Mujeres Libres

(Alidirektita el Liberaj Inoj)

Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) estis anarkiisma virina organizaĵo en Hispanio kiu celis akiri povon por la virinoj de laborista klaso. Ĝi estis iniciatita en 1936 de Lucía Sánchez Saornil, Mercedes Comaposada kaj Amparo Poch y Gascón kaj havis proksimume 30,000 membrojn. La organizaĵo estis bazita sur la ideo de "duobla luktado" por virina liberigo kaj por socia revolucio kaj oni argumentis ke ambaŭ celoj estis egale gravaj kaj estu klopodataj paralele.[1]

Mujeres Libres
politika organizaĵo
Komenco 1936 vd
Fino 1939 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

anarki-feminismo

Fondinto(j) Lucía Sánchez SaornilMercedes ComaposadaAmparo Poch y Gascón vd
vdr
Unua numero de Mujeres Libres.
Kovrilpaĝo de la numero 9 de la revuo "Mujeres Libres" (1938).

Mujeres Libres estis feminisma organizo ene de la hispana anarkosindikatismo kiu ekzistis inter aprilo de 1936 kaj februaro de 1939, dum la Hispana Enlanda Milito. Kun la Confederación Nacional del Trabajo, la Federación Ibérica de Juventudes Libertarias kaj la Federación Anarquista Ibérica, ĝi konstituis unu el la klasikaj organizoj de organizaro kiu nomiĝis hispana liberecana movado (movimiento libertario español, MLE).

Spite la seksan egalecon proponata de la CNT ekde ties komencoj, multaj el la virnoj kiuj aktivulis en la movado pensis ke necesas specifa organizaĵo por plene plenumi siajn kapablojn kaj politikan lukton.[2]

Referencoj redakti

  1. O'Carroll, Aileen. "Mujeres Libres: Women anarchists in the Spanish Revolution". Workers Solidarity No 54. [1] Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 27an de Septembro, 2005, kaj la 10an de Aŭgusto 2016.
  2. Liaño Gil, Conchita. Mujeres Libres. Luchadoras libertarias. Fundación Anselmo Lorenzo. ISBN 84-86864-33-X en la página 151

Literaturo redakti

En esperanto redakti

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87–134, pri MM.LL. ĉefe en pp. 92–98.

Ceteraj redakti

  • Ackelsberg, Martha A. Free Women of Spain: Anarchism and the Struggle for the Emancipation of Women. Bloomington, IN: Indiana University Press, 1991. ISBN 978-0-253-30120-8
  • Hogan, Dierdre Free Women of Spain. Workers Solidarity No 57. Arkivita el la originalo je October 23, 2005. Alirita September 27, 2005.

Vidu ankaŭ redakti