Kongresa Biblioteko de Usono

neoficiala librejo nacia de Usono
(Alidirektita el Library of Congress)

La Kongresa Biblioteko (angle Library of Congress) estas la neoficiala nacia biblioteko de Usono. Havante pli ol 128 milionojn da eroj ĝi estas la dua plej granda bibliodeko de la mondo, superata sole de la Brita Biblioteko. Ĝiaj kolektoj enhavas pli ol 28 milionojn da katalogitaj libroj kaj aliaj presaĵoj en 470 lingvoj, pli ol 50 milionojn da manuskriptoj, la kolekton plej grandan de libroj raraj en Nordameriko, inkluzivantan la biblion de Gutenberg, kaj la kolekton plej grandan en la mondo de materialoj leĝaj, filmoj, kartoj kaj surbendigaĵoj sonaj.

Kongresa Biblioteko de Usono
biblioteko
Flago

LandoUsono

SituoVaŝingtono
- koordinatoj38° 53′ 19″ N, 77° 0′ 17″ U (mapo)38.888611111111-77.004722222222Koordinatoj: 38° 53′ 19″ N, 77° 0′ 17″ U (mapo)

Estiĝo1800
ĈefuloCarla Hayden
Poŝtkodo20540-4560 [+]

Tuta stoko164 milionoj da mediaj unuoj
BibliotekotipoNacia biblioteko
Specoŝtata

Kongresa Biblioteko de Usono (Vaŝingtono)
Kongresa Biblioteko de Usono (Vaŝingtono)
DEC
Map
Kongresa Biblioteko de Usono

Vikimedia Komunejo:  Library of Congress [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Biblioteko de Kongreso, Konstruaĵo Jefferson

Historio redakti

 
Legejo de la Kongresa Biblioteko

La Kongresa Biblioteko estis fondita la 24-an de aprilo 1800, per akto de kongreso subskribita de Prezidanto John Adams. La biblioteka origine lokiĝis en la Usona Kapitolo ĝis aŭgusto 1814, kiam britaj soldatoj invadantaj ekbruligis la Kapitolon, detruante la enhavojn de la malgranda biblioteko.

Por anstataŭigi la detruitan bibliotekon, eksprezidanto Thomas Jefferson donacis sian propran libraron. Jefferson estis dum 50 jaroj kolektinta librojn, kaj lian aron oni konsideris kiel unu de la plej fajnaj en Usono. Jefferson esperis uzi la monon, kiun li gajnontis per vendi la librojn, por elpagi siajn ŝuldojn egajn. Li opiniis ke la kongreso ne aĉetos la librojn, ĉar ili estis pri multaj temoj (filozofio, scienco, literaturo, k.t.p.), kiujn oni ne konsideris parto de biblioteko leĝdona. Januaron 1815, Kongreso akceptis la oferton de Jefferson, pagante al li $23.950. La ideo de Jefferson estis, ke ciuj temoj gravas al la Usona Kongreso.

Kongresaj Bibliotekistoj redakti

 
Konstruo de la biblioteko 1888-1894.

La estro de la Kongresa Biblioteko nomiĝas la Kongresa Bibliotekisto. La listo de eksaj Kongresaj Bibliotekistoj enhavas plurajn konatajn homojn.

Vidu ankaŭ redakti