Malfermi la ĉefan menuon
Medalo de la Libera Francio

La Libera Francio estas eksterlanda rezista organizaĵo fondita en Londono de generalo de Gaulle sekve de lia alvoko de la 18-a de junio 1940. La armitaj fortoj aliĝintaj al la Libera Francio estis nomitaj Liberaj Francaj Fortoj (FFL). ekde la 13-a de julio 1942, la « Libera Francio » estis alinomita « Batalanta Francio » de la franca Nacia Komitato (ekziliĝinta franca registaro) por marki la aliĝon de la Libera Francio kaj « de grupiĝoj en Francio, kiuj aktive partoprenis en la rezistado »[1].

La Libera Francio kaj ties armeo oficiale ĉesis ekzisti en la 1-a de aŭgusto 1943, sed ilia agado daŭris kun CFLN kaj la Franca Armeo por la Liberigo.

Enhavo

La algrupiĝoj de teritoriojRedakti

Félix Éboué, guberniestro de Ĉado, akceptis Charles de Gaulle en 1940.
Memormonumentoj al la ŝipanoj de la komerca ŝiparo de la Libera Francio en Paimpol en Bretonio.

En julio 1940, la Libera Francio enhavis ĉirkaŭ 7 000 homojn. Ĝia membraro notinde kreskis, en aŭgusto-septembro 1940, sekve de la aliĝo de pluraj afrikaj oceaniaj kaj aziaj kolonioj : Kondominiumo de Nov-hebridoj (nun Vanuatuo) (la 22-an de julio), Ĉado (la 26-an de aŭgusto), Franca Kamerunio (la 27-an de aŭgusto), Respubliko Kongo (la 28-an de aŭgusto) kaj Ubangi-Ŝari (la 31-an de aŭgusto), « Kontoroj de Hindio » (la 7-an de septembro), Franca Polinezio (la 9-an de septembro) kaj Nov-Kaledonio (la 24-an de septembro[2]). Tiuj aliĝoj, plie, donas al la Libera Francio teritorion kaj do ŝtatan dimension kaj ne plu nur milita dimensio. Fine de septembro 1940, Britoj kaj FFL tamen malsukcesis akiri la aliĝon de la Franca Okcidenta Afriko, albordiĝa provo al Dakaro estis forpelita : AOF restis provizore en la reĝimo de Vichy. En decembro 1940, la Liberaj Francaj Fortoj enhavis 27 000 homojn, 24 ŝipojn kaj centon da diverstipaj aviadiloj[3].

La 12-an de novembro 1940, Gabono, kies guberniestro estis anoncita sian aliĝon antaŭ ol repreni sian vorton[4], estis konkerita de la solaj FFL : tiam la tuta Franca Ekvatora Afriko estis sub regado de la Libera Francio. En julio 1941, Sirio kaj la Granda Libano, tiam administrataj de Francio laŭ mandato de la Ligo de Nacioj, estis invaditaj kaj konkeritaj de FFL kaj britoj. Tiuj lastaj, post sia konkero de Madagaskaro, ĝin redonos al la Libera Francio la (14-an de decembro 1942). Du francaj batalionoj — la estontaj marŝbatalionoj n° 21-24 — aliĝigis Ĝibutio al la Libera Francio la 27-an de novembro 1942.

La insuloj Sankta-Piero kaj Mikelono (la 24-an de decembro 1941), same kiel Valiso kaj Futuno (la 2-an de majo 1942) kaj Reunio (la 28-an de novembro 1942), estis aliĝigitaj per la Liberaj Francaj Maraj Fortoj (FNFL).

Monumento al la Liberaj Francoj starigitaj en Greenock, en Skotlando; ĝi memorigas pri ilia kontribuo en la batalo de Atlantiko.

Al la estontecoRedakti

La Konferenco de Brazzaville estis kunsido de francaj politikistoj en la ekzilo kaj altrangaj oficiroj de la kolonioj okazinta en Brazzaville, kiu tiam estis la ĉefurbo de Franca Ekvatora Afriko, en januaro 1944. En ĝi oni diskutis la politikajn, sociajn kaj ekonomiajn reformojn plenumotajn en la Franca Kolonia Afriko.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Oficiala Gazeto de la Batalanta Francio, n° 9.
  2. 1940 - la ŝlosilaj datoj de la estiĝo de FNFL
  3. Dominique Lormier. (2006) C'est nous les Africains : L'épopée de l'armée française d'Afrique 1940-1945, p. 48. ISBN 2-286-02021-3.
  4. Pierre Montagnon, La France coloniale, tome 2, eldonejo "Pygmalion-Gérard Watelet", 1990, paĝo 28-a

Vidu ankaŭRedakti