Libro de buen amor

Libro de buen amor (Libro de Bona Amo) estas la titolo laŭ kiu estas konata la ununura libro de la hispana verkisto kaj kleriko konata kiel Arcipreste de Hita. Fakte temas pri kolekto de serioj de poemoj. Tiu libro estas unu el la plej elstaraj mezepokaj verkoj de la hispanlingva literaturo kaj tutcerte la mejlŝtono de la 14a jarcento.

Libro de buen amor
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arcipreste de Hita
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr
3a paĝo de la manuskripto T (Toledo) de la Libro de buen amor de la 14a jarcento konservita en la Biblioteca Nacional de España, Vitr. 6/1.

La libro redakti

La libro iĝas goliardeca protesto kontraŭ la reformiga politiko de la arkiepiskopo kiu klopodis enmeti la papan doktrinon pri deviga fraŭleco kontraŭ hispana tradicio de konkubinismo aŭ porkunviva kontrakto de pastro kun virino, pli enhejma en muktkultura teritorio kiel la episkopujo toleda antaŭe naskiĝloko de herezo adoptisma farita de Elipando kaj ankaŭ naskita per kunvivado de judoj, maŭroj kaj kristanoj. Tiel oni diras en la "Cántiga de los clérigos de Talavera" (Balado de pastroj talaveraj) en la libro kie oni protestas kolere kontraŭ la kontraŭkonkubinisma regularo. Tiu ĉi kritiko, aliaj kontraŭ la ekleziaj altranguloj kaj lia senzorga ĝenerala sinteno parencigas lin kun la mezepoka goliarda literaturo kaj tre probable alportis lin en malliberejon.

La aŭtoro estas konsiderata la unua sendependa hispana poeto, ĉar lia praulo Gonzalo de Berceo estis tro dependa de la eklezia sistemo. Juan Ruiz posedis ampleksan kulturon kaj riĉan vortotrezoron kion utiligas kiel aroj da partaj sinonimoj ripetantaj diversmaniere la saman ideon, rimedoj similaj al tiuj de prediko. Lia lingvouzo estas popola kaj paroleca, kreiva kaj tiom vigla ke ĝi enhavas eĉ tiamajn arabajn frazojn. Ĉe la fino de la libro la verkisto permesas, ke iu ajn povu aldoni aŭ korekti kondiĉe, ke tio farotas taŭge, malferma sinteno kompare kun samtempaj verkistoj kiuj klopodis konservi sian verkon senŝanĝa kaj senmakula, kiel ekzemple Don Juan Manuel.

Aliflanke tiu verko montras ampleksan konon de homaj pasioj kaj ekvilibrigas kaj delikatecon kaj malhonton per akra inteligento kaj ironio, per viglo kaj kuraĝo. Aliflanke respegulas socian priskribon komence de 14a jarcento, tio estas kiam okazas unuaj konfliktoj inter naskinta burĝaro kaj sociaj privilegiuloj (pastraro kaj nobelaro) ekzemple en la satiro "De la propiedad que el dinero ha" (Pri monaj ecoj), kie oni vidas la rolon kiun momo ludas detruante la antaŭan socian ordon. Lia verko respegulas ankaŭ la interkulturon de la tiama Toledo. Inter la virinoj kiujn li klopodas allogi (nur unufoje sukcesas amori kiam li estas "perfortita" de montaranino "La Chata" [ĉata]) estas maŭrino. Krome li fieras kiel muzikisto kiu komponas muzikon danceblan por maŭroj kaj judoj. Li estas influita de multaj poemtipoj, inter ili de makamao, rimeca prozaĵo uzata de hispanaj verkistoj en araba kaj hebrea lingvoj el la jarcentoj 12a ĝis 14a. Krome dum alegoria batalo inter Don Carnal (Karna) kaj Doña Cuaresma (Karesmo) li vojaĝas al la judislama kvartalo kie li estas invitata festi. En kelkaj poemoj li miksas kun kastiliaj frazoj kaj vortoj ankaŭ arabajn kaj judajn. Ĉu praesperanta aŭ kreolo?

La enhavo redakti

La Libro de Buen Amor enhavas 1728 strofojn -preskaŭ ĉiuj "cuaderna via" [ku...], tio estas unurimaj kvarstrofoj, aro da kvar devkvarsilabaj versoj kun la sama rimo AAAA, kion popularigis skolo "mester de clerecía" [klera metio] (kvazaŭ pastrateliero) en la antaŭa jarcento kiam Gonzalo de Berceo verkis religiajn temojn kaj aliaj verkistoj ĉu klerigajn ĉu religiajn. Juan Ruiz uzas la saman skribmanieron por tre mala temo.

La libro estas diversega kolekto de tre malsamaj poemoj ŝajne kungitaj ĉirkaŭ la ama membiografio de la aŭtoro kie paeras liaj amatinoj el ĉiu socia tavolo de la tiama hispana socio. La libro estas tiom diversega ke aspektas kvazaŭ literatura ekzercaro aŭ eĉ parodiaro car en ĝi aperas ekzemple rakontoj, fabloj, religiaj poemoj al la Virgulino (spite lia kontraŭgravula sinteno) kaj ĉefe amaj kiel klerigaj rekonstruoj de eroj de Ars amandi de Ovidio aŭ de Panphilus de amore, sed ankaŭ ĉefe kiel popolaj "Serranillas" (montaraninetoj), tio estas laŭmodaj poemoj pri veturulo kiu trapasas danĝere montaron kie aperas sovaĝa montaranino kiu helpos aŭ malhelpos lin depende de ricevota rekompenco: se estos rekompenco, eble estos eĉ ama afero; se ne estos rekompenco, ĉu nehelpo ĉu frapado.

Estas ankaŭ parodioj de liturgiaj tekstoj, de epopeaj kantoj -kiel la batalo inter Don Carnal kaj Doña Cuaresma- kaj de klerigaj tekstoj kiel "ploroj", ekzemple tiu de la rakontanto okaze de la morto de Trotaconventos [Trotakonbentos] (Tramonaĥejulin'), virino kiu vizitis monaĥejon por traserĉi amantinojn por li inter monaĥinoj kaj praulo de tipa rolo kiu poste famigĝos en la hispana literaturo ĉefe post la apero ĉe la fino de la 15a jarcento de La Celestina, kiu nomigos la rolon.

Bibliografio redakti

  • Brownlee, Marina Scordilis. The Status of the Reading Subject in the Libro de buen amor. Chapel Hill: U.N.C. Dept. of Romance Languages : Distributed by University of North Carolina Press, 1985.
  • Burkard, Richard W. The Archpriest of Hita and the Imitators of Ovid: A Study in the Ovidian Background of the Libro de buen amor. Newark, DE: Juan de la Cuesta, 1999.
  • Dagenais, John. The Ethics of Reading in Manuscript Culture: Glossing the Libro de buen amor. Princeton: Princeton University Press, 1994.
  • Gybbon-Monypenny, G.B., ed. Libro de Buen Amor Studies. London: Támesis, 1970.
  • Haywood, Louise M., and Louise O. Vasvári, eds. A Companion to the Libro de buen amor. Woodbridge, UK: Tamesis, 2004.
  • Lecoy, Félix. Recherches sur le Libro de buen amor, de Juan Ruiz, Archiprêtre de Hita. Paris: E. Droz, 1938.
  • Lida de Malkiel, María Rosa. "Notas para la interpretación, influencia, fuentes y texto del Libro de buen amor." Revista de filología hispánica 2 (1940): 105-50.
  • ---. Juan Ruiz: Selección del Libro de buen amor y estudios críticos. Buenos Aires: EUDEBA: University of Buenos Aires, 1973.
  • Marmo, Vittorio. Dalle fonti alle forme: Studi sul Libro de buen amor. Naples: Liguori, 1983.
  • Ruiz, Juan. El libro de buen amor. Edited by Alberto Blecua. Madrid: Cátedra, 1992.
  • Zahareas, Anthony N. The Art of Juan Ruiz, Archpriest of Hita. Madrid: Estudios de Literatura Española, 1965.