Lilburn Boggs

usona politikisto

Lilburn Williams BOGGS (n. la 14-an de decembro 1796 kaj m. la 14-an de marto 1860) estis la sesa reganto de la usona ŝtato Misurio de 1836 ĝis 1840. Li estas amplekse konata pro liaj interagadoj kun Joseph Smith kaj Porter Rockwell, kaj la Misuria Plenuma Ordono 44, konata de mormonoj kiel "Ordono je Ekstermado", publikigita pro la konflikto okazinta inter la membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj aliaj loĝantoj de Misurio.

Lilburn Boggs
Oficiala portreto ĉe la Ŝtata Misuria Kapitolo
Oficiala portreto ĉe la Ŝtata Misuria Kapitolo
Persona informo
Lilburn Boggs
Naskiĝo 14-an de decembro 1796 (1796-12-14)
en Leksingtono
Morto 14-an de marto 1860 (1860-03-14) (63-jaraĝa)
en kantono Napa
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Panthea Boone Boggs • Juliannah Bent vd
Infanoj Henry C. Boggs vd
Profesio
Okupo politikisto • bankisto vd
Aktiva en Sakramento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr