Licencplato

indikilo por klara identigo de trafikiloj

Licencplatonumerplato estas parto de la licenco de veturilo. Ĝi enhavas en iu specifa lando unike eldonitan kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj (la aŭtokodon), per kiu oni povas tracei la posedanton de la veturilo. La alfikso de licencplato sur aŭto preskaŭ ĉie en la mondo estas deviga. Plej ofte ili devas esti antaŭe kaj malantaŭe, ĉe motorcikloj kaj remorkoj (postveturiloj) nur malantaŭe. En pluraj subŝtatoj de Usono ĝenerale sufiĉas malantaŭa ŝildo. En iuj lokoj, ekzemple en kelkaj subŝtatoj de Usono, eblas mem elekti la kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj relative libere, tiel ke eblas atentigi pri si aŭ pri socia temo per la plato: ekzemplo estas la dekstre bildigita usona licencplato de esperantisto el la 1990-aj jaroj kun vorto "Saluton".

usona licencplato "Saluton", valida ĝis februaro 1991[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. la anglalingva subskribo "centennial celebration", do centjara jubileo, de la usona licencplato "Saluton" cetere rilatas al la centjariĝo de Vaŝingtonio, 1889-1989, ne al la centjariĝo de Esperanto 1887-1987, kvankam la posedanto tion redifinis esperantiste

Vidu ankaŭ redakti