Ĝermolisto de estonaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Linda KÖST)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B redakti

Karl Brauer redakti

Karl BRAUER estis germana balto en Estonio, profesie unue estis instruisto kaj en 1934 funkciis kiel supera impostinspektoro en Talino. Esperantisto ekde la jaro 1928, li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) kaj de la Esperanta Turista Komisiono (ETK) centre aganta en Svedio.

E redakti

Veronika Eksta redakti

Veronika Eksta, oficistino, estis esperantistino en Estono en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi venkis la titolon "Miss Esperanto" en la UK 1929.

J redakti

Richard Jiik redakti

Richard JIIK estis estona kemiisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 14-an de marto 1905 en Talino. Li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), fondita en 1922, poste multajn jarojn funkciis kiel redaktoro de la bulteno Informoj de EAE, estis kunlaboranto de la landa Esperanto-Instituto kaj de granda Esperanto-Estona Vortaro.

K redakti

Linda Köst redakti

Linda KÖST (naskiĝis en 1933, mortis en 1987) estis UEA-fakdelegito en Talino, Estonio, tiam ankoraŭ parto de Sovetunio.

Karl Kultman redakti

Karl KULTMAN estis estona bankoficisto kaj esperantisto, kiu naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1890 en Puhkovo. Li esperantiĝis en 1917, gvidis multajn lingvokursojn kaj estis prezidanto de la Narva Esperanto-Unuiĝo ekde proksimume 1927.

M redakti

Ksenja Malmkvist redakti

Ksenja MALMKVIST (naskiĝis je la nomo Ksenja Senny Jansen la 11-an de novembro 1906 en Taali, vilaĝo de la komunumo Tori en la estona distrikto Pärnumaa, mortis en 1997 je aĝo de 90 jaroj en Stokholmo, estis estondevena esperantistino. En 1933 ŝi edziniĝis al la sveda esperantisto Knud Thorbjörn Hansen, la esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin. La paro pasigis sian komunan vivon en Svedio.

Eksteraj ligiloj:

Ants Mikk redakti

Ants MIKK (naskiĝis en 1921, mortis la 2-an de oktobro 1980) estis multjara UEA-delegito kaj fakdelegito en Viljandi (Estonio). Li longe aktivis en sia regiono kiel kursgvidanto.


N redakti

O redakti

Bernardo Ojasono redakti

Bernardo Ojasono estis estona esperantisto en Tallinn en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

  • Fragmentoj. Eld. la aŭtoro, Tallinn, 1938.
 
 Stranga verketo, kiu ne mencias nomon de eldonejo kaj nur enhavas la indikon ke ĝi presiĝis en Tallinn, en 1938.

La materialo, kiun ĝi enhavas, tamen estas tre interesa! Anstataŭ « Fragmentoj », la aŭtoro estus ankaŭ povinte elekti kiel titolon « Mozaikromano ». Temas ja pri speco de romano, kiu konsistas el diversaj «momentoj». La lingvo estas bona, sed multaj novaj vortoj estas uzataj en ĝi. Ili tamen estas klarigitaj en la libro.

« Fragmentoj » estas verko, kiun oni povus rekomendi por konatigi novulojn kun nia lingvo; eĉ povus esti uzata en progresaj kursoj de Esperanto. 
— Belga esperantisto n254 (apr 1938)