Malfermi la ĉefan menuon

Historia kuntekstoRedakti

La 3-an de septembro 1939 komenciĝis la dua mondmilito. La germana ofensivo en Francio komenciĝis printempe de 1940 kaj, la 22-an de junio 1940, la franca registaro subskribis la armisticon kun la nazia Germanio. Tiam komenciĝis periodo nomita okupo :

Tiam ekestis movadoj por enlanda rezistado kaj eksterlanda rezistado, plejmulte regataj de generalo de Gaulle de Londono. La celo de tiu rezistado estis liberigi Francion el germana okupo kun helpo de la aliancanoj (precipe la Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono), aŭ almenaŭ incitadi la trupojn de la nazia Germanio.

Disvolviĝo de la LiberigoRedakti

Liberigo de Alĝerio en 1942Redakti

La liberigo de Francio komenciĝis per la alianca albordiĝo en la franca Norda Afriko.

Antaŭanonco : liberigo de Korsikio, aliaj mallongegaj liberigojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj USS Corsica kaj Liberigo de Korsiko.

La liberigo de Korsiko komenciĝis kun la liberigo de Ajaccio, unua liberigita franca urbo, la 9-an de septembro 1943 kaj finiĝis per la liberigo de Bastia, la 4-an de oktobro 1943, kiu estas la dato de la tuta liberigo de Korsikio, fare de korsikaj patriotoj helpe de italaj soldatoj.

6-a de junio 1944 : la albordiĝo en NormandioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Normandio.

La 6-an de junio 1944, la aliancaj trupoj (Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Kanado) lanĉis amfibian ofensivon al la regiono de Caen, en Normandio. Tiu ampleksa operaco estas konata kiel Operaco Overlord kaj la dato kiel D-day (Tago T).

15-a de aŭgusto 1944 : la albordiĝo en ProvencoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj albordiĝo en Provenco, Liberigo de Marsejlo, Liberigo de Toulon kaj Liberigo de Nice.

La progreso en FrancioRedakti

 
La okcidenteŭropa fronto la 1-an de septembro 1944
 
La fronto en la orienta Francio, la 5-an de septembro 1944
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kronologio de la Liberigo en Francio.

La 11-an de aŭgusto, la parizaj fervojistoj ekstrikis.

La pariza polico partoprenis en la insurekcia movado, kiu komenciĝis en la 19-a de aŭgusto kaj finiĝis per la liberigo de Parizo la 25-an de aŭgusto.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Liberigo de Parizo.
  • Liberigo de la sud-okcienta kaj centra Francio :
La germana generalo Botho Henning Elster submetiĝis al la usona armeo la 14-an de septembro 1944 en Beaugency.
  • La progreso en la orienta Francio :

Fine de aŭgusto 1944, la germana armeo momente sukcesis regi la antaŭiron de la aliancanoj, dank'al defendaj pozicioj, sur la tuto de la okcidenta fronto.

La germana kapitulacoRedakti

Post la liberigo de Parizo, la konflikto daŭris. Belgio estis liberigita en aŭgusto-septembro, poste angla-usona trarompa provo en Nederlando (operaco Market Garden) malsukcesis.

La 7-an de majo 1945, en Reims, la germana generalo Jodl subskribis kontrakton pri senkondiĉa kapitulaco. La morgaŭon, la 8-a de majo, en Berlino marŝalo Keitel subskribis, siavice, la senkondiĉan kapitulacon de la Nazia Germanio, la dua mondmilito finiĝis en Eŭropo sed la milito daŭris en Pacifiko.

ReferencojRedakti

AneksaĵojRedakti