nur ĝis la loko de la aktuala Matadi. Jarcentojn poste, en 1816, la ekspedicio de la kapitano de la brita floto James Tuckey malsukcesis supreniri la riveron, kio prokrastis dum jardekoj la eŭropajn iniciatojn.

Tamen, samtempe kiam Leopoldo faris siajn planojn en Bruselo, okazis tri vojaĝoj kiuj kontribuis efike al la ekkono de la regiono kiun la belga monarko volis "civilizi":

 
Henry Morton Stanley
  • La brito Verney Lovett Cameron alvenis en 1873 al Nyangwe, borde de la rivero Lualaba, el la lago Tanganiko. La potenca sklavokomercisto de Zanzibaro Tippu Tip malakceptis helpi la ekspedicion, malgraŭ kio Cameron pluveturis ĝis Bengelo, en la atlantika marbordo, kie alvenis en oktobro de 1875. Li revenis en Eŭropon en aprilo de 1876 kaj intervjuis kun Leopoldo la 2-a venontmonate. Eble la idea kunvoki la Geografian Konferencon de Bruselo rilatus la informon kiun Cameron havigis al la monarko, laŭ kiuj Centrafriko estis favora medio por la eŭropa agado, kies populacio estis jam relative disvolvigita kaj kie eblis la navigado per vaporŝipoj pere de rivera reto. Tamen, Cameron ne malkovris alirejon al interno ekde la marbordo.
  • Henry Morton Stanley, mondfama ekde kiam en novembro de 1871 lokigis na David Livingstone, entreprenis en 1873 novan vojaĝon, laŭ mendo de la ĵurnaloj New York Herald kaj Daily Telegraph, por trapasi el marbordo al marbordo Centrafrikon. La vojaĝo, kiu daŭris preskaŭ tri jarojn, finis la 9a de aŭgusto de 1877. Stanley faris gravan malkovron: pruvis, ke la rivero Kongo estis, post Stanley Pool (aktuala Pool Malebo), efika alirejo al interno de Centrafriko. La intenco de Stanley estis proponi la koloniigon de Kongo al la brita registaro, sed lia proponon oni malakceptis. Leopoldo la 2-a, male, montris grandan intereson, kaj tuje dungis la britusonan esploriston.
  • italdevena franco Pierre Savorgnan de Brazza entreprenis la 13an de novembro 1875 veturon, laŭ mendo de la franca registaro, suprenirante la riveron Ogoué. Brazza malkovris alian alirejon al Kongo el la franca kolonio de Gabono, kaj sukcesis veki la intereson de Francio por koloniigi la regionon.

La komerca entrepreno redakti

En 1878, Stanley przentis sian planon al Leopoldo de Belgio. Por malfermi al la eŭropa komerco la regionon Kongo, proponis konstrui fervojon kiu permesus eviti la nenavigeblan parton de la rivero (la Akvofaloj Livingstone), kaj malfermi supre, kie la Kongo renavigebliĝis, komercajn setligojn. Leopoldo aprobis la projekton. Por atingi fondusojn negocis kun la nederlanda entrepreno Afrikaansche Handels-Vereeniging (AHV, Afrika Komercasocio), la komercentrepreno plej grava de la regiono de la marenfluo de la Kongo, kun 44 faktorioj en la zono, kaj kapitalo de 24.000.000 guldenoj, altega kvanto tiame.

Rezulto de tiu negocado estis la fondo, la 24a de novembro de 1878, en Bruselo, de la Komitato de Studoj de la Supra-Kongo (CEHC), "societé en participation" kun socia kapitalo de miliono de frankoj, kies ĉefaj partneroj estis la propra Leopoldo, kun pli da kvarono de la kapitalo (260.000 frankoj), kaj la AHV, kun 130.000. Kvankam la celo de la Komitato, laŭ ĝiaj statutoj, estis ĉefe filantropia kaj scienca, oni parolis jam malferme pri akceli la komercon kaj la industrion en la zono. La celo de la Komitato estis, unue, financi novan ekspedicion de Stanley por klarigi la eblojn de la zono; se ili estis favoraj, oni projektis konstrui la fervojon kaj ekagadi komerce.[5]

Stanley eliris al Afriko en januaro de 1879. Elŝipiĝis unue en Zanzibaro por rekruti la personaron de la ekspedicio, kaj poste plusekvis veturon al Kongo mare, tra la kanalo de Suez. Dum Stanley faris tiun veturon, okazis io neatendita: la AHV faris pagĉesigon; el ĝiaj du administristoj, unu memmortiĝis, kaj la alia malperis. Leopoldo, tamen, ne rezignis, sed male vidis tiam la oportunon sole regi la entreprenon. Li aĉetis al la aliaj akciistoj la Komitaton kaj iĝis la ununura proprietulo de la socio, kiu malaperis post unu jaro. Por maski siajn proprajn interesojn, Leopoldo fondis la Internacian Asocion de Kongo, kies nomo estis pensita por konfuzi la publikon kun la filantropa Afrika Internacia Asocio.[6]

Stanley alvenis al la marenfluo de la Kongo la 14a de aŭgusto de 1879. Leopoldo ordonis lin subskribi paktojn kun la ĉefaj tribestroj de la regiono de la Kongo, por fundamenti sian politikan povon en la regiono. Lia plano estis kunigi ĉiun tieajn tribojn en politika unuiĝo, kiun li pensis kiel "Respublika Federacio de liberaj nigruloj" —kun prezidento elektita de li mem— por faciligi liajn komercajn aktivadojn.

Post 1880 Stanley subskribis diverŝajn traktatojn kun lokaj estroj. Dekomence, en la traktatoj oni ne menciis la cedon de la suvereneco; oni pritraktis nur atingi komercan monopolon. Sed kiam, en 1882, la esploristo Brazza publikigis en Parizo la traktatoj kiujn li subskribis kun kelkaj estroj de la maldekstra riverbordo, kaj kiuj implicis la cedon de la suvereneco al Francio, Leopoldo modifis sian strategion. En la venontaj dokumentoj kiujn subskribis Stanley kun la lokaj estroj, tiuj transpasis siajn rajtojn super siaj teritorioj al la Internacia Asocio de Kongo "por la antaŭenigo de la civilizo kaj de la komerco"[7] Ekde januaro de 1884, Leopoldo ekmenciis la aron de la teritorioj kies suvereneco reklamis kiel "Libera Ŝtato Kongo".[8] Necesis al li nur ke la okcidentaj potencoj agnosku lian suverenecon.

Internacia agnosko redakti

 
Gerson von Bleichröder, kiu intervenis favore de Leopoldo por forigi la barojn de Germanio al lia kolonia projekto.

La agentoj de Leopoldo intense laboris por atingi la internacian agnoskon de liaj rajtoj super la nova teritorio. Leopoldo ludigis sian famon kiel filantropia reĝo, kaj permesis miskonfuzon inter la antikva kaj filantropia Internacia Afrika Asocio, kaj la aktuala Internacia Asocio de Kongo.

Danke al la elpaŝoj de Henry Shelton Stanford, eksambasadoro el Usono en Belgio kiu tiam laboris por Leopoldo, Usono estis la unua lando kiu agnoskis la rajtojn de Leopoldo la 2-a super Kongo la 22a de aprilo de 1884.[9]

Pli malfacile estis atingi la agnoskon de la koloniaj potencoj, ĉefe Francio kaj Britio, kiuj, diference de Usono, havis interesojn en la zono. Tamen, Leopoldo scipovis profiti la diferencojn inter ambaŭ landoj por sukcesi. Britio delonge polemikis kun Portugalio pri la zono de la marenfluo de la Kongo. Tamen, kiam, en 1882, post la esplorado de Brazza, Francio reklamis la posedon de la regiono okcidente de la rivero, la strategio de Britio ŝanĝis kaj akceptis agnoski la suverenecon de Portugalio super la teritorio inter la 8º kaj la 5º 12' de latitudo suda, de Ambriz al Pointe Noire, teritorio kiu enhavis la regionon de la marenfluo de la Kongo. La britoportugala traktato subskribiĝis la 26a de februaro de 1884. Tamen, pro la famo de protektistoj kiun havis la portugaloj, tiu traktato estis malaprobita de la resto de la eŭropaj landoj kiel en Britio mem. Oni timis, ke la portugaloj malpermesos la liberan komercon en la zono.[10] La situacio estis ruze profitita de Leopoldo, kiu anoncis, ke la Libera Ŝtato ĝuus kompletan komercliberon, atingante tiele la favoron de la eŭropa publika opinio.

Por atingi la agnoskon de Francio, Leopoldo starigis, aprile de 1884, preferorajton (Droit de préference) super Kongo favore de Francio. Tio signifis ke, kaze ke la Internacia Asocio Kongo rezignus siajn posedojn, tiuj pasus estis administrataj de Francio. Kiel rezulto, Leopoldo atingis la apogon de Francio kaj de Portugalio, al kiu ne interesis la malsukceso de IAK, ĉar tio estus favoro por Francio, ĝia ĉefa rivalo en la zono.[11]

Neatendita rivalo aperis en la persono de la germana kanceliero Bismarck, kiu volis, ke la ĵusnaskita Germanio prenu parton en kolonia konkurenco. Bismarck malfidis je la supozataj filantropiaj intencoj de Leopoldo. Tamen, la reĝo de Belgio havis gravan aliancanon en la altaj germanaj tavoloj: Gerson von Bleichröder, la ĉefa bankisto de Bismarck. Danke al la elpaŝoj de Bleichröder, Bismarck akceptis agnoski la intencojn de Leopoldo, petante nur garantiojn pri la komerclibero.[12]

Berlina Konferenco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Berlina Konferenco.

Necesis, tamen, ke ĉiuj eŭropaj potencoj interkonsentu pri Kongo. Bismarck volis, ke Kongo estu sub internacia kontrolo, kaj la IAK de Leopoldo ŝajnis al li la plej bona garantio, ke la zono estus malferma al libera komerco.[13] En la Berlina Konferenco (de novembro 1884 ĝis februaro 1885), partoprenis la ĉefaj koloniaj potencoj (Britio, Francio, Germanio kaj Portugalio), kaj aliaj landoj kies interesoj en Afriko estis pli etaj (Nederlando, Belgio, Hispanio kaj Usono). [13]

 
Mapo de la Libera Ŝtato Kongo en 1890

Leopoldo atingis la agnoskon de sia suvereneco super la Libera Ŝtato.[14] La marborda zono proksima al la enfluo de la Kongo estis dividita inter Francio, la IAK kaj Portugalio. Leopoldo atingis la havenon de Matadi, elirpunkto por la esplorado kaj koloniigo de la interno. Dekomence, la Libera Ŝtato Kongo ne inkludis la provincon Katango. Tamen, Leopoldo inkludis ĝin poste, ŝanĝe akcepti la cedon al Francio de la regiono de "Niari-Kwilu", en la Malsupra Kongo. La nova mapo estis akceptita senprobleme, kaj la ŝtato, kies eksterordinara minriĉo estis ankoraŭ nekonata, ekformis parton de la privata posedo de Leopoldo.[15] En 1887 Leopoldo eĉ klopodis malsukcese ampleksigi siajn limojn al Nilo.[16]

La ekspluatado ĉe la Libera Ŝtato Kongo redakti

La administrado de la teritorio redakti

Post la Konferenco de Berlino, la reĝo Leopoldo iĝis unika proprietulo de territorio 80foje pli granda ol Belgio. La 1a de aŭgusto de 1885 naskiĝis oficiale la Libera Ŝtato Kongo (État Indépendant du Congo). Leopoldo (konstitucia reĝo en Belgio) ekestis "suverena reĝo" (absoluta reĝo) de la nova ŝtato, aprobite de la belga Parlamento.

La administron de la teritorio oni faris el Bruselo. Tamen, estis administra ĉefurbo en la konga havenurbo de Boma, de kie eliris la eksportoj. Leopoldo neniam vizitis Afrikon. La administraj funkciuloj estis kaj koloniaj administristoj kaj komercaj agentoj: la ĉefa celo estis akiri plej eble multe da eburo kaj kaŭĉuko plej eble malmultekoste. Se ili sukcesis, ili ricevis pli altan salajron. Ili estis ne nur belgoj, sed ankaŭ de aliaj landoj, ekzemple el Skandinavio. Multaj mortis.

La Libera Ŝtato Kongo havis ankaŭ flagon: la sama de IAA kaj de IAK, orstelo sur blua fono. Ironie, tiu stelo simbolis la profiton, kiun civilizo alportus al Centrafriko.

Eburo kaj kaŭĉuko redakti

 
Indiĝena vilaĝeto detruita por konstrui ŝoseon por ekspluatado de kaŭĉuko.

Leopoldo dividis la teritorion de la Libera Ŝtato Kongo en du zonoj: la zono de libera komerco (ĉirkaŭ triono), kie la eŭropaj entreprenoj povis atingi koncesiojn de la ŝtato; kaj la privata teritorio, rekte ekspluatata de la funkciuloj. Poste, en 1893, pro kaŭĉuko, Leopoldo kreis novan teritorion (de la Krono), de ĉirkaŭ 250.000 km2, kies profitoj estis, ne de la ŝtato, sed rekte de la monarko.

La ĉefaj entreprenoj kiuj atingis monopolajn koncesiojn estis la Antverpena Socio de Komerco de Kongo kaj la Anglobelga Kompanio de Kaŭĉuko, en kiuj Leopoldo havis gravan partoprenon. Alia granda kapitalisto estis la bankisto Alex de Browne de Tiège.[17]

La koloniaj agentoj en Kongo prirabis la naturajn resursojn de la teritorio. Detruis la tradician agrikulturon, kaj starigis ekonomion surbaze de ĉasado kaj kolektado. Oni ĉasis elefantojn por akiri eburon kaj poste, je la 1890-aj jaroj, oni sangelfluigis la plantojn de la genro Landolphia por akiri kaŭĉukon. La laboristoj estis indiĝenaj sklavoj, teorie pagataj de la ŝtato, sed praktike malmultege. Krome ili devis labori devige.

Ĝis 1896 la Libera Ŝtato Kongo ne enspezis, kaj Leopoldo atingis el la belga Parlamento pruntojn ŝanĝe al la ricevo de la teritorio post lia morto.[18] Tamen post 1896, pro internacia prospero de kaŭĉuko, Kongo iĝis riĉega kaj eĉ nune oni ne konas kiom Leopoldo enspezis. Ekzemple la Anglobelga, enspezis en 1897 ĉirkaŭ 700 %.[19] Leopoldo iĝis unu el la plej riĉaj homoj de Eŭropo. Li estis posedanto de multnombraj konstruaĵoj en Belgio kaj en la Bordo Lazura. Laŭ Forbath, je sia morto (1909), li posedis ĉirkaŭ 80 milionoj de tiamaj dolaroj.[20]

La fervojo Matadi-Léopoldville redakti

Inter Léopoldville kaj la haveno de Matadi, la varoj estis transportitaj de afrikaj portistoj, pro la bariero por la naviga trafiko kiu estis la Akvofaloj Livingstone. Por eviti mortojn de portistoj kaj lantecon oni decidis konstrui fervojon en 1887 kaj tio okazis el 1890 ĝis 1898. Oni ĉirkaŭkalculas ke en tiu konstruado mortis 1.932 homoj (1.800 nigruloj kaj 132 blankuloj), sed eble en la realo mortis pli da afrikanoj.

La Force Publique redakti

Ekde 1880, Leopoldo dungis eŭropajn soldulojn kiuj 1888 estis organizitaj en privata armeo Force Publique ("Publika Forto"), la plej grava armeo de Centrafriko kun 19.000 homoj jarcentfine.[21] Ĉiu oficiro estis blankulo kaj ĉiu soldato estis nigrulo kaj devigdungito. Tiu armeo estis samtempe okuparmeo kaj polico je la servo de la komercentreprenoj. Ĝi surpremis perfortege kelkajn indiĝenajn insurekciojn.[22] Eĉ la propraj soldatoj de la Force Publique foje insurekciis. En 1895 insurekcio en Luluabourg kreis gerilon kiu aktivis ĝis 1908, kaj kiu mortigis centojn da soldatoj de la Force Publique, inkludante dekkvin oficirajn blankulojn.[23]

Inter 1891 kaj 1894 la Force Publique militis kontraŭ la pova sklvokomercisto Tippu Tip, el Zanzibaro, pro la kontrolo de la orienta zono de la Libera Ŝtato, kio nomiĝis "kontraŭaraba milito". Danke al la supera armilaro, la armeo de Leopoldo kapablis venki kaj finigis la dominadon de la sklavistoj. La konflikto kaŭzis multnombrajn mortojn de indiĝenoj, kiuj konsistigis la preskaŭ totalon de ambaŭ armeoj.[24] La venko estis prezentita en Eŭropo kiel venko kontraŭ sklaveco, sed la vivkondiĉoj devigaj al la indiĝenoj en la Libera Ŝtato Kongo estis ofte pli malbonaj ol sklaveco.

La subpremo redakti

 
Vipopuno al indiĝeno

La kolonia administrado uzis sisteme perforton por devigi la indiĝenon labori. Libera Ŝtato Kongo funkciis kiel giganta koncentrejo.[25] La situacio pliakriĝis pro la prospero de kaŭĉuko; la administristoj prenis ostaĝojn, preskaŭ ĉiam virinojn kaj infanojn, por ke la indiĝenoj alportu grandan kvanton da kaŭĉuko. La ostaĝoj oftege mortis pro malsato aŭ perforto.[26] Kiel puno, oni mortigis, kaj kiel punpruvo oni amputis manojn (aŭ eĉ kapon aŭ generilojn). Tio videblas en tiamaj fotoj. Oni uzis kiel puno ankaŭ vipon, tiom energie, ke foje kaŭzis mortojn; tio jam okazis ĉirkaŭ 1888, sed tio sekvis dum la belga administrado de Kongo kaj ne estis malpermesita ĝis 1959, tuj antaŭ la sendependigo.

La Katolika eklezio apogis sendube tiun kolonian reĝimon, ekzemple pere de porinfanaj kolonioj, dediĉitaj teorie al orfoj (praktike de la Force Publique rabitaj infanoj; multaj el ili veraj orfoj, sed pro la agado de la kolonia armeo). La celo estis eduki infanojn por la Force Publique kaj la metodo tre ofte la vipo kun foja rezulto de morto.[27]

Kritikoj redakti

George W. Williams redakti

La unua voĉo kontraŭa al la ekscesoj de la administrado de Leopoldo estis tiu de la usona nigrulo George W. Williams. Williams, aŭtoro de libro Historio de la nigra raso en Ameriko, estis konata defendanto de la rajtoj de la usonaj nigruloj. Alloge de la famo de reĝo filantropia de Leopoldo, Williams opiniis, ke en Kongo la usonaj nigruloj povus trovi plej bonajn vivkondiĉojn. En 1890, spite malfacilaĵoj metitaj de Leopoldo, tiu veturis al Kongo, kie estis ses monatojn el la enfluo ĝis la akvofaloj Stanley.

La rezulto estis Malferma letero.[28] al reĝo de la belgoj, broŝuro publikita en 1890 kaj amplekse distribuita en Eŭropo kaj Usono. En tiu dokumento, Williams denoncis la metodojn de la kolonia administrado. Laŭ tio, la senditoj de Leopoldo rabiakiris la landon al la indiĝenoj pertrike, perfortis malhome kaj mortigis eĉ kiel sporto.[29] Williams denoncis eĉ na Leopoldo, kiu pasintjare kunvokis en Bruselo Kontraŭsklavisman Konferencon.[30] kiel sklavokomerciston mem. Tiujn akuzojn li ripetis en aliaj dokumentoj, ekzemple al la prezidanto de Usono.

La akuzoj de Williams kaŭzis skandalon en Eŭropo. Sed Leopoldo tuje organizis kontraŭkampanion, kaj, feliĉe por li, George W. Williams forpasis en aŭgusto de 1891. La eĥo de la skandalo lante malaperis kaj la reĝo plusekvis sian negocadon antaŭ la indiferento de la resto de la mondo.

Joseph Conrad redakti

En 1890, la pola verkisto Joseph Conrad supreniris la riveron Kongo ekde la lago Stanley ĝis la akvofaloj Stanley kiel dua vaporŝipa oficiro. Frukto estis unu el la plej konataj noveloj de la 20-a jarcento, La koro de malhelo, publikita en 1902. Kvankam la ĉefa intenco de la novelo ne estas kritiki la situacion en Kongo, ĝi oferas tre verŝajnan bildon de la perforto de la funkciuloj kiuj akiris eburon kaj kaŭĉukon. La firolulo de Kurtz povis baziĝi sur iu el la funkciuloj kiujn Conrad konis en Kongo.

Poste, Conrad montris sian aliĝon al la movado por reformo de Kongo per letero al Roger Casement, de 21a de decembro de 1903. Ĝi publikiĝis en 1904 en libro de Edmund Dene Morel, King Leopold's Rule in Africa, kaj evidentigas la klaran kontraŭstaron de Conrad al reĝimo de Kongo, kie, laŭ liaj vorotj, "la sistema krudeleco al nigruloj estas la bazo de la administrado".[31]

Morel kaj Casement: la Asocio por la Reformo de Kongo redakti

Fine de la 1890-aj jaroj, Edmund Dene Morel, reprezentanto en Belgio de la ŝipkompanio de Liverpool Elder Dempster, kies ŝipoj faris la vojon de Kongo, malkovris ke, dum la ŝipoj devenaj el Libera Ŝtato Kongo alvenis plenplenegaj de varoj, tiuj kiuj devenis el Belgio apenaŭ transportis valorajoxjn kaj ja, ŝanĝe, grandan kvanton de armiloj. Sen neniam veturi al Kongo, Morel deduktis kia estas la situacio: laŭ liaj vortoj, "nur konstanta kaj terura punlaboro povis ekspliki profiton tiom neaŭditaj".[32] Kiam li klopodis disvastigi sian malkovron, li trafis cenzuron. En 1901 abandonis sian laboron kaj decidis dediĉi sin ekspliki al ĉiuj la situacion en Kongo, kaj fondis sian propran publikaĵon, la West African Mail.

Morel trovis valoran aliancanon en la persono de la brita konsulo en el Libera Ŝtato, Roger Casement, kiu veturis tra la lando en 1903, laŭ ordono de sia registaro. La informo de Casement publikiĝis en 1904, spite la premojn de Leopoldo por eviti ĝin.[33]

En 1904, Morel kaj Casement fondis la Asocion por la Reformo de Kongo, por disvastigi per gazetaro kaj per prelegoj la situacion en la afrika teritorio. La asocio akiris sekvantojn kaj en Usono kaj en Britio, inter ili elstarajn intelektulojn. Mark Twain verkis ironian broŝuron kiun titolis La monologo de la reĝo Leopoldo.[34] Ankaŭ Arthur Conan Doyle, la kreinto de Sherlock Holmes, partoprenis aktive en la kampanio, en prelegoj kun Morel, kaj publikante la libron La krimo de Kongo.[35] La Asocio daŭris aktiva ĝis post la cedo de la Libera Ŝtato Kongo al Belgio kaj ne malfondiĝis ĝis 1913.

La protestantaj misiistoj redakti

La protestantaj misiistoj ludis fundamentan rolon en la disvastigo de la teruraĵoj de Kongo. Ili devenis plejparte de Usono, Britio kaj Svedio. Sveda baptista misiisto, E. V. Sjöblom, publikis en sialanda gazetaro frapan denuncadon de la ekspluatado de la indiĝenoj.

En 1908 oni plendis la presbiteran usonan misiiston rasnigrulon William Sheppard pro kalumnio, kiam li publikigis en Usono artikolon denuncantan la kolonian subpremadon. Defendita, danke al Morel, de la belga advokato kaj politikisto Emile Vandervelde, en tre disvastigita juĝo, Sheppard estis finfine deklarita senkulpa,[36] nur malmulte antaŭ la cedo de la Libera Ŝtato Kongo al Belgio.

La fino de la Libera Ŝtato Kongo redakti

 
La teritorio de la Libera Ŝtato Kongo (mapo de 1914, post la cedo de Kongo al Belgio).

Leopoldo klopodis nuligi la informon de Casement per propra esplorkomitato ŝajne neŭtrala formata de belga, sviso kaj italo. En 1905, post kelkaj monatoj de enketo, la komitato konfirmis la denoncojn de Casement.[37] Leopoldo kontraŭatakis per broŝuroj, per pagoj al eŭropaj ĵurnaloj, ktp.[38] Tamen, li ne povis eviti, ke la publika opinio tutmonda, eĉ en Belgio, montru klaran kontraŭstaron al la proprieto super la afrika teritorio.

En 1906 evidentiĝis, ke Leopoldo devis lasi sian posedon en Kongo. Dum du jaroj oni negocis la cedon de Kongo al Belgio. Leopoldo metis fortajn kondiĉojn: la belga ŝtato pagu la ŝuldon de Kongo, ĉirkaŭ 110 milionojn da frankoj; pagu kelkajn konstruprojektojn de la reĝo en Belgio (45,5 milionoj da frankoj); kaj pagu al Leopoldo pliajn 50 milionojn danke al la "memoferoj" faritaj de li favore de Kongo.[39] Kongo pasis oficiale dependi de la administrado de Belgio la 15a de novembro de 1908.

Estis ege bona negoco por Leopoldo. Tiam, la produktado de kaŭĉuko en la sudoriente de Azio kaj Sudameriko malaltigis tiom la prezojn ke la kolektado de la afrika kaŭĉuko ĉesis esti enspeza negoco.

Leopoldo mortis post unu jaro, la 17a de decembro de 1909. La cedo al Belgio de Kongo ne implicis la finon de la subprema sistemo kiun li inaŭguris en la teritorio, kiu daŭris, apenaŭ mildigita, dum la periodo de la belga administrado. Kvankam la kaŭĉuko ĉesis esti la ĉefa eksportaĵo de Kongo, tuj oni trovis novajn naturajn riĉfontojn, ĉefe en Katango: la sistemo de punlaboro daŭris kun vipo, en la minejoj de kupro, oro kaj latuno. Oni kalkulas, ke nur en la kuprominejoj kaj fandejoj de Katango mortis inter 1911 kaj 1918 ĉirkaŭ 5.000 indiĝenaj laboristoj.[40] La Force Publique daŭris dum la belga administrado, per similaj rekrutmetodoj, kaj dum la Unua Mondmilito suferis multnombrajn mortojn en bataloj kontraŭ la trupoj de la Germana Orientafriko (aktuala Tanzanio).

La viktimoj redakti

La kalkulado redakti

Oni ne povas fide kalkuli la nombron de viktimoj dum la ekzistado de la Libera Ŝtato Kongo. La ciferoj estas nur orientigaj. La profesoro Jan Vansina, de la Universitato de Viskonsino, antropologo kaj etnografo kiu pristudis detale la populacion de la zono, asertis, ke inter 1880 kaj 1920 la populacio de Kongo malpliiĝis "almenaŭ je duono".[41] Diversaj fontoj ĉirkaŭkalkulis la tutan loĝantaron antaŭ la setligo de la belgoj je 20 ĝis 40 milionoj da loĝantoj.

La unuan censon oni realigis en 1911, post la fino de la Libera Ŝtato Kongo. Laŭ tiu, en 1911, post dudek jaroj de amasmortigoj kaj rabado, la loĝantaro de Kongo estis nur de 8.500.000 personoj. Zwick konsideras, ke ciferon de 10.000.000 de mortoviktimoj dum la dominado de Leopoldo povus alproksimiĝi sufiĉe al la realo.[42] Forbath konsideras pli ĝusta la kvanton de 5.000.000 de mortoj.

Spite la altega nombro de viktimoj, ekde teknika jura vidpunkto ne eblas paroli pri genocido, ĉar ne ekzistis ekstermovolo de etna grupo. Aliaj uzas tiun terminon por aludi al la masakroj okazintaj en la Libera Ŝtato Kongo.[43] kaj eĉ oni prezentis mocion, majo de 2006, en la Brita Parlamento, ke la amasmortigo de Kongo estus konsiderataj genocido kaj ke oni petu al la belga registaro, ke pardonpetu publike al la konga popolo[44]

La kaŭzoj redakti

Parto de la viktimoj estis amasmortigoj kiel reprezalioj kontraŭ vilaĝo kiam oni ne atingis la postulitan kaŭĉukan kvanton.[45] Dua kaŭzo estis malsato ĉu inter la ostaĝoj ĉu pro incendioj de la kultivejoj faritaj de la soldatoj aŭ de la indiĝenoj mem antaŭ forfuĝo.[46]

Krome venis malsanoj, ĉefe la variolo kaj la dormomalsano. La movoj de populacio kaŭzitaj de la Force Publique faciligis la disvastigon de tiuj epidemioj. Lasta kaŭzo estus la descendo de la naskindico kiu produktiĝis kiel rekta konsekvenco de amasmortigoj, de punlaboro kaj de la teruraj malfacilaĵoj.

La forgeso redakti

 
Reĝa Muzeo de Centrafriko, en Tervuren.
 
Arko de la Kvindekjariĝo.

En Tervuren, ĉe Bruselo, troviĝas la Reĝa Muzeo de Centrafriko,[47] kiu posedas unu de la kolektoj pri afrikaj arto kaj objektoj plej gravaj el la mondo. Tiu muzeo, tamen, ne loĝigas iun memoraĵon de la teruraj amasmortigoj kiujn oni faris en la Libera Ŝtato. En 2005 oni realigis en la muzeo la ekspozicio La mémoire du Congo (La memoro de Kongo), kie nur parte oni rekonis la multnombrajn koloniajn krimojn, kaj oni elstarigis la pozitivajn aspektojn de la koloniigo. La ekspozicio esti tre akre kritikita.[48][49] Ankaŭ ne ekzistas en Belgio monumento por memorigi la viktimojn, nek intenco de tio. Laŭ la historiisto Jules Marchal, la belgoj ne konas, fakte, la krimojn kiuj okazis en Kongo. Ili imagas, ke ilia kolonia sistemo estis la plej bona el Afriko. Kvankam malo ŝajnas pli certa… .[50]

Oni povus diri, ke la sola spuro en Belgio de la epoko, kiam ĝia monarko administris la Liberan Ŝtaton Kongo, troviĝas en la multnombraj konstruaĵoj pagitaj de Leopoldo per la frukto de siaj afrikaj "negocoj". Inter ili troviĝas la nomita Arko de la Kvindekjariĝo, kiun opozicianta parlamentano nomigis kiel "Arko de la Fortranĉitaj Manoj", tiel kiel la avenuo de Tervuren, konstruita kaŭze de la Universala Ekspozicio de Bruselo, en 1897, por ke la belgoj povu viziti, inter alaij, la homa "bestoĝardeno" kiu instaliĝis en Tervuren.[51] Leopoldo disvolvigis ankaŭ gravan konstruemon en aliaj belgaj urboj, kiel Ostendo kaj Laeken. Nenio en tiuj monumentoj memoras kiel oni atingis la monon por konstrui ilin.

Granda parto de la dokumentaro rilata al la administrado de la Libera Ŝtato Kongo estis bruligita laŭ ordono de Leopoldo en 1908, malmulte antaŭ la cedo de la teritorio al Belgio. Kelkaj estis klasitaj kiel sekretoj ĝis la 1980-aj jaroj. La unua historiisto kiu povis konsulti ilin estis la eksdiplomato belga Jules Marchal. Frukto de lia esplorado oni publikis kelkajn librojn[52] pri la historio de la Libera Ŝtato.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Uzita bibliografio redakti

Ĝeneralaj aspektoj redakti

  • Forbath, Peter: El río Congo. Descubrimiento, exploración y explotación del río más dramático de la tierra. Turner / Fondo de Cultura Económica, 2002. ISBN 84-7506-508-2.
  • Hochschild, Adam: El fantasma del rey Leopoldo. Barcelona, Península, 2002. ISBN 84-8307-430-3.
  • M'Boloko, Elikia: "África Central: el tiempo de las matanzas", en Marc Ferro (ed.): El Libro Negro del Colonialismo (Madrid, La Esfera de los Libros, 2005. ISBN 84-9734-380-8); pp. 509-531.
  • Wesseling, Henri L.: Divide y vencerás. El reparto de África (1880-1914). Barcelona, Península, 1999. ISBN 84-8307-194-0.

Tiutempaj tekstoj redakti

  • Conan Doyle, Arthur: The Crime of the Congo, Nueva York, Doubleday, Page & Company, 1909. Disponebla en reto.
  • Conrad, Joseph: El corazón de las tinieblas. Eldono de Fernando Galván kaj José Santiago Fernández Vázquez ; traduko de Araceli García Ríos kaj Isabel Sánchez Araujo. Madrid, Cátedra, 2005. ISBN 84-376-2255-7.
  • Twain, Mark: King Leopold's Soliloquy. Londres, T. Fisher Unwin, 1907. Disponebla en reto.

Aldona bibliografio redakti

Filmo redakti

Notoj redakti

  1. Laŭ la historiisto Hugh Thomas, el Kongo kaj Angolo eliris, dum la kvar jarcentoj kiujn daŭris la transatlantika sklavokomercado, totalo de 3.000.000 de sklavoj, preskaŭ kvarono de la totalo de la sklavoj kiuj eliris el afrikaj havenoj (Hugh Thomas, La trata de esclavos, 1998; p. 799. Dum la 17-a jarcento oni eksportis ĉiujare ĉirkaŭ 15.000 sklavojn el la regno Kongo (Hochschild, p. 31).
  2. Wesseling, p. 100
  3. Wesseling, p. 106
  4. Kelkaj el la planoj de Leopoldo por setligi koloniojn estis aĉeti Filipinojn al Hispanio, aŭ akiri la argentinan provincon de Entre Ríos. En 1862 li eĉ pasis iun tempon en Sevilo, priserĉante en la Archivo de Indias kiu estis la atingita profito de Hispanio dum ties kolonia administrado (Hochschild, p. 68).
  5. Wesseling, p. 121
  6. Hochschild, p. 109
  7. Stanley's Congo Treaties. Arkivita el la originalo je 2006-09-07. Alirita 2008-04-28.
  8. Wesseling, pp. 128-129
  9. Hochschild, p. 131.
  10. Wesseling, pp. 130-134
  11. Wesseling, p. 136
  12. Hochschild, p. 135
  13. 13,0 13,1 Wesseling, p. 147
  14. Wesseling, p. 155
  15. Wesseling, p. 158
  16. Forbath, pp. 410-413
  17. M'Bokolo, p. 515
  18. Hochschild, pp. 149-151
  19. Hochschild, p. 243
  20. Forbath, p. 421.
  21. Hochschild, p. 193
  22. Hochschild, pp. 193-197
  23. Hochschild, pp. 197-201
  24. Forbath, pp. 415-416
  25. M'Bokolo, p. 522
  26. Historio de la belga koloniigado de Kongo
  27. Hochschild (p. 208) mencias mortecon en la infanaj kolonioj superan al 50%
  28. "An Open Letter to His Serene Majesty Leopold II, King of the Belgians and Sovereign of the Independent State of Congo". La teksto estis moderne eldonita en Franklin, John Hope: George Washington Williams. Chicago: The University of Chicago Press, 1985. (pp. 243-254).
  29. Hochschild, p. 175
  30. Hochschild, p. 148
  31. Very Awful and Mysterious: An Open Letter to Roger Casement, de Joseph Conrad
  32. Hochschild, p. 273
  33. Por malfortigi ĝin, la Foreign Office forigis la proprajn nomojn kaj anstataŭigis per inicialoj, kio indignigis na Casement.
  34. King Leopold's Soliloquy: A Defense of His Congo Rule. Boston, The P. R. Warren Co.. 1905. En la reto www.boondocksnet.com
  35. The Crime of the Congo. Londono, Hutchinson & Co., 1909. En la reto www.boondocksnet.com
  36. Hochschild, pp. 384-392
  37. Hochschild, pp. 372-374
  38. En 1906 eksplodis skandalo kiam la advokato Henry I. Kowalsky rivelis, ke li estis pagita de Leopoldo por influi super la registaro de Usono (Hochschild, pp. 363-370).
  39. Hochschild,pp.383-384
  40. Hochschild, p. 413
  41. Jan Vansina, enkonduko al Vangroenweghe, Daniel, Du Sang sur les lianes. Bruselo, Didier Hatier. Citita en Hochschild, p. 345
  42. Zwick, Jim: The Black Man's Burden. Capítulo IX: The Story of the Congo Free State
  43. THE CONGO FREE STATE GENOCIDE. Arkivita el la originalo je 2017-02-24. Alirita 2008-04-28.
  44. Mocio de la brita parlamentano Andrew Dismore. Arkivita el la originalo je 2007-12-18. Alirita 2008-04-28.
  45. Hochschild, pp. 334-338
  46. Hochschild, pp. 338-340
  47. muzeejo.
  48. La mémoire sélective de Congo, por Raf Cuivers. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2008-04-28.
  49. Visite alternative de l'exposition "La mémoire du Congo". Un regard critique sur le colonialisme belge, de Danny Claes. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2008-04-28.
  50. Intervjuo kun Jules Marchal (en franca)
  51. Pro la Universala Ekspozicio, oni muntis en Tervuren spektaklon konsistantan en la rekreado de tri afrikaj vilaĝetoj, por kio oni importis el Kongo 267 indiĝenojn, viroj, virinoj kaj infanoj (Hochschild, pp. 267-269
  52. Estas fundamentaj verkoj por la kono de la historio de la Libera Ŝtato L'État Libre du Congo: Paradis Perdu. L'Histoire du Congo (Borgloon, Éditions Paula Bellings, 1996, du volumoj) kaj E.D. Morel contre Léopold II. L´Histoire du Congo 1900-1910 (París, L'Harmattan, 1996, du volumoj)

Eksteraj ligiloj redakti