Lidl

internacia nutraĵ-komerca entreprena konzerno

La firmao Lidl aŭ pli precize Lidl Stiftung GmbH & Co. KG estas en 2004 la 5-a plej granda nutraĵ-komerca entreprena konzerno en Germanio sub la ombrelo de la entreprena grupo Schwarz kun sidejo en Neckarsulm.

Lidl
supermarket chain • negoco • supermerkato vd
Dum 1973 - nekonata/nuntempe
Jura formo Stiftung & Co. KG
Fondintoj Dieter Schwarz vd
Sidejo Neckarsulm
Lando Germanio
Dungitoj 178 741 (stato: 2019)
Posedata de SB Lidl • PVG Geschäftsführungs-KG • SB Lidl vd
filiaj kompanioj Lidl Česká republika • Lidl Finland • Lidl France • Lidl Holding • Lidl Österreich • Lidl Magyarország • Lidl Bulgaria • Lidl Serbia • Lidl Romania • Lidl Sverige • Lidl Schweiz vd
Posedataj kompanioj Lidl Holding • Freeway Cola vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Lidl en Delft, Nederlando

Ĝenerale

La konzerno posedas ĉ. 2450 magazenojn (superbazarojn) en Germanio. La tuta vendosumo de la grupo estis en 2004 - laŭ propraj indikoj - super 36 miliardoj da Eŭroj; la nombro de la laboristoj estis ĉ. 75.000.

Lidl estas parto de la imperio de Dieter Schwarz (n. la 24-an de septembro 1939). Post lia retiriĝo el la firmogvidado, li transdonis sian posedaĵon - impost-ŝpare - al la fondaĵo Dieter-Schwarz Klr, kies celo estas inter aliaj la apogo de scienco kaj esploro, arto kaj kulturo.

Historio

Lidl fondiĝis en la 1930-aj jaroj kiel Lidl & Schwarz, nutraĵ-sortimenta grandkomercejo. En la 1970-aj jaroj malfermiĝis la unuaj filioj ĉe Ludwigshafen. En Aŭstrio aperis la unuaj filioj en 1998, en Hungario en 2004. En 2023 la filioj ĉeestas en preskaŭ ĉiu lando de Eŭropo.

La plej norda vendejo de Lidl estas en Sodankylä, Finnlando.

Kritiko

 
Lidl en Tomaszów Mazowiecki, en centra Pollando

Lidl simile al Aldi eldonas malmultajn informojn pri la propraj aferoj. En la komerca branĉo ĝi estas rigardata kiel precipe agresema. Danke al sia merkata potenco ĝi sukcesis daŭre subenpremi la alliverajn prezojn. Ankaŭ la rolo de la sindikatoj estas tre diskutata. La sindikato akuzas la firmaon pri obstaklado de fondiĝo de entreprenkonsilioj.

En 2004 la kompanio ricevis la Big Brother Award 2004 en la kategorio labormondo pri "preskaŭ sklavtena konduto al la laboristoj".

Multaj varoj vendataj de Lidl portas surskribojn precipe anglalingvajn, ankaŭ en ne-anglalingvaj landoj; priskribo en loka lingvo foje mankas aŭ estas malfacile trovebla.

Nigra libro

La sindikato de la serva sektoro ver.di eldonis la 10-an de decembro 2004 (la tagon de la homrajtoj) la libron "Nigra libro pri Lidl"[1], kiu dokumentas la malhomigan konduton al la gelaboristoj.

Vidu ankaŭ

 
Ene de Lidl-vendejo en Lomma, Svedio


Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Nigra libro pri Lidl (jen arkivigite en decembro 2004, germane) ISBN 3-932349-12-1, Aŭtoroj: Gudrun Giese, Andreas Hamann)