Liliana Ruth Feierstein

filologino, filozofino kaj historiistino

Liliana Ruth FEIERSTEIN [liljA:na ru:t FAJerŝtajn] (naskiĝis en 1969 en Argentino) estas origine jid- kaj germanlingva juda filologino, filozofino kaj historiistino. Ŝi nuntempe esploras kaj docentas en la Humboldt-Universitato en Berlino, pli ekzakte en la fakultato de kulturo, sociaj sciencoj kaj edukado kaj en ties instituto por kulturaj studoj kaj tie ekde majo 2017 estas profesorino pri la transkultura historio de judismo.

Liliana Ruth Feierstein
Persona informo
Naskiĝo 1969
en Bonaero
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino, Universitato de Duseldorfo, Universitato de Hajdelbergo (interalie)
Profesio
Okupo pedagogo • esplor-instruisto vd
vdr

Ŝi studis en Bonaero, Vankuvero kaj Meksikurbo, kaj en 2007 doktoriĝis en la Universitato Heinrich Heine de Duseldorfo pri filozofio. Ŝia disertaĵo honoriĝis per la Aŭgsburga Scienca Premio por Interkulturaj Studoj.[1] Samtempe ŝi ankaŭ de 1997 ĝis 2010 docentis ĉe la universitato de Hajdelbergo.[2] Ŝi estis postdoktoriĝa kolegino ĉe la Eŭropa Esplora Konsilio kaj kolegino ĉe la Seminario Rabínico Latinoamericano en Bonaero.

Ŝiaj esplorinteresoj estas juda kulturo, historio kaj literaturo en latinidaj landoj, precipe en Latin-Ameriko, same kiel teorioj de la diasporo.

De oktobro 2014 ĝis aprilo 2017 ŝi estis juniora profesoro kaj ekde majo 2017 estas plenrajta profesoro pri la transkultura historio de judismo en la Humboldt-Universitato en Berlino.

Kontribuoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti