Liberaj lerniloj

lerniloj, kiuj povas esti libere uzataj kaj reuzataj

Liberaj edukaj rimedoj (ankaŭ konataj kiel Malfermitaj Lernmaterialoj kaj Senpagaj Edukaj Rimedoj (Open Educational Resources, laŭangla mallongigo OER)[1] estas (ciferecaj) edukmaterialoj disponeblaj por reuzo. Temas pri senpagaj libroj kun eduka karaktero. Ĉi tio signifas, ke la aŭtoroj de tiaj verkoj havigas permeson libere uzi la verkojn por iu ajn celo, kopii, modifi kaj redistribui modifitajn versiojn. Ĉi tio ofte okazas uzante la permesilon Krea Komunaĵo[2].

Logo de 'Malfermitaj Lerno-materialoj' en Nederlando.

Difinoj redakti

Estas malsamaj difinoj kaj vidpunktoj pri senpagaj instruaj kaj edukaj materialoj:

  • Unesko: eduka materialo, instrua materialo, esplora materialo en iu ajn formo, cifereca aŭ alimaniere, kiu estas publika havaĵo aŭ sub malfermita permesilo, kiu permesas senpagan aliron, uzon, modifon kaj reeldonadon fare de aliaj homoj sen aŭ kun etaj limigoj[3].
  • Eduka Deklaro de Kaburbo[4]: Malfermita eduka materialo devas esti libere kundividita per malfermaj permesiloj, kiuj permesas la uzon, revizion, tradukadon, plibonigon kaj kundividadon/partumon fare de iu ajn. Fontoj devas esti eldonitaj en formatoj, kiuj permesas ĝian uzon kaj redaktadon kaj estas adaptataj al diversaj platformoj. Se eblas, ili ankaŭ estu haveblaj en formatoj alireblaj por handikapuloj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas aliron al la Interreto.

Diversloke redakti

En Nederlando katedro de Unesko pri senpagaj edukaj rimedoj estas gvidata de profesoro Fred Mulder[5].

Sekve de la evoluo kun amasaj malfermitaj interretaj kursoj (angle; MOOC) ankaŭ Open Educational Ressources (OER) aŭ 'Malfermitaj Edukaj Rimedoj' aperigas sian propran version, nome la MOOC aŭ 'minimalaj malfermitaj retaj kursoj' pere de OER.

En Flandrio, ekzistas sukcesa edukada portalo, kie dekmiloj da instruistoj libere kundividas instruajn materialojn sub la permesilo Krea Komunaĵo kiu nomiĝas KlasCement. Ĉi tiu platformo estas en la nederlanda kaj la angla por ke ĝi estu uzata de instruistoj el aliaj landoj. Ĝi enhavas informojn ankaŭ rilate al Esperanto.

Ekzemploj redakti

Iniciatoj pri malfermaj rimedoj celas disponigi altkvalitan malferman aliron. La nombro da iniciatoj multe pliiĝis en la lastaj jaroj kaj aktuale en 2016, ekzistas pli ol 3,000 disponeblaj kaj malfermitaj kursoj kaj pli ol 300 universitatoj ĉirkaŭ la mondo disvolvas ĉi tiujn iniciatojn. Inter la malfermaj edukaj rimedprojektoj estas:

  • Vikipedio - kaj aliaj entreprenoj sub la Vikimedia Fondaĵo kiel ekzemple Vikivortaro .
  • OER-Komunejo - Biblioteko aŭ reta deponejo de malfermaj edukaj rimedoj.
  • Tatoeba - projekto destinita por krei plurlingvan jurvortaron. La frazoj, la tradukoj por la frazoj kaj la sondosieroj por la frazoj estas alŝutitaj per crowdsourcing .
  • Konektoj- Dinamika datumbazo de edukaj rimedoj, ĉefe libroj, kiuj estas evoluigitaj en malfermfonteca filozofio .
  • Curriki- Datumaro kie instruistoj dividas instruplanojn, plej bonajn praktikojn kaj aliajn edukajn rimedojn.
  • edX - edX estas neprofitcela organizo fondita de MIT kaj Harvard kies celo estas provizi senpagajn MOOC- kursojn .
  • LerGO- Largo estas neprofitcela organizo, kies celo estas provizi senpagajn interretajn lecionojn por infanoj, kiuj estas alŝutitaj de la komunumo per crowdsourcing . Tiel estas Eduki kaj CommonSense .
  • Khan Academy Khan Academy estas usona neprofitcela organizo fondita en 2006 de Salman Khan kun la celo provizi al ĉiuj la ŝancon spekti registritajn lecionojn.

Esperantio redakti

Pri liberaj edukaj materialoj en Esperanto: kontaktu ILEI kaj Edukado.net

Unu tia libera edukmaterialo estas kvizo pri lingva diverseco (elekto inter 27 lingvoj) kun opcio inter facilaj aŭ malfacilaj demandoj. Ĉi tiu kvizo povas esti uzata kiel ekzerco pri scio de lingvoj kaj/aŭ atento pri diverseco de lingvoj. La kvizo helpas ke oni povas familiariĝi kun malpli konataj lingvoj kaj povas helpi agnoski la gravecon de (denaskaj) lingvoj en konservado de kultura diverseco kaj multlingveco. En multkultura klasĉambro, la kvizo povas esti uzata por konscii pri siaj propraj kulturaj kaj lingvaj originoj. La demandaro povas helpi transcendi valorjuĝojn pri lingvoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti