Limasolo

(Alidirektita el Limasol)

LimasoloLimassol (greke Λεμεσός, Lemesós, turke Leymosun) havas 172 500 loĝantojn (laŭ stato komenco de 2005) kaj per tiu nombro estas la dua plej granda urbo de la insulo Kipro en la mediteranea maro. Ĝi troviĝas ĉe la suda marbordo de la insulo kaj apartenas al la greklingva parto.

Limasolo
Fotomontaĵo
urbo en la ŝtato Kipro • havenurbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 3010–3150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 235 056  (2011) [+]
Loĝdenso 5 239 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 40′ N, 33° 3′ O (mapo)34.67499733.044286Koordinatoj: 34° 40′ N, 33° 3′ O (mapo) [+]
Areo 44,87 km² (4 487 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Limasolo (Kipro)
Limasolo (Kipro)
DEC
Limasolo
Limasolo
Situo de Limasolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limassol [+]
vdr
super la tegmentoj de Limassol
la malnova fortikaĵo

Post la divido de la insulo dum la jaro 1974 inter greka kaj turka partoj, la urbo ekonomie rapide kreskis kaj nun estas signifa financa centro, en kiu troviĝas multaj sidejoj de entreprenoj el aliaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj pro impostaj kialoj translokigis sian formalan sidejon al Kipro.

Turismo redakti

Limasolo altiras multajn turistojn, speciale somerajn feriantojn, kiuj ŝatas baniĝi kaj sunbruniĝi ĉeplaĝe. Ekzistas pluraj kvar-stelaj hoteloj kaj multaj pli modestaj. Preskaŭ la tuta marbordan zonon de la urbo ĝis tuj apud la sabla plaĝo okupas hoteloj. Sekve la plaĝo ĉe la urbocentro somere plenplenas je feriantoj. Iom pli trankvilaj plaĝoj troviĝas ĉe la proksima duoninsulo Akrotiri.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti