V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie

V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie (esperante Liceo princo Józef Poniatowski nr-o 5 en Varsovio) estas antaŭ-universitata mezlernejo, kiu troviĝas en Varsovio, en la kvartalo Muranów. Ĝi estas fondita en 1918 kiel "Lernejo por eksaj militistoj en Pola Regno". La direktoro de la liceo estas (1987-1994 kaj 2000-2021) d-ro Mirosław Sosnowski, ekde 2021 mgr Maciej Rusiecki.

V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie
liceo de ĝenerala eduko
Situo
Ŝtato Pollando
Koordinatoj 52° 14′ 42″ N, 20° 59′ 43″ O (mapo)52.244920.9952Koordinatoj: 52° 14′ 42″ N, 20° 59′ 43″ O (mapo)
V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie (Varsovio)
V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie (Varsovio)
DEC
V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie
V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie
Situo de V Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w Warszawie

Map

Retejo Oficiala retejo
vdr
Aŭlo de la liceo

Ĉe la liceo funkcias manĝejo por lernantoj kaj instruistoj, biblioteko kaj volontula organizado. Interne de la lernejdomo troviĝas memortabulo memoriganta pereitajn, mortigitajn kaj mortintajn instruistojn, lernantojn kaj laboristojn de la liceo.

Ekde 1975 la lernejo troviĝas en la domo ĉe Nowolipie-strato nr-o 8. En la jaroj 2007-2008 estis konstruita nova sportejo ĉe la liceo. Dum la konstruado oni trovis 35 sovetajn neeksplodintajn pafaĵojn.

La liceo troviĝas proksime al la sidejo de Pola Esperanto-Asocio kaj plurfoje gastigis esperantistojn kiuj prelegis pri la lingvo.

Eksternaj ligiloj redakti