Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio

Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio – Fonda Komitato de Liberaj Sindikatoj estiĝis la 23-an de februaro 1978 en Katowice fare de 6 personoj, i.a. Kazimierz Świtoń.

Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio
politika organizaĵo
vdr

Dum la fonda kunveno oni prilaboris tekston de alvoko, en kiu apelaciis al laboristoj de la tuta lando por kreo de Liberaj Sindikatoj. En posta periodo la komitato direktis aliajn proklamojn kaj alvokojn, kolportatajn de ĝiaj membroj, kaj ankaŭ laŭdigitaj de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj (kun kiu kunlaboris Świtoń kaj Roman Kściuczek) kaj Komitato de Socia Memdefendo de la Komitato por Defendo de Laboristoj (kun kiu kunlaboris Władysław Sulecki).

Komunistaj regopovoj reagis per reprezalioj. Sub ilia premo du membroj rezignis, sed du aliaj aliĝis. Oni aplikis diversajn rimedojn de la premo: avertaj interparoloj, uzo de premo al familianoj, minacoj, arestoj por 48 horoj , disvastigo de falsaj informoj por subfosi publikan fidon, vizitoj al hejmoj fare de aktivistoj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, administraciaj punoj – monpunoj (Świtoń, Kściuczek), ĉikanoj laborloke (Sulecki), 5-semajna aresto (Świtoń), batado en aresto (Świtoń), homforkapto de nekonataj farintoj kun bato en arbaro ĝis sveno (Cygan). Sub influo de tiaj agoj, kiuj estis kunordigitaj kaj inspiritaj de Sekureca Servo, la agado de Liberaj Sindikatoj en silezia regiono estis limigita.

Tamen sub influo de la Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio aprile 1978 kreiĝis Liberaj Sindikatoj de Marbordo.

En 1979 Sulecki – savante sian familion de disfalo – forveturis por ĉiam de Pollando al Federacia Respubliko Germanio, kaj inspirataj de Sekureca Servo malintegrigaj agoj kaŭzis seriozan konflikton inter Świtoń kaj Kściuczek. Tio signifis faktan finon de la Liberaj Sindikatoj de Norda Silezio.

Septembre 1979 Kściuczek kaj Bal iĝis membroj-fondintoj de la Konfederacio de Sendependa Pollando. Świtoń plu kunlaboris kun grupo de Andrzej Czuma en la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj.

Somere 1980 sindikataj aktivuloj de Supra Silezio jam ne ludis signifan rolon en kreo de strikaj komitatoj en laborfakoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jarosław Neja, Zanim nadszedł Sierpień (Antaŭ ol alvenis Aŭgusto), "Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej" n-ro 6-7 2004, p. 108-113