Lina Gabrielli
Lina GABRIELLI (1930 - 16-a de decembro 2016 en Ascoli Piceno, Italio) estis itala ĵurnalistino, doktoro pri ekonomiko, publicistino, eldonistino kaj verkistino esperantista ekde 1955. Ĝi estis precipe produktiva en la 1970-aj jaroj[1]. Ŝi estis membro de Esperanta PEN-Centro, esperantlingva sekcio de PEN Klubo internacia. Ŝi kunlaboris kun regionaj kaj naciaj tagĵurnaloj[2] kaj ricevis la oran medalon de la ordeno de ĵurnalistoj de Ancona.
Lina Gabrielli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de marto 1930 en Ascoli Piceno | ||||
Morto | 16-a decembro 2016 en Ascoli Piceno | ||||
Lingvoj | Esperanto [#] | ||||
Ŝtataneco | itala | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto • ĵurnalisto • verkisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivkuroRedakti
Esperanton ŝi lernis en 1955. Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn. En la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo en 2001 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA)[3].
Membro de Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi redaktis kaj eldonis dulingvan bultenon, Voce del Centro Esperantista Piceno, de kiu aperis pli ol 280 numeroj. Ekde 1974 sub la marko Plejado ŝi eldonis kvardekon da altnivelaj libroj[4] inter alie la trivoluman antologion de la franca poezio kaj La ĥimeroj de Gérard de Nerval en traduko de Gaston Waringhien[1].
Multfoje ŝi premiiĝis en belartaj kaj aliaj literaturaj konkursoj. Ŝia itallingva aŭtobiografieca romano Baci non chiesti (2001) havas Universalan Kongreson kiel fonon. Ŝi rakontas pri siaj vojaĝoj kaj renkontoj ĉefe en esperantista medio per stilo simpla[1].
Aktiva ankaŭ kiel kultura organizantino, Lina Gabrielli iniciatis literaturajn konkursojn kaj ofte prelegvojaĝis. Ŝi kunlaboris interalie kun "Literatura Foiro" kaj membris en Esperanta PEN-Centro. Ŝi kandidatis por la Blanka Listo al la unua Senato de la Esperanta Civito (2001)[5]. Membro de UEA ekde 1957, delegito de tiam ĝis 1984 kaj honora membro de UEA.
VerkaroRedakti
En la itala ŝi verkis jenon : Gente picena, Un cuore caldo, Fantasie dell’anima, Racconti della giovane età, Baci non chiesti.
Krom verki en la itala, i.a. biografiojn pri famuloj de ŝia urbo, ŝi verkis en Esperanto volumojn da noveloj kaj poemoj, pri siaj vojaĝoj kaj renkontoj ĉefe en esperantista medio, per stilo simpla[1] : La kombilo (1962), Bill kaj lazuraj okuloj-du kuleretoj da ĉielo (1964 kun Atus Goldoni), La unua de aprilo (jaro ?[6]) Norda Prismo (novelo, 1966), Karnavalo (novelaro 1973)., Ni devas vivi (kies dua parto konsitas el 36 poeziaĵoj, kun Kjell Wallraamoen kiu priskribas la norvegan naturon, la fjordojn kaj la amon,1975), La ĝardeno de la urbestro (1978[7][1]), Vivendo (1979, poezio tradukita el diversaj lingvoj kun la originala teksto vidalvide) kaj Nuancoj (kun Kazimierz Szczurek, 1980).
"Livre d'amour" de Raoul Follerau en EsperantoRedakti
Ŝi tradukis kaj eldonis en Esperanto la libron de amo ("Livre d'amour") de Raoul Follereau.
Memorlibro pri Lev Tolstoj en EsperantoRedakti
Ŝi ankaŭ eldonis en Esperanto la memorlibron pri la vivo de Lev Tolstoj verkitan de lia unua sekretario kaj esperantisto Victor Lebrun, kiu poste aperis en angla traduko[8].
Eksteraj ligilojRedakti
Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Lina Gabrielli en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Carlo Minnjaja + Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo, FL-Koop, 2015, p. 386-387, ISBN 3-906595-21-8.
- ↑ (itala) Lina Gabrielli, Genesi Editrice
- ↑ Forpasis Lina Gabrielli (1930-2016), Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 690 (2017-06-19)
- ↑ Lina Gabrielli (1930-2016), p. 174, Revuo Esperanto, n-ro 1316(9), septembro 2017.
- ↑ HEKO, Forpasis civitanino Lina Gabrielli, HeKo 646 1-C, 23 maj 17, konsultita la 11-an junio 2017.
- ↑ Carlos Minnaja & Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo - 1887-1993, eld. Kooperativo de Lliteratura Foiro(LF-Koop), julio 2015, ISBN 3-906595-21-8
- ↑ Noto : La noveloj aperis dulingve : esperanta kaj itala, sed ne vidalvide. La itala parto aperas en dua duono de la libro. La italaj versioj de la noveloj estis preskaŭ ĉiuj premiitaj en landaj literaturaj konkursoj.
- ↑ (angla) Leo Tolstoy by Victor Lebrun