Centra Oficejo de UEA

(Alidirektita el Libroservo de UEA)

La Centra Oficejo de UEA (aŭ mallonga: CO) estas la precipa sidejo de Universala Esperanto-Asocio. Ekde 1955 ĝi situas en Roterdamo, Nederlando. En aŭgusto 2021 la UEA-estrarano esprimis la volon vendi la ĉefan domon; restu nur eta buroo en la volontula domo. La libroservon kaj la organizadon de la UK estonte prizorgos E@I en Slovakio. La altvaloraj libroj estos konservitaj en la Aŭstria Nacia Biblioteko.[1]

Centra Oficejo de UEA
sidejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Roterdamo
Adreso Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ
Poŝtkodo 3015 BJ
Situo
Geografia situo 51° 54′ 50″ N, 4° 27′ 52″ O (mapo)51.9138888888894.4644444444444Koordinatoj: 51° 54′ 50″ N, 4° 27′ 52″ O (mapo)
Centra Oficejo de UEA (Nederlando)
Centra Oficejo de UEA (Nederlando)
DEC
Situo de Centra Oficejo de UEA
Map
Centra Oficejo de UEA
Retejo https://uea.org/asocio/centra_oficejo
vdr
La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo,
Nieuwe Binnenweg 176 (2006)

Historio

redakti

Svisa epoko ĝis 1936/1947

redakti

Dum longa tempo la Centra Oficejo troviĝis en Svislando, nome ekde la fondiĝo en 1908 en Ĝenevo. Ene de tiu urbo ĝi plurfoje translokiĝis. En 1919/20 ĝi troviĝis en Bern.

Post kiam la plej multaj membroj kaj aliĝintaj asocioj estis transirintaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo, la "ĝeneva" UEA en 1937 translokiĝis oficiale al Palais Wilson en Ĝenevo. Tie Hans Jakob plulaboris post 1947 ("Serva Centro"), ĝis oni haltigis lian oficon en 1960.

Brita epoko 1936/1947-1955

redakti

IEL fine de 1936 gastis ankoraŭ en la oficejo de la brita asocio en Londono (adreso High Holborn), sed baldaŭ translokiĝis al donacita domo en Heronsgate iom nordokcidente de Londono. En 1955 oni serĉis novan domon en la urbego mem, ĉar Heronsgate estis malbone atingebla por oficistoj. Ĉar oni ne trovis ion taŭgan kaj pageblan, oni daŭrigis serĉi alilande kaj fine interkonsentis pri domo en Roterdamo, Nederlando.

Nederlanda epoko ekde 1955

redakti

La unua adreso en Roterdamo estis Eendrachtsweg 7, sed jam aĉetinte ĝin oni sciis ke ĝi estos malkonstruita pro la urborenovigaj planoj de la loka registaro.

En 1962 okazis la translokiĝo al la nuna domo de Nieuwe Binnenweg 176, (51° 54′ 49″ N 4° 27′ 52″ O / 51.91361 °N, 4.46444 °O / 51.91361; 4.46444 (mapo)) domo konstruita en 1887, la saman jaron kiel la naskiĝo de Esperanto. En 1986 okazis rekonstruo, kun alkonstruo de alo apud la (malpligrandigita) ĝardeno. En 2006 okazis nova rekonstruo, interalie kun la translokigo de la Biblioteko Hector Hodler el la ĉambro "Kanado" al la salono "Zamenhof", fine de la apudĝardena alo. En februaro 2022 la komitato de UEA per reta voĉdonado decidis pri la proponita vendo de tiu domo (37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis)[2].

Post movo de pluraj fakoj (kongresoj, libroservo, arkivo, biblioteko Hektor Hodler) ekster Nederlandon, la CO (kun jura sidejo, administra kaj jura fakoj) movos al la teretaĝo de la Volontula domo en Nieuwe Binnenweg 430.

Taskoj

redakti

La Centra Oficejo enhavas la administran fakon de UEA, libroservon, Bibliotekon Hector Hodler, Konstantan Kongresan Sekretarion (kiu respondecas pri la organizado de la Universalaj Kongresoj) kaj eldonejon. En la domo funkcias ankaŭ la oficejo de TEJO, en kiu laboras TEJO-volontulo. Laŭ la statuto, la Centra Oficejo estas gvidata de la Direktoro de la Centra Oficejo, sed nun tiu posteno vakas, tial la CO-n estras la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krom li, ekde oktobro 2019 restis nur kvar oficistoj (el kiuj du nur duontempe) pro grava financa krizo.

Ĉambroj

redakti

En la domo de la Centra Oficejo sur kvar etaĝoj troviĝas 21 ĉambroj kiuj havas proprajn nomojn, elektitajn de la personoj kiuj finance subtenis la renovigon de la domo post translokiĝo al Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Jen la listo de la ĉambroj kun la indikoj pri la mecenatoj:

Libroservo

redakti

En la Centra Oficejo de UEA troviĝas la plej granda Esperanto-libroservo de la mondo. Ĝi ofertas nuntempe ĉirkaŭ 6000 titolojn de la libroj pri kaj precipe en la lingvo Esperanto.

Malferma Tago

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malferma Tago de UEA.

Dufoje jare, kutime en aprilo kaj novembro, la Centra Oficejo de UEA organizas malferman tagon. Dum tiu tago novaj libroj estas lanĉataj kaj vendataj rabatpreze, kaj okazas prelegoj kaj aliaj kontribuoj.

Dum la pasintaj jaroj la malferma tago allogas pli kaj pli da homoj. Kutime ĉeestas ĉirkaŭ 100 homoj.

Volontula domo

redakti

Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis en aŭtuno de 2016 loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire. Ĝi estas nomita "Voluntula Domo" aŭ mallonge VolDom.

Tia spaco estas bezonata laŭ la tiama Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, ĉar kaj UEA kaj TEJO volas plimultigi la volontulojn en la Centra Oficejo: "La bonfarto de niaj volontuloj estas tre grava prioritato, kaj ni opinias ke la nova domo helpos krei taŭgajn kondiĉojn por ili".

La aĉeto de domo estas laŭ Martin Schäffer, tiama Ĝenerala Sekretario de UEA, ankaŭ prudenta financa investo. Per lupagoj UEA ricevos pli ol ĝi povus gajni per ordinara bankdepono.[3]

Bibliografio

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti