Lights of New York

Lights of New York (Lumoj de Novjorko) estas usona krimfilmo de 1928 en kiu stelulis Helene Costello, Cullen Landis kaj Eugene Pallette, kaj estis reĝisorita de Bryan Foy. Filmita per Vitaphone son-sur-diska sonsistemo, ĝi estas la unua tutparola tutlonga filmo, publikigita de Warner Bros., kiu estis enkondukinta la unuan tut-longan filmon kun sinkronigita sono "Don Juan" du jarojn antaŭe. La filmo, kiu kostis 23,000 dolarojn por produkti ("B" fiilmon), enspezis ĉirkaŭ 1,000,000 da dolaroj. La entuziasmo per kiu la publiko laŭdis la sonfilmojn estis tiom grandaj fine de 1929, ke Holivudo estis produktante nur sonfilmojn.

Lights of New York
filmo
Originala titolo Lights of New York
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1928, 6 jul. 1928
Ĝenro filma dramo, krimfilmo
Reĝisoro(j) Bryan Foy
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Louis Silvers
Rolantoj Helene Costello • Cullen Landis • Eugene Pallette • Mary Carr • Gladys Brockwell • Robert Elliott • Wheeler Vivian Oakman • Harry Downing
Produktinta firmao Vitaphone
IMDb
vdr

Eddie (Cullen Landis), estas juna novjorkana kiu deziras labori en Broadvejo. Li konas bonkoran korusistinon (Helene Costello). Aliaj roluloj estas murdisto de policanoj estro de krimuloj, Hawk Miller (Wheeler Oakman), kaj lia eksfianĉino (Gladys Brockwell). Ĉar la polico preskaŭ atingas lin, la krimulo decidis uzi Eddie kiel kulpigota kunkulpulo, establante sian kontrabandejon en la vendejo de Eddie, kaj ordonante al siaj homoj zorgojn de Eddie. Sed Eddie fuĝas kaj frontas al Hawk, kaj kiam ĉio aspektas perdita, iu nekonata pafas al Hawk kaj murdas lin. La armilo de la krimulo apartenas al la korusistino, sed kiam la policano Crosby (Robert Elliot) estas arestonta ŝin, la vera murdistino, la eksfianĉino de Hawk, konfesas la murdon kaj venas al la polico.

Eksteraj ligiloj redakti