Libro de la martiroj

La libro de la martiroj, verkita de Johano Fokso kaj unuafoje eldonita de Johano Day en 1563, kun multaj aliaj postaj eldonoj faritaj de la sama eldoninto, estas priskribo de la persekutoj al la protestantoj, ĉefe en Anglio, kaj al aliaj grupoj de antaŭaj jarcentoj kiuj estas konsideritaj de Fokso kaj aliaj liaj samtempuloj, kiaj Johano Bale, kiel pioniroj de la protestanta reformo en Anglio.

Actes and Monuments
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Foxe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo John Day
vdr
William Tyndale, antaŭ estis bruligita, kriante "Sinjoro, malfermu la okulojn al la reĝo de Anglio", aperinta en unu el la unuaj eldonoj de la Libro de la martiroj.

Kvankam la verkaĵo estas konata kiel "La libro de Fokso pri la martiroj", ĝia titolo anglalingve estas Actes and Monuments of these Latter and Perillous Days, touching Matters of the Church. Ĝi estas originale ilustrita per multaj surlignaj gravuraĵoj.

La unua parto priskribas la unuajn kristanajn martirojn, rakontas pri la mezepoka eklezio, inkluzive de la Inkvizicio, kaj historio de la viklifanoj (Wycliffite) de la «Lollard»-movado (Fokso atribuis tiun nomon Wycliffe al la personoj kiuj laŭ li estis "la matena stelo" de la protestanta reformo). La dua parto rakontas pri la regadoj de Henriko la 8-a kaj Eduardo la 6-a, kaj pri la tria regado de Maria la 1-a.

Fokso daŭre kompilis materialojn por ampleksigi la verkaĵon dum sia tuta vivo, realigante tri reviziitajn eldonojn. Post la finpretigado de la dua (1570), la anglikana eklezio ordonis ke ĉiu katedralo devas posedi ekzempleron de tiu libro.