Libera regna urbo

(Alidirektita el Libera imperia urbo)

Libera regna urbolibera imperia urbo estis en la Sankta Romia Imperio urbo kiu ne apartenis al iu alia membro-ŝtato de la Imperio kaj do havis super si neniun regionan landestron sed nur la imperiestron mem – ili havis imperian senperecon.

Liberaj kaj regnaj urboj en la Sankta Romia Imperio 1648

Origine temis pri du apartaj specoj de urboj: la "regnaj urboj", senpere sub la imperiestro, kaj la "liberaj urboj", iamaj episkopaj urboj kiuj akiris ioman aŭtonomion. Ekde la 15-a jarcento oni nomis ilin kune "liberaj kaj regnaj urboj", kion oni poste populare konfuzis al "liberaj regnaj urboj".

Liberaj kaj regnaj urboj ĝuis certajn liberecojn kaj privilegiojn. Regnaj urboj estis interne plejparte aŭtonomaj kaj kutime havis propran juĝistaron. Tiusence ili estis laŭrange pli similaj al landestroj de imperiaj membro-ŝtatoj ol al urboj apartenantaj al tiuj. Ili tamen havis ankaŭ apartajn devojn al la imperiestro: pagi impostojn rekte al li, kaj subteni lin milite. Liberaj urboj ricevis sitan statuson de la imperiestro aŭ de sia episkopo. Ili ofte similis al regnaj urboj, sed ne devis pagi imposton, nek militservi (krom ĉe krucmilitoj).

Historio redakti

(...kompletigenda...)


La nombro de regnaj urboj variis; maksimume iam ekzistis 83, ĉirkaŭ la jaro 1800 plu estis 51.

En 1803 la Reichsdeputationshauptschluss, la lasta asemblea decido de la Sankta Romia Imperio, forprenis de 45 el la 51 ĝis tiam ekzistantaj regnaj urboj ilian statuson kaj aligis ilin al la najbaraj princlandoj. Nur Augsburg, Nürnberg, Frankfurt am Main, Bremen, Hamburg kaj Lübeck konservis sian statuson, tamen kun limigitaj privilegioj. Augsburg kaj Nürnberg poste en 1805/1806 estis aligitaj al la elekto-princlando Bavario, la kvar aliaj povis konservi sian sendependecon eĉ post la Viena Kongreso en 1815 kaj iĝis suverenaj membro-ŝtatoj de la Germana Federacio.

Liberaj urboj post la fino de la Sankta Romia Imperio redakti

Post 1815 plu-ekzistis en la Germana Ligo 4 liberaj urboj: Hamburg, Bremen, Lübeck kaj Frankfurt am Main. Frankfurto perdis sian sendependecon en 1866 (okupita de Prusio); Lubeko en 1937 ankaŭ estis aligita al Prusio. Nur Bremeno kaj Hamburgo plu-ekzistas kiel memstaraj urboŝtatoj, hodiaŭ kiel federaciaj landoj de Germanio.

Similan statuson nuntempe havas ankaŭ la urbo kaj federacia lando Berlino; tio tamen neniel fontas el imperia tradicio sed el la historio post la Dua mondmilito.

La titolon "Libera Urbo" havis ankaŭ Danzig (hodiaŭ Gdańsk) inter 1920 kaj 1939 sub protekto de la Ligo de Nacioj.


Ĉirkau la jaro 1800 ekzistis jenaj 51 "liberaj kaj regnaj urboj":

  • La nederlanda urbo Groningen deklaris sin mem Libera Regna Urbo, kvankam ĝi neniam estis.
Ĝis la Vestfalia Paco 1648

Formale ĝis la Vestfalia Paco ankaŭ la ĵurkomunumaj (svisaj) urboj:

Ĝis la Traktato de Nijmegen 1679

kaj jenaj alzacaj urboj (ekde 1354 en la "dek-urba ligo"):

Kiel lasta alzaca libera regna urbo en 1681 aneksita de Francio
Pluaj eksaj regnaj urboj


Vidu ankaŭ redakti