Lignotornado

Lignotornado (de verbo torni) estas formo de lignoprilaboro pere de tornmaŝino. Ĝi malsamas de aliaj formoj de lignoprilaboro per tio, ke dum ĝi la peco de ligno estas rapide movanta dum la iloj per kiuj oni ĝin prilaboras estas relative senmovaj. La tornmaŝino turnas la lignopecon je granda rapideco, kaj la plilaboristo, do la tornisto, uzas plurspecajn ĉizilojn, guĝojn, grifelojn, tranĉiletojn kaj fajlilojn por priraboti kaj priraspi ĝin. Tiel oni povas fari multajn aĵojn kun rondeca aŭ cilindreca formo. La materialo, kiu postrestas ĉirkaŭ la tornaĵo, en Esperanto simple nomatas ligneroj.

Tornado
Tornilo
Tornitaĵo: mielĉerpilo

Ĉar ĉiu ligno estas fibroza, tre gravas ĉu la akso de turno estas paralela aŭ perpendikulara al la fibroj. Depende de tio, prilaboristoj uzas du iom diversajn teknikojn. Per lignotornado ĉirkaŭ akso paralela al la fibroj oni faras longecajn aĵojn kiel lignaj skribiloj, longtigaj bokaloj, piedoj de mebloj ktp. Per perpendikulara tornado pli ofte estas faritaj aĵoj, kies vasteco estas egala aŭ pli granda ol longo: bovloj, potoj, kruĉoj ktp.

Krom por ligno, la metilabora tekniko de tornado pli malofte ankaŭ uzatas por korno, eburo, sukceno, alabastro, steatito (sapoŝtono), serpentinito, polimetilmetakrilato (akrila vitro) kaj aliaj plastoj - Malgraŭ tio, en Esperanto oni kutimas nomi la metilaboran teknikon laŭ la ĉefa materialo lignotornado, precipe ĉar sen la aldonaĵo la vorto tre elvokas pensojn pri la samnoma ŝtormo tornado.

HistorioRedakti

Unua referenco pri lignotornado estas de Antikva Egiptio ĉ. 1300 jarojn antaŭ Kristo. Tie oni laboris popare: unu persono turnis pecon de ligno per ŝnuro, kaj la alia prilaboris ĝin per akraj iloj. Poste en Romio oni inventis manieron turni lignon per pafarko. Tia tekniko estis uzata dum longa tempo en eksaj Romiaj kolonioj, kiel Anglio, Francio kaj Germanio.

En mezepoko oni inventis mekanismon, kiu estis funkciigata per pedalo, do ambaŭ manoj de la laboristo restis liberaj. Se la metilernanto de laboristo funkciigis pedalon, turniĝo de ligno povis havi konstantan rapidon. Tia sistemo ekzistis ĝis la industria revolucio, kiam motoroj vaste ekuzatis.

Motoraj tornomaŝinoj estas uzataj ĝis nun, kvankam en plimulto de landoj oni ne plu laboras permane en industrio. Por industria lignotornado nun uzatas maŝinoj funkciigataj per komputiloj. Permana lignoprilaboro estas opiniata arĥaa kaj nemoderna. Sed multaj hobiistoj uzas tornomaŝinojn hejme kaj kreas hejmfaritajn memoraĵojn per ili. Inter alie en Sovetunio kaj postperestrojka Rusio lignotornado estis populara aktiveco en mezlernejoj, ĉar ekzistis kredo ke manlaboro helpas al infanoj harmonie evoluii.

Lignoj uzataj por lignotornadoRedakti

La tuta nombro de lignaj tipoj uzataj po lignotornado estas apenaŭ numerebla. Sed plej ofte por multaj bonkvalitaj aĵoj oni uzas lignon de jenaj plantoj:

Ankaŭ por diversaj tipoj de lignoprilaboro, inkluzive lignotornado, tre taŭas ligno de Podokarpacoj.

 
Aro de ŝakpecoj produktitaj per lignotornado


Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti