La limo de Roche estas la surfaco de spaco ĉirkaŭ astro, ekstere de kiu alia korpo (satelito) povas kunteniĝi nur per la propra gravita forto. Kontraŭe, interne de la limo la dua korpo devas kunteni sin per aliaj fortoj aŭ estas, se ekzemple ĝi estas likva, disŝirata de la tajda forto. Por globforma astro la limo de Roche estas sfera; oni tiam uzas la esprimon ankaŭ por la radiuso de la sfero.

Korpo disŝiriĝas pro tajdaj fortoj

La limo de Roche estas nomita laŭ la franca astronomo Édouard Roche, kiu evoluigis la koncepton kaj faris la unuajn kalkulojn pri ĝi en 1848.

La limo de Roche dependas de la radiuso de la astro kaj de la densoj de ĝi kaj de la alia korpo. Se la du korpoj havas egalajn densojn, la radiuso de Roche estas ĉirkaŭ la 1,26-oblo de la astra radiuso, se la korpo havas rigidan strukturon, kaj la 2,43-oblo, se ĝi estas flua. Por ajnaj korpoj ĝi estas inter ĉi tiuj du valoroj.

Korpoj, kiuj proksimiĝas al granda astro aŭ orbitas ĉirkaŭ ĝi, kondutas malsame interne kaj ekstere de la limo de Roche:

  • Ekstere de la limo ili kunteniĝas per sia propra gravito. Se ili estas sufiĉe formeblaj, ili alprenas proksimume la formon de globo. Ĉi tiu globo estas des pli elipseca, ju pli proksima al la Roche-limo la korpo estas, kaj tute proksime de ĝi alprenas la formon de pendanta akvoguto. Ekster la Roche-limo, korpoj orbitantaj sur proksimaj orbitoj povas kuniĝi pro sia gravito.
  • Interne de la limo la korpoj estas disŝirataj, se ili ne povas rezisti al la tajda forto. Malgranda metala satelito estas facile kuntenata de sia meĥanika strukturo, sed korpo konsistanta el polvo aŭ likvaĵo estas disŝirata. Ĉar la ŝirpecoj havas iom malsamajn orbitajn radiusojn kaj do malsamajn orbitajn rapidojn, ili disiĝas laŭlonge de siaj orbitoj kaj formas ringon.
Ringoj de Saturno

Preskaŭ ĉiuj planedaj ringoj en nia sunsistemo troviĝas interne de la limo de Roche de sia planedo. Do eblas, ke ili formiĝis el pra-planeda materialo, kiu ne povis kuniĝi por formi lunon, aŭ ke luno estis dispecigita de la tajda forto. Esceptoj estas la E-Ringo kaj la Feba Ringo de Saturno. Pri la E-Ringo estas sciate, ke ĝia materialo devenas el vulkanoj sur la luno Encelado; tiu de la Feba Ringo supozeble devenas de polvo elbatita el Febo de meteorŝtonoj.

Ekzemploj redakti

Jen kelkaj ekzemploj de korpo-paroj en nia sunsistemo. "Radiusa rilatumo" indikas, la kiom-oblo de la astra radiuso estas la limo de Roche.

Astro Satelito Roche-limo (rigida) Roche-limo (flua)
Distanco
(km)
Radiusa
rilatumo
Distanco
(km)
Radiusa
rilatumo
Tero Luno 9.496 1,49 18.261 2,86
Tero Kometo 17.883 2,80 34.392 5,39
Suno Tero 554.441 0,80 1.066.266 1,53
Suno Jupitero 890.745 1,28 1.713.025 2,46
Suno Luno 655.323 0,94 1.260.275 1,81
Suno Kometo 1.234.186 1,78 2.373.509 3,42
Jupitero Adrasteo 59.000 0,41 110.000 0,77

Videblas ekzemple, ke peza planedo kia la Tero ne povas tiom proksimiĝi al la Suno, ke ĝi disŝiriĝas, ĉar la limo de Roche estas la 0,8-oblo de la suna radiuso, do situas interne de la Suno. Simile estas pri la gaseca planedo Jupitero kaj ĝiaj rokecaj lunoj. Sed kometo, malpli densa ol roka planedo, ja povas disŝiriĝi, kaj tio okazas. En julio 1992 la kometo Shoemaker-Levy 9 trairis la Roche-limon de Jupitero kaj estis detruita.