Libro de Cefanja
Cefanja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
NomoRedakti
La libro nomiĝas
- en la hebrea: צפניה
- en la greka Septuaginto (LXX): ΣΟΦΟΝΙΑΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Sophoniæ
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas parolojn de la profeto Cefanja.
Enhavo kaj strukturoRedakti
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Cef 1,1)
- Juĝo kontraŭ Judujo (Cef 1,2 - 2,3)
- Juĝo kontraŭ la najbaroj (Cef 2,4-15)
- Juĝo kontraŭ Jerusalem (Cef 3,1-8)
- Sankta promeso al Jerusalem (Cef 3,9-20)
NotojRedakti
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.