Ligo Internacia de Esperantistoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ligo Internacia de Esperantistoj estis la unua provado por organizo de la esperantistoj, prezentita en marto 1890 en La Esperantisto. Pro malsamaj opinioj inter Zamenhof kaj la nurenbergaj gvidantoj la projekto estis rapide enterigita, kvankam dum kelkaj numeroj la "provizora administra komitato" publikigis jam decidojn, ekz. pri la kolektado de donacoj. La Ligo estis planita kiel federacio de lokaj grupoj.

La Esperantisto, marto 1890, kun la propono

En 1893 Zamenhof ekprovis denove, deklarante la abonantojn de La Esperantisto membrojn. En 1908 fondiĝis Universala Esperanto-Asocio, sed ĝi ne estis federacio, sed baziĝis sur individua membreco. Tial la posteulo de la mortnaskita Ligo estis fakte Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj, same neniam vere ekvivinta. Nur en 1933 la Naciaj Societoj aliĝis al UEA.