Lichtensteig

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lichtensteig (stacidomo).

Lichtensteig estas historia urbeto en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1923 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Lichtensteig
Blazono de Lichtensteig
La urbeto Lichtensteig
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 19′ N 9° 5′ O / 47.317 °N, 9.083 °O / 47.317; 9.083 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ N 9° 5′ O / 47.317 °N, 9.083 °O / 47.317; 9.083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1923
Areo 2,82 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 9260
Komunumkodo 3374
Mapo de Lichtensteig
vdr

Geografio redakti

Lichtensteig situas norde de Wattwil, ĉe la orienta bordo de la rivero Turo en la centro de Togenburgo, kies malnova historia ĉefurbo ĝi estas. Ĝia historia urbokerno konservis sian mezepokan karakteron.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lichtensteig limas en nordoriento al Oberhelfenschwil, en sudo kaj okcidento al Wattwil, kaj en nordokcidento al Bütschwil.

Trafiko redakti

La stacidomo de Lichtensteig situas ĉe la du trajnlinioj de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Nesslaŭ al Wil SG kaj de Rapperswil al Sankt-Galo. Tra Lichtensteig ankaŭ pasas pluraj poŝtaŭtobuslinioj.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Lichtensteig datiĝas el la jaro 1228 sub la nomo Liehtvnsteige, kiel fortikaĵo de la grafoj de Togenburgo. En la jaro 1400 Lichtensteig ricevas la privilegiajn rajtojn kiel urbo (bazara rajto, propra administracio kaj tribunalo). Ek de la aĉeto de Togenburgo fare de la Princabatejo Sankt-Galo en la jaro 1468 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798, Lichtensteig estis la sidejo de la princabata voktejo Togenburgo. La princabato Ulrich Rösch konfirmis en la jaro 1469 la kvar liberecleterojn de Lichtensteig. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Lichtensteig apartenis al la Kantono Säntis. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Ek de 1863 Lichtensteig estis la sidejo de la Togenburga Banko, kiu en la jaro 1912 kun la Banko en Vinterturo kuniĝis al la Svisa Bank-Asocio, kiu siavice per transpreno de la Svisa Bank Unio en la jaro 1998 fariĝis UBS AG, kiu estas hodiaŭ la plej granda banko de Svislando kaj unu el la plej grandaj de la mondo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti