Lijiang (ĉine 丽江古城) estas antikva urbo en la nordokcidenta parto de la ĉina provinco Yunnan.

Monda heredaĵo de UNESKO
Lijiang
departemento-ranga urbo • setlejo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 674100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 253 878  (2020) [+]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 53′ N, 100° 13′ O (mapo)26.880833333333100.22083333333Koordinatoj: 26° 53′ N, 100° 13′ O (mapo) [+]
Alto 2 400 m [+]
Areo 20555 km² (2 055 500 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Lijiang (Junano)
Lijiang (Junano)
DEC
Lijiang
Lijiang
Lokigo de Junano en Ĉinio
Situo de Lijiang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lijiang [+]
Monda heredaĵo

Antikva urbo Lijiang
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, v
Fonto 811
Regiono** Azio
Geografia situo 26° 53′ 0″ N, 100° 14′ 0″ O (mapo)26.883333333333100.23333333333
Registra historio
Registrado 1997  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
En la urbo

Lijiang areas je 3,8 kvadrataj kilometroj kaj havas 25 000 loĝantojn el 6 200 familioj. Tie vivas dekkelkaj naciecoj, inkluzive de naxi-a, lisu-a, pumi-a, han-a, bai-a, yi-a, tibetanoj ktp. Inter ili, naxi-naciecanoj sin nombras je 184 miloj, okupante 57 % de la totala loĝantaro de Lijiang.

La topografia situo de Lijiang kliniĝas de nordokcidento al sudoriento, sin mallevante kiel ŝtuparo. La plej alta loko estas la ĉefpinto de la pitoreska monto Yulong (Jada Drako en la ĉina lingvo ), kaj altas je 5 596 metroj super la marnivelo, kaj la plej malalta loko estas valo de la rivero Jinsha, 1219 metrojn super la marnivelo.

La antikva urbo Dayan de Lijiang situas sur altebenaĵa tereno, 2 400 metrojn super la marnivelo, sub piedo de la monto Yulong. La antikva urbo Dayan estis konstruata en tempo de la fino de la 12-a jarcento ĝis la meza periodo de la 13-a. La urbo areas je 3,8 kvadrataj kilometroj. En la pasinteco troviĝis prefektejo en la urba suda parto, kaj ĉirkaŭ la prefektejo vidiĝas palacoj kaj ĝardenoj. Sur la orienta-okcidenta ĉefa akso de la urbo viciĝas ŝtonaj portaloj, lagetoj, haloj, turoj kaj pavilonoj. Siatempe fama vojaĝisto el la dinastio Ming (1368 – 1644) Xu Xiake estis surprizita pro imponeco de la urbaj konstruoj. Li admiris dirante: “La eleganteco de ĉi tieaj palacoj similas al tiuj de la imperiestro!”

La norda parto de la antikva urbo Dayan estas komerca kvartalo kun la strato Sifang kiel la centro. Kvar trunkaj vojoj etendiĝas en kvar direktoj laŭ la radia formo. Ĉe la stratoj sidas diversaj vendejoj kaj butikoj. En la urba orienta parto iam ekzistis antikva rezidejo de la urba magistrato, nun videblas tie portalo kaj temploj Wenmiao kaj Wumiao.

La lago Nigra Drako situanta norde de la urbo estas la ĉefa akva fonto de la antikva urbo Dayan. La travideble klara akvo de la lago serpentumas de nordo suden, dividiĝas en tri branĉojn ĉe la bildeca ponto Shuangshi, kaj ĉiu el ili plue dividiĝas en sennombrajn fluojn, kiuj preterpasas domojn, placojn kaj diversajn konstruojn, formante tian fenomenon, ke la ĉefaj stratoj sterniĝas laŭ rivero, stratetoj sin trovas ĉe fluoj, kaj konstruoj sidas super akvo. En la tuta akvoflua reto de la antikva urbo Dayan vidiĝas 354 diverstipaj pontoj ŝtonaj kaj lignaj, tiel ke la denseco de pontoj en la antikva urbo Dayan de Lijiang rekordas en Ĉinio.   

Alia rimarkinda trajto de la antikva urbo de Lijiang estas, ke ĝi ne havas urban muron. La antikva urbo Dayan de Lijiang siatempe estis unu el la plej famaj komercaj centroj en la okcidenta parto de la provinco Yunnan, grava nodo de la antikva Tea Vojo historie, kaj estis ankaŭ grava politika kaj ekonomia urbo en la pasinteco.

La popolaj loĝejoj de la antikva urbo Dayan de Lijiang havas reliefan naciminoritatan trajton. La kortaj domoj estas konstruitaj laŭ la topografia alteco, en du etaĝoj aŭ tri etaĝoj, kaj aspektas solidaj kaj belegaj. La urbaj vojoj estis ĝenerale pavimitaj per ŝtonaj platoj, pro tio sur stratoj ne troviĝas koto en la pluvaj tagoj, nek polvo en la sekeca tempo.

Estante konata historia kultura urbo, la antikva urbo Dayan de Lijiang enkorpigas aparte karakterizajn loĝan medion, indiĝenan kulturon kaj morojn de Naxi-nacieco. Tio estas ne nur valorega kultura heredaĵo de Ĉinio, sed ankaŭ de la tuta homaro.

En decembro de la jaro 1997, la antikva urbo Dayan de Lijiang estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

La kvar plej bone konservataj antikvaj urbetoj en Ĉinio